La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kajto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kajto

Publikigita ĉe
Eldonejo Impeto

Poŝformata broŝuro kun ŝajne gajiga surkovrila desegnaĵo: nudpieda knabo ekŝvebigas ruĝan kajton lazurĉielen, samtempe li kvazaŭ retiretas ĝin. Ĉu ne bildigo de la ĉefaj emocioj esprimotaj en la poemkolekto? Mi legu kaj enpensiĝu!
La versaĵoj grupiĝas laŭ dek subtemoj, nome “Mi estas kiel vi”, “Forgesitaj melodioj”, “Mesaĝoj por geamikoj”, “Vojaĝo al Internacia Festivalo”, “Kanto por muzikalo La Eta Princo” , “Germania taglibro”, “Elpensita amo (dek du poemetoj por ***)”, “Paŝteloj de Vilno”, “Krokizoj el la kongresejo” kaj “Por plenkreskuloj kaj por infanoj”.

Ne estas nerimarkebla ia tristeco, traserpentumanta la unuopajn ĉapitrojn malgraŭ surfaca rideto, ŝercado, humuro en kaj malantaŭ la vortoj. Ofte, enmeze ankaŭ de serena etoso, oni sentas sin retirita, eĉ reĵetita en mornan animstaton: la poeto aŭ ekmemoras mallumajn travivaĵojn politikrilatajn aŭ li atentigas pri la propra maljuniĝo. Sed - ĝuste tiuj tavoloj de pens(ig)ado elradias certan fieron kaj memkonfidon kaj modestecon kaj la senton de aparteneco al tiu nia vivo (p. 162):

Necertaj rilatoj
en sombra malhel’.
Scivolaj konatoj
kun stulta malhelp’,
hontiga fifamo,
ĵaluzo, envi’ ...
Vi estas la amo,
kaj mi apartenas al vi.

El la kompreno, ke Venkas ofendojn la temp’ kaj Aŭtun’, viaj vokaj ventoj / en for’ antaŭ mi koboldas.../ Finiĝas nia somero,/ sed sentoj ne oldas Bronŝtejn ĉerpas novajn fortojn por voke aŭ provoke vortumi eĉ jelpe, boje, se trovus li tion konvena: La vortojn trovi. L’ pensojn formi. Alie l’ viv’ ne bonas por mi.

Kaj tiun sindefion li plenumas kun favora fervoro. Aparte menciindas la ĉapitro Kantoj por muzikalo „La Eta Princo“ (p. 95 – 108), kie li ĉarme poeziigas interalie la floron, la puton, la reĝon, la vulpon:

Servu min, etulo
kun humil’.
Vartu min
en amo kaj adoro,
ĉar en forgeso
tuj velkas mi.
Kaj trovos puton la anim’
kun hela akva pur’,
ja estas put’ en dezerto, amik’
por puraj koroj nur.
- Sed ĉu obeas ĉio ĉi
l’ ordonon vian reĝan?
- Obeas, jes ĉar ankaŭ mi
obeas mian leĝon!
Provu vidi per la koro preter iluzi’ –
la plej gravan per okuloj ne rimarkas vi.

Vi trovas en la poemaro impresojn de diversaj esperantistaj aranĝoj, kiujn Bronŝtejn partoprenis kaj, mi supozas, plivigligis per sia kantado; vi renkontas kune kun li gravulojn el nia verda mikromondo, observas ilin fizionomie kaj sekvas la fluan, eble pro tio ankaŭ supraĵan, karakterizadon (Tiu mia kontraŭstaro koncernas la strofon D.B., p. 146; Bronŝtejn mem pekas kontraŭ sia maksimo, p.8: ja diras spegula vitro / nenion pri virt’ aŭ malvirto). En Mesaĝoj por geamikoj la poeto revokas kunestadojn kun amataj, ŝatataj personoj (ekz. Saluton el Tiĥvin, Spomenka). Li ankaŭ liveras ion por konsoli la esp-aron pro neagnosko flanke de la vasta publiko (p. 13):

Ĉar la atakoj kontraŭ ni,-
eĉ malspritaj, -
signifas nur, ke estas ni
rimarkitaj!
Kaj se rimarkas nin publik’ -
jen espero,
ke plu progresas, ho, amik’,
la afero!

