La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Josef Ŝemer (1950-2012)
Koro de la israela Esperanto-movado amata tra la mondo

  • Collaborator: Redaktis: Amri Wandel
  • Kind: Esperanto movement
  • Availability: In stock
  • Price: €18.00
  • Year of publication: 2016
  • Description: Abunde ilustrita memorlibro pri unu el la plej konataj kaj ŝatataj esperantistoj en Israelo. Kun kolekto de judaj ŝercoj.
  • Pages: 411
  • Width: 175 mm
  • Height: 250 mm
  • Weight: 762 g
  • ISBN: 9789655720488
  • Notes: Kolore ilustrita
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Memoroj pri nobelo


7/8 2017, p.158
Kiu regule partoprenis la Uni­versalajn Kongresojn inter 1976 kaj 2010, devus memori Josef (Josi) Ŝemer, eĉ se li/ŝi ne parolis kun li. Nome, jam pro sia altkreska staturo li altiris la atenton. Ankaŭ ne eblis ignori lian ĉiam serenan, iom petoleman kon­dutmanieron. Kelkaj privilegiitoj apar­te lin memoras pro lia konigo de juda humuro.
Ŝemer estis kvazaŭ Esperantista nobelo. Lia patro naskiĝis ĝuste en Bjalistoko. Kvankam Esperanton li ne rekte heredigis al Josi, li frue instigis lin lerni tiun lingvon. Tion fine li faris en 1966; lia instruisto estis Henryk Maŝler (1908–1991), alia enmigrinto el orienta Pollando. Tuj komenciĝis siaspeca kariero: prezidanto de la Tel-Aviva Klubo, multjara estrarano kaj portempe prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, redaktoro de Israela Esperantisto. En la libro troviĝas pli ol kvindek artikoloj, parto el tiuj kiujn li verkis, ĉefe por IE, dum kvardek jaroj. Ili estas primovadaj, sed ankaŭ politikaj, jen kaj jen polemikaj. Profesie banka oficisto, Ŝemer estis dumviva membro de UEA.
Mi mem havis eksterkongrese iom da kontakto kun li lige kun la provo eternigi la memoron pri esperantistoj inter la judaj pereintoj registritaj en Jad Vaŝem, interalie pri Lidja Zamenhof (vidu p. 197–199). Tiu laboro estis nur unu el multaj, kiujn ĉesigis lia frua morto sekve de malica malsano. La forpaso de Ŝemer estis terura bato por la malgranda, sed vigla israela movado. Tion oni pli bone komprenas per tiu ĉi libro, kiun ame kompilis kaj en bela formo publikigis liaj samlandanoj. Ili memorigas, kion oni legas ankaŭ sur la tombejo pri Josi Ŝemer: „La koro de la israela Esperanto-movado – amata tra la tuta mondo“. La libro, kiu enhavas ankaŭ kontribuojn en la hebrea lin­gvo, dokumentas rememorojn de samideanoj pri lia agado kaj represas multajn artikolojn, kiujn li verkis, ek­zem­ple pri la profunda impreso, kiun lasis ĉe li la 94a UK en Bjalistoko (2009), sed ankaŭ pri la amaro, eĉ kolero, kiun donis al li kaj ĉiuj israelaj esperantistoj la lastmomenta decido nuligi la 52an UK, kiu estis okazonta en 1967 en Tel-Avi­vo. Tiam la Sestaga Milito entombigis multajn esperojn. Des pli ĝoje li en 2000 kontribuis, kiel sekretario de la Loka Kongresa Komitato, al la sukcesigo de la 85a UK en Tel-Avivo.
Proksimume 130 paĝojn de tiu ĉi memorlibro plenigas la kolekto de ŝercoj kaj anekdotoj, kiujn li kolektis kaj ĉiusemajne de 2008 ĝis 2011 disssendis al pli ol ducent esperantistoj, al la retlisto „amantoj de juda humuraĵo“. Tio vere famigis lin. En januaro 2012 li komunikis: „En la venontaj semajnoj (eble eĉ monatoj) mi ne povos dissendi la judajn ŝercojn. Espereble la paŭzo ne estos tre longa…“ Li mortis la 29an de marto 2012, ankoraŭ ne 62-jara.
Estas ankaŭ represita la lasta korespondo inter Josi Ŝemer kaj Mi­kaelo Bronŝtejn. Du semajnojn antaŭ la morto de sia amiko, Bronŝtejn admonis lin: „Vidu, vi estas valora homo, bezonata por multaj homoj, do vi devas rapide resaniĝi kaj reakiri vian kutiman agemon por ĝojigi nin. Ĉi-kune mi kroĉas kelkajn ŝercojn por vi – eble io taŭgos por via elstara kolekto.“ Bronŝtejn, kiu kantis honore al Josi Ŝemer dum memorkunveno en la Internacia Festivalo en Munkeno (2014/2015), estis kruele seniluziigita, same kiel ĉiuj ŝatantoj de Ŝemer.

Ulrich Lins

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.