La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La leciono

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Absurdo, komiko kaj tragiko (pseŭdorecenzo)

Novembro 2009. Slatina, Rumanio: „La tagoj Eugen Ionescu”. Inter la programeroj: Ĵaŭde, la 26-an de novembro, en la Distrikta Muzeo Olt, La kalva kantistino en Esperanto. Marto 2010. Sama urbo. Sama loko. Kadre de la Internacia Tago de la Teatro: fragmentoj el La kalva kantistino en Esperanto. Du prezentoj de (fragmentoj de) la plej fama kaj plej ludata teatraĵo de la franca verkisto. Ambaŭ luditaj en lia naskiĝurbeto, perdita en la sudrumania ebenaĵo. Fakte, tiu urbeto zumis la pasintan novembron: tie oni festis grandpompe la centan datrevenon de, eble, ĝia plej fama ido, la franca, iam rumana verkisto Eugène Ionesco (rumane Eugen Ionescu). Sed ne nur la rumanaj esperantistoj festis la patron de la teatro de l’ absurdo, sed ankaŭ esperantistoj en lia adopta lando. En la unua ĉi-jara kajero de La KancerKliniko (LKK) aperis mallonga, avangarda (kaj iom absurda) teksto verkita en la rumana de Ionescu (antaŭ ol li iĝis Ionesco) kaj preskaŭ samtempe la moŝtulo de LKK, Ĵak Le Puil, kaj lia edzino, Armela LeQuint, liveris al la publiko la duan teatraĵon de Ionesco tradukitan en Esperanton, La leciono.
Oni konsideras La cantatrice chauve (La kalva kantistino) la unua teatraĵo de Ionesco kaj tio estas vera… certagrade. Jes ja, La kalva kantistino estas lia unua teatraĵo verkita en la franca, sed fakte ĝi estas lia dua teatraĵo. Ĝi estas posteulo de teatraĵo kiun li verkis rumanlingve, kaj kiu titoliĝas Englezeşte fără profesor (La angla sen instruisto), titolo eble pli taŭga se enkalkuli la enhavon de la peco. La kalva kantistino estis la unua teatraĵo de Ionesco tradukita en Esperanton. La dua estas La leçon (La leciono). Ĝin la aŭtoro subtitolis, ne senkiale, „drame comique“ (komika dramo). Ĝia premiero okazis la 20-an de februaro 1951 ĉe Théâtre de Poche en Parizo. Venontjare, do, ĝi festos sian 60-jariĝon. Ĉu tiam ĝi havu sian E-lingvan premieron?
La ĉi-supra demando ne estas retorika – La leciono de Ionesco estas facile surscenigebla: necesas nur tri geaktoroj kaj modesta dekoro. La lingvaĵo ne estas komplika kaj ankaŭ la geaktoroj ne nepre estu profesiaj – ili nur devas imiti la vivon kun ĝiaj absurdaĵoj. Fakte, ili eĉ ne devas imiti, ili nur ludu, samkiel ĉiutage ni ludas nian vivon, plenan de la absurdo, komiko kaj tragiko, kiujn ni retrovas en La leciono de Ionesco (en neniaj rilatoj kun Unesko).
La ĝuinda (kvankam ne tute senriproĉa) traduko de LeQuint-Le Puil aperis en modestaj vestoj, kiel ĝenerale la eldonaĵoj de LKK. Sed tiu modesteco ne estas, ne rajtas esti kialo por maltrafi la plezuron kiun povas estigi la legado de rakonto pri maljuna instruisto, kiu repetitoras junan knabinon kies gepatroj deziras ke ŝi „trapasu la totalan doktorecon“. La abisma diferenco inter la „erudicia instruisto“ kaj la „malbona lernantino“ kreskigas la koleron de la repetitoro ĝis tiu grado, ke fine li murdas ŝin. Tio kvazaŭ por pravigi la dirojn de la servistino: „aritmetiko kondukas al filologio, kaj filologio kondukas al morto“. Kaj la teatraĵo de Ionesco, malgraŭ sia tragika fino, kondukas al ridado. Ĉu ridegado aŭ ridetado? Legu kaj vi vidos.

1) Traduko farita de George Lagrange kaj publikigita de TESPA en 1978.

Ionel Oneț

Ekstavangarda klasikaĵo


2012, №6 (212).

La lecionoIam La Leciono estis avangarda dramo, nuntempe ĝi jam estas klasikaĵo, eĉ sukcesa, ĉar dum 55 jaroj ĝin oni ludas sur la scenejo de la eta “Teatro de la Huchette” en Parizo. La verkisto notis pri tio: “Granda sukceso en malgranda teatro estas pli bona ol malgranda sukceso en granda teatro”.

Spektantoj do eĉ post tiom da jaroj povas preni ion de tiu leciono.