Jes, eĉ la afero stilfigura progresas, kiel pruvas kelkaj ĉi-rilataj atentigoj pri la lingva arto enkajte. Poet-intuicie aŭ frenez-laborante M.B. sukcesas emocie pliŝargi siajn versojn per kelkaj retorikaj ruzaĵoj (kies nomoj ja estas registritaj en koncernaj fakvortaroj):

Senmoka mokversaro (21); Aperu aperte (23); Ekhurlas cent voĉoj, cent sentoj impetas (24); Sobra mia cerbaĉ’, ankaŭ mia anim’ malsobra nun kapablas ekvivi en kuna impet’ labore (27); Ŝajnis kara la Kara-Dago (31); Miras la muroj (34); Vesto – Laboro – Mono – Revo – Mistero (42); Jubileas vi, do mi jubilas (66); Samideana, sampensa, samĝoja, sampana (74); Kiam nadlo nadlon kaptos en horloĝ’ (85); Ebrieta brito (86); Versa versio (94); Elpensaĵ’ jam foras, do - elpensu novan (134); Barbare berbera (148); Venta vant’ (155); Cikatro inter sen kaj kun (156); Ne senespere diras mi (156); Dum mia vivo mi fajfis pri rangoj, postenoj, fajfus mi plu ankaŭ nun, sed forfalis la dentoj (160).

Lingvo-ludado ialoke ŝajnas funkcii nur, se oni aŭskultas la bardon kantantan, ĉar dum pura legado oni, almenaŭ mi, ne tuj kaptas la bezonatan ritmon resp. akcentadon, se “angulaj rimoj” (TD) perturbas la komprenon (Eble, impetas koncentre, / mi por kompreni vin, kaj ne / palpi la vojon necerte / per meditad’ tutsemajne; p.124). Sed mi koncedas, ke por plezurigaj celoj tia “anguligo” vere taŭgas: Ĉu mi povus almenaŭ esperi, ke / mia tre diboĉema destin’ / en muzeon de Otto von Guericke / senpripense venigos min? (p.87).

Do, estimata Mikaelo Bronŝtejn, akceptu mian gratulon. Viaj poemoj instigas al konsciiĝo pri la vivaj esperoj kaj disreviĝoj, ili donas impeton ekflugigi similan, propran kajton:

Tra l’ tuta homa gento
ekregas vivavido,
kaj cedas nun prudento
al rido kaj senbrido. (p.170)

Till Dahlenburg

Vi estas kiel ni, aŭ lecionoj por legantoj

Publikigita ĉe
Scienco kaj kulturo, № 4(84) 2009
Mikaelo Bronŝtejn. Kajto. Originalaj poemoj. M.: Impeto, 2009. — 176 paĝoj, ilustrita. ISBN 978-5-7161-0196-8
Mikaelo Bronŝtejn. Lecionoj por knabo. Originalaj noveloj. M.: Impeto, 2009. — 128 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0199-9

“Ĉu verkoj en Esperanto alportas plezuron al la legantoj?” — demandas M. Giŝpling en antaŭparolo al “Vespere” (Nova poemaro, 2008). Ĉu mizeraj eldonkvantoj, sekve mizera legantaro kontentigas la noblajn aspirojn de niaj poetoj, demandas ni? Kaj ni ĉiupove strebas luli du gravajn por ni nomojn, du Mikaelojn, Giŝpling kaj Bronŝtejn, kiuj prezentas rusiajn (Sovet-Uniajn) realismajn tendencojn en nia poezio, penas kuraĝigi ilin per laŭdaj vortoj. Almenaŭ per tiu ekzemplo, ke lastajn volumojn de tuja posmorta verkaro de Aleksandr Puŝkin abone aĉetis nur 218 legantoj.

