La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Inocenta

  • Author: Alfredo d'Escragnolle Taunay
  • Kind: novel
  • Availability: In stock
  • Price: €17.87
  • Year of publication: 1997
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Romano verkita en 1872 proteste kontraŭ la tiama prema tiraneco de viroj super virinoj: humana historio pri amo.
  • Pages: 235
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 290 g
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

In-digno

Alfredo D'Escragnolle Taunay (1843-1899), verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto brazila, enmondigis kvardekon da volumoj. La plej fama estas la nuna romano Inocenta, aperinta en 1872. Li estas tre lerta verkisto, kun penetrema rigardo kaj polurita tekniko rakonta. Ĉi-verke li malfermas al ni pordojn. En la tiama landinterno de Brazilo regis aŭstero kaj rigido. La familiojn tenis moroj neŝanceleblaj kaj senŝanĝe heredataj. Virinoj konsistigis veran kaston. Ĉiu domo havis apartan fakon, fermitan kaj neviziteblan, kiu rolis ginecee por la kompatindaj jupulinoj. Tie ili devis resti, loĝi kaj vegeti, for de viraj rigardoj, por ke la jukoj de adolesko ne iĝu mukoj de adolteco. Ĝuste tiujn pordojn malfermetas al ni Taunay. Kaj indas la enrigardo.

La ingrediencoj de la romano estas simplaj. Sanigisto vojaĝas kampare. Li nomiĝas Cireno. Survoje li renkontas sinjoron Pereira. Sciiĝinte pri la kuracivo de Cireno, li invitas tiun al si, ĉar lia filino malarias. Cireno akceptas. La filino nomiĝas Inocenta, aĝas dek kvar, kaj apartenas al la ginecea kasto. Krome ŝi jam havas fianĉon. Temas pri la fortika vakero Manecão, kiun ŝi evidente neniam vidis. La patro ne emas malfermi la ginecean pordon eĉ al sanigisto, sed la malario galopas, kaj li devas cedi.

Inter Inocenta kaj Cireno sparkas enamiĝo post la unua rigardo. Ensceniĝas dume alia rolulo. Meyer, germana naturesploristo, senlaca ĉasisto de papilioj, alvenas al la bieno de Pereira kaj tie ekgastas. Pereira lin ĝoje kaj familie akceptas, ĉar li portas rekomendan leteron de lia frato, kiun Pereira, cetere, jam opiniis mortinta. Tamen la germano ne spertas pri la moroj de tiu regiono. Li estas fantaziulo kaj babilas, muelas, kion lango elpelas. La rekomenda letero enlasas lin en la gineceon, kie li komencas laŭdi la belecon de Inocenta. Sian entuziasmon li vortumas ege afekte kaj precioze, ĉar li estas iaspeca Donkiĥoto, ĥimera, sendanĝera kaj sincera, sed la ĵaluza patro lin rigardas Donjuano kvera, konkera kaj sukera. Pereira volas forkiki la germanon, sed la rekomenda letero tenas lin. Li do komencas gvati ĉiujn paŝojn de la fremdulo, lasante iomete libera la vojon de Cireno, kies amo al Inocenta kreskas kaj ŝtormas. La sanigisto eĉ sukcesas gesole rendevui ŝin en la ĝardeno, sed la idilion (nur babilan ...) subite rompas mistera ŝtonĵeto. Kaj ne temas pri la sola malhelpo. Baldaŭ la fianĉo venas viziti la patron, por konfirmi la geiĝon. Cireno forlasas la domon. Inocenta rifuzas la fianĉon. Io nepensebla kaj neallasebla laŭ la tiama familia kodo! Ĉio finiĝas tragedie, sed mi ne rivelos kiel.

Temas pri ŝatinda verko. Taunay tre bone difinis kaj trajtis la rolulojn. La historion oni legas verŝajna kaj aŭtenta, kvankam la dialogoj impresas iom tro patose. La traduko de Geraldo Pádua estas akceptebla sed nebela, eĉ ne sena je solecismoj kaj portugalismoj.

Gonçalo Neves

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.