Nia lecionisto estas la profesoro, malgranda oldulo kun blanka mentonbarbo. Li estas unue ekscese ĝentila, tre timida, voĉo mallaŭta pro timideco, tre deca, tre profesoreca. Li daŭre frotas al si la manojn: de tempo al tempo malĉasta brileto en la okuloj, rapide bridita. Nova lernantino anoncas sin, en griza kitelo, blanka kolumeto, tekon sub la brako. La lernantino soifas kleriĝi – ankaŭ ŝiaj gepatroj opinias, ke simpla, ĝenerala kulturo, eĉ se ĝi estas solida, ne plu sufiĉas niaepoke. La profesoro konfirmas tion: Hodiaŭa vivo iĝis tre kompleksa kaj ampleksa scio estas la vojo al sukceso.

La profesoro ekzamenas unue la scion de la lernantino en la geografia fako (Parizo estas la ĉefurbo de…?) kaj gratulas ŝin abunde, ĉar ŝi diras la ĝustan respondon: Vi konas vian landan geografion ĝis la pinto de viaj ungoj, tutparkere, ĉu ne?

La servistino eniras kaj klopodas bridi la entuziasmon de la profesoro, ŝi konsilas al li kvietiĝi: Vi pli bone farus ne komenci per aritmetiko kun la fraŭlino. Aritmetiko lacigas, eĉ nervozigas.

La profesoro ne aŭskultas, sed daŭrigas la ekzamenon (Kiom estas unu plus unu?) kaj plene kontentas pri la adiciaj kapabloj de la lernantino: Vi estas grandioza. Vi estas superba. Mi varme gratulas vin, Fraŭlino.

Sed tuj montriĝas, ke la subtrahaj kapabloj de la fraŭlino estas tre nekoheraj. Vane la profesoro klopodas klerigi ŝin: Ni havas la nombron kvar kaj la nombron tri, kun por ĉiu nombro egala kvanto da unuoj; kiu nombro estas la pli granda, la pli eta nombro aŭ la pli granda nombro? Pli kaj pli strangiĝas liaj klopodoj: Vi havas du orelojn, mi prenas unu, mi manĝas unu, kiom da restas al vi? Finfine la lernantino koncedas, ke ŝi ne povis fidi sian rezonadon. Tial ŝi parkere lernis ĉiujn eblan rezultojn de ĉiuj eblas multiplikoj.

Konstatinte ke la lernantino estas tiel malmulte progresinta pri specialaj matematikoj la profesoro ŝanĝas la fakon. Nun temas pri la elementoj de lingvistiko kaj de kompara filologio. Denove la servistino eniras kaj provas nepre malhelpi tiun parton de la leciono: la filologio kondukas al katastrofoj …

La profesoro jam komplete perdis sian antaŭan timidecon kaj plenaŭtoritate li eksplikas sian sensencan kurson pri la lingvoj novhispanaj. La lernantino fariĝas pli kaj pli malkomforta, ŝi havas dentdolorojn kaj vane ŝi provas eviti la profesoron.

Finfine ŝi submetiĝas al la frenezaj asertoj de la profesoro: Por ekscii distingi ĉiujn tiujn diversajn lingvojn, mi jam diris ke nenio pli bonas ol la praktiko… Por pli bona praktiko li trovas en sia tirkesto tranĉilon: Domaĝe, ke estas nur tiu-ĉi; sed ni provos uzi ĝin por ĉiuj lingvoj!

Kaj per praktiko la profesoro demonstras la frazon: La tranĉilo mortigas. – La leciono estas finita, jam la kvardeka de tiu tago. La servistino riproĉas la profesoron kaj li klopodas ekataki ŝin, sed du vangofrapoj sufiĉas por haltigi lin. Ili surmetas brakbendojn, kun insigno, eble la nazia svastiko. Kune ili forigas la korpon de la lernantino. Post nelonge sonoras la pordosonorilo – alvenas la 41a lernantino.

Evidente eblas kompreni tiun tekston sur diversaj niveloj. En la dramo mem Ionesco aludas al la temo. La dogmo de la profesoro estas: Nepras ne nur integri, sed ankaŭ malintegri. Tia estas la vivo. Tia la filozofio. Tia la scienco. Ionesco demonstras la malintegrigan povon de ideologioj – tio sufiĉu pri la temo.

Traduki Ionesco'n estas defio, ĉar speciale en la frenezaj elŝutoj pri lingvistika filologio estas aludoj, kiuj nur plene funkcias en la franca. Ekzemple Ionesco ludas kun la sonoj ku to, kio estas la normala vorto por “tranĉilo” (couteau), sed kio ankaŭ sonas kiel “cou tôt” (gorĝo baldaŭ). Tiam la tradukanto devas rezigni. Sed en aliaj fojoj – daŭre dum la filologia sesio – Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil traktis la tekston iom tro liberale. Ne eblas meti piednotojn en la teatro, do necesas trovi aliajn vortludojn kaj ŝercojn, sed la traduko devas – bedaŭrinde – esti pli pala ol la originalo. Sed la traduko funkcius sufiĉe bone sur scenejo kaj tio estas la plej grava. Jen ĝenerale bone legebla traduko de grava teatraĵo de la 20a jarcento.

Ĝi havu multe da legantoj kaj elĉerpiĝu baldaŭ.

Wolfgang Kirschstein

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.