Mikaelo Bronŝtejn, kiu ĉi-jare jubileas ankaŭ pere de sia kvina poemaro “Kajto”, apenaŭ ne interesiĝas pri filistraj problemoj. Sed pri tio prefere zorgu eldonistoj. Por la poeto gravas komprenemo de legantoj aŭ de aŭskultantoj. De aŭskultantoj, tio gravas por li. “Mi estas kiel vi”, la sango de via sango, la karno de via karno, esprimas la poeto sian apartenon al esperantistoj. Al esperantistoj, tio gravas por ni. “Kajto” estas samtempe kaj mesaĝoj al geamikoj-esperantistoj (“Nin oldigas ne jaroj, nur la pensoj malgajaj.”), kaj revelaciaj melodioj por nova generacio de esperantistoj (“Alvenas mia tria jun’. Adoleskanto, renkontas mi Novjaron kun konvena vanto.”), kaj notoj el internacia esperantista vivo, kiu alportas por la aŭtoro kaj ĝojajn travivaĵojn de renkontoj kaj komunaj festenoj, kaj triston de senevita adiaŭo. (“Tio povus okazi nur post kvina pokalo! Kantas mi ‘Stenjka-n Razin’ en krepusko de l’ halo”.)

“Lecionoj por knabo” estas samtempe la plej komplika, la plej grava kaj la plej provoka novelo de Mikaelo Bronŝtejn. La historion de Janko (Jankele, Janĉjo, Jan — estas aliaj nomoj de la sama protagonisto) la aŭtoro sinsekve prezentas de kvarjara aĝo, jam tiam la knabeto ricevas la unuan sperton de seksa allogo (“...sed Fejgele klinas sin al mi, levas min de sur la planko, kisas ambaŭ miajn vangojn, kaj... mi metas la kapon sur ŝian bruston. Mi degelas!”), ĝis la unua senpera kontakto kun la virino en la deksepjara aĝo (“Mi neniel montras, kio okazas en mi. Mi estas viro.”). Do, la aŭtoro ĉefe montras la seksan maturiĝon de la protagonisto. La novelo, same kiel multaj poemoj en “Kajto”, estas revelacio por nova generacio. Kial mi nomis la novelon provoka? Ja nenion novan pri seksoj legantoj malkovras? Sed estas io ŝoka en ricevataj lecionoj de la kvinjara knabeto (“Tomka levetas la robon kaj malsuprenigas la kalsoneton. Mi malfermas la buŝon — tie, kie mi havas mian kokidon, ŝi havas malgrandan fendon!”). En kio estas la kaŭzo de tiu ŝoko?

En trilogio de Maksim Gorjkij “Infaneco. Adoleskanteco. Juneco”, same kiel en “Lecionoj...” temas pri seksmaturiĝo de la ĉefa heroo. Sed diference de la protagonisto de M. Bronŝtejn, Aljoŝa Peŝkov ĉe M. Gorjkij nur deflanke observas kaj ensorbas la ĉirkaŭantan lin mondon. Juna Aljoŝa spektas tra rigardotruo en muro nudan tatarinon, aŭskultas rakontojn de lavistino Natalja, ke “la virino estas forto, Eva la Dion mem trompis”. Li ne estas engaĝita en seksajn interrilatojn, timas ilin. Kiam la supermatura kuiristino alloge proponas al li siajn grandajn flavajn mamojn-melonojn, li, teruriĝinta, fuĝas. Koto kaj malpuraĵoj de la ĉirkaŭanta mondo, ankaŭ en seksaj interagoj, logas kaj samtempe timigas junan Aljoŝa-n. Li kun abomeno aŭskultas rakontojn pri kleraj homoj, kiuj “ordonas sapumi plankon kaj... puŝas junulinojn en postaĵojn por rigardi, kiuj pli longe glitos”. Do la kleruloj estas eĉ pli malbonaj ol ni, konkludas la rakontinto. Kune kun Aljoŝa legantoj spektas, kiel ebria kozako perfortas “fraŭlinon”, kaj poste pere de ŝiaj subvestoj viŝas malpurigitajn en koto botojn. Al legantoj venas la kompreno, ke tio ne estas ni, sed iuj aliaj ie kaj iam, kiuj estas pli aĉaj ol ni. Kaj pro tio koto kaj abomenaĵoj en interhomaj rilatoj en la trilogio de M. Gorjkij ne forpuŝas, male allogas legantojn, same kiel oni kutimas al apudeco de pornografio aŭ diversaj teruraĵoj en libro-aŭdio-video-formo. Maksim Gorjkij prezentas al legantoj realajn bildojn, sed tiun realecon ni spektas de ekstera flanko, temas nur pri realismo observanta.

Alia afero estas Mikaelo Bronŝtejn. Lia protagonisto Janko, parte ankaŭ subrigardas kaj aŭskultas. Sed pli ofte li mem partoprenas la agojn, ne forkuras de iliaj foje hontaj aspektoj (“— Jes, mi komprenas... — mi ne vidas min, sed, supozeble, mi estas ruĝa ĝis la nuko.”). Kaj legantoj estas devigataj partopreni la seksan maturiĝon de la knabo, kvazaŭ ree travivante propran adoleskan aĝon, ja multaj okazintaĵoj koincidas. Denove “Mi estas kiel vi, mi estas via ero...”. Denove Mi de la aŭtoro kaj ni de legantoj interplektiĝas ĝis kiam ne eblas kompreni diferencon. Do ĉe M. Bronŝtejn temas pri realismo partoprena. La aŭtoro distanciĝas nek de la propraj herooj, nek de legantoj. Tamen realo de la aŭtoro ne transformiĝas en naturalismon.

La dua temo, socia-internacia, vastigas la novelon ĝis negranda romano. Janko loĝas en urbeto naci-bunta, simila al Bjalistoko en komenco de la 20-a jarcento, kiel ĝin montris al ni E. Privat en sia klasika “Vivo de Zamenhof”. Sed diference de tio, en la novelo de M. Bronŝtejn la rilatoj inter ukrainoj, poloj, rusoj, hebreoj, ciganoj, koreoj, litovoj, aliaj homoj (la naciecon la aŭtoro speciale ne substrekas, ni povas ĝin nur supozi) estas senescepte pacaj. Ĉiuj rolantoj estas internacie solidaraj, aŭ, pli ĝuste, ne sentas malkomforton pro sia nacia aparteno.

Tamen la infaneco de Janko ne estas tiom sennebula. La konfliktoj okazas, kvankam ĉiuj ili havas socian karakteron. Cigano Roman pli lerte dancas, kaj Janko envias, hontas antaŭ knabinoj kaj fine ne plu vizitas danckurson. Kun alia amiko, Alik, Janko estas devigata defendi sin kontraŭ atako de brutalaj nekonataj buboj, sur kies teritorion-straton ili venis, akompanante hejmen knabinojn. Kulmine por la temo estas montrita la konflikto inter trajna biletkontrolisto kaj du fuĝantaj senbiletaj amikoj. Ricevinte de la kontrolisto ofendan “bastardoj”, polo Franek kaj, pro solidareco kun li ankaŭ hebrea knabo Janko, nomas la kontroliston “judaĉa muzelo”.

Sociaj kaj samtempe internaciaj konvinkoj de la aŭtoro, en kiuj plej gravas homa konduto kaj socia solidareco, nenio kroma, montriĝas ankaŭ en aliaj noveloj, ekzemple, en “La ordeno”.

Originalaj aŭtoraj novelaroj ne oftas en nia literatura medio. Pli regule legantoj ĝuas kolektojn de kelkaj aŭtoroj. Tre buntajn, diversnaciajn, diversemociajn, diverssencajn. Kapti ĉefan linion de tiuj kolektoj estas malfacila tasko, foje neebla. Des pli estas agrable, ke en la prezentata novelaro la rakontoj logike fluas de la unuaj lecionoj revenante en la fino al la unua instruistino, konstruante esprimivan literaturan ringon.

La prezentita novelaro estas dediĉita al 60-jariĝo de la aŭtoro. En la komenco estas kelkaj kortuŝaj bondeziroj por Miĉjo, Mamuto, Barbulo, Bruna Ŝtono. Ni forprenu parton de egoo de Mikaelo Bronŝtejn kaj konsideru lian ĉi-jaran jubileon kiel nia propra jubileo. Ni, viaj legantoj, estas kiel vi, Miĉjo!

Aleksandr Ŝevĉenko

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.