|
Kaoso en Budapeŝto
|
|
Esperanta Ŝindler |
Mi apartenas al la generacio de genepoj, kies geavoj batalis dum la dua mondmilito. Por ni, sekve, la milito estas nur kinofilmoj, spektakloj, libroj, sed, sendube, plej grave – personaj atestoj de tiuj, kiuj postvivis.
Pro tio, kaj ankaŭ pro cent aliaj kialoj, la libro de Nina Langlet Kaoso en Budapeŝto estas tre bezonata. Ĝi estas bezonata ĝenerale, en ajna lingvo, en ajna lando. Tamen la apero de esperanta versio estas aparte tre aplaŭdinda.
Unue pri la libro mem. Sendube, kiam ektemas pri savo de judoj dum la dua mondmilito, ĉiuj pli-malpli kinemaj homoj tuj rememoras la Oskar-ricevintan filmon La listo de Ŝindler. Ĉi tio estas logike aperanta, sed tute malprava referenco, ĉar estas du tute malsamaj aferoj, kvankam ambaŭ same viv-necesaj kaj utilaj. Ja gesinjoroj Langlet agadis ne en Germanio, sed en Hungario, kaj tute alimaniere – ili havigis al gejudoj protektajn leterojn de Sveda Ruĝa Kruco, malkiel Ŝindler, doninta al gejudoj laborlokojn. Do, estas tute nekomparendaj aferoj.
Kaoso principe estas kunmetaĵo de diversaj faktoj, atestoj kaj rakontoj, plejparton el kiuj Nina Langlet spertis mem. Sed la origina teksto estas klare ne redaktita, kaj eĉ temas ne pri iuj stilaj detaloj (tiujn oni ja ne povas rimarki per traduko), sed pri ĝenerala kompilo de la libro. Ĉar la aŭtorino priskribis ne grandan tempoperiodon (de marto 1944 ĝis majo 1945), verŝajne estus pli racie strikte sekvi la kronologion de la eventoj. Iom embarasis min preskaŭ en la komenco de la libro tralegi pri tio, kiel kelkaj personoj renkontis la Venkon, kaj jam en la sekva paĝo reveni en la militan teruron. Postrestas la opinio, ke la aŭtorino simple notis siajn rememorojn, ne tro zorgante pri logiko de la tuto. Tio certe neniel fuŝas la ĝeneralan impreson, tamen kelkfoje iom stumbligas leganton.
Sed ekzistas alia riproĉo, jam pli grava. En la tuta libro estas tre malbone videbla figuro de Valdemar Langlet mem, do ĝuste tiu, kiun oni siatempe nomis „Esperanta Ŝindler” (denove la samaj komparoj). Sed legantoj ja, eĉ se ne deziras legi ekskluzive pri s-ro Langlet, almenaŭ interesiĝas pri li ne malpli ol pri s-ino Langlet. Kaj lia personeco estas priskribata nur en la lasta ĉapitro, dediĉita al lia tuta vivo, sed ne al lia konkreta agado en Budapeŝto. Pro tio oni ne povas ricevi plenan impreson pri la rolo kaj graveco de s-ro Langlet dum la „kaoso en Budapeŝto”.
Kaj nun pri la traduko kaj eldono. Tre dankindaj estas kaj la tradukinto Kalle Kniivilä, kaj not-kompilinto István Ertl. Ilia laboro estas grandega kaj kvalita. Sed al ambaŭ estas unu tre grava plendo. En la libro estas troega abundo da hungaraj nomoj kaj titoloj. Certe, tio ne estus manko, se oni note aldonus prononcon de ĉiu nomo. Sed tio ne estis farita, kaj anstataŭe fine de la libro oni trovas nur listeton de hungaraj literoj kaj instrukciojn kiel legi tiujn. Sed tio ne plifaciligas la legadon – ja ne eblas ĉe ĉiu nomo turni sin al la lasta paĝo. Kaj krome, foje ĝenas legadon, kiam notoj okupas pli da paĝa spaco, ol teksto mem (sed tio verŝajne estas plendo al la eldonintoj). Laste menciendas la plej granda presa fuŝaĵo: en mia ekzemplero post la 128a paĝo mi trovas denove la 113an, kaj la sama teksto ripetiĝas ĝis la 120a, kaj tuj poste sekvas la 137a. Ok paĝoj inter la 128a kaj 137a restis por mi mistera kaŝaĵo.
Sed ĉi tio neniel pensigu eventualan leganton, ke la libro estas neleginda – tute male. Ĝi estas nepra por pli profundigi percepton kaj ĝeneralan impreson de la dua mondmilito. Nur trastudinte Kaoso oni povas havi plian pruvon, ke ĉio montrata en kinofilmoj, kaj ĉio rakontata de diversaj verkistoj, estas vero. La kruelaĵoj de faŝistoj, la suferoj de pluraj popoloj kaj etnoj, la sangorabaj bataloj por la Libero - ĉio ĉi estas la plej malĝoja ero en la tutmonda historio. Kaoso en Budapeŝto inde kompletigas la historion.
Iom da suno en malvarma akvo | 2002: №1 (87) |
Rusa verkisto V.Ŝalamov, kiu havis amaran sperton de mallibero dum la tempo de Stalin, opiniis, ke vivo sub tre pena premo (ekzemple en Stalin-tempa malliberejo) transformas en bruton iun ajn homon. Laŭ li, ekzistas iu sojlo, post kiu la rezistokapablo de individuo rompiĝas. Kaj ĉiuj iĝas egalaj, t.e. ĉiuj iĝas malnoblaj.
Juda psikiatro A.Frankl, kiu samtempe kun Ŝalamov havis samteruran sperton de Hitlera neniigejo, faris alian konkludon: la ĉelima (postsojla) situo akrigas, akcentas la principan, bazan orientiĝon de la individuo: ĉiuj — la noblaj kaj la malnoblaj — pli hele manifestas sian internan naturon.
Feliĉe la plejparto de la legantaro de LOdE ne havas senperan sperton por konsenti aŭ malkonsenti kun unu el la du opinioj. Sed ekzistas kaj transdoneblas al la aliaj la fiksita memoro de martiroj kaj herooj de la svagaj tempoj de la pasinta jarcento.
Per stranga, feliĉa kaj certe ne hazarda koincido la esperantistoj ricevis ĉi-jare du dokumentojn de tia speco: en la serio Kargo aperis la rememoroj de Nina Langlet pri la faŝista agonio en Hungario, kaj preskaŭ samtempe UEA aperigis libron de Tivadar Soros laŭ la sama temo.
La titoloj de la libroj elokventas: Kaoso en Budapeŝto kaj Maskerado ĉirkaŭ la morto. Vico da koincidoj kaj paraleloj formas al ni certan intelektan kombinon, kiu tute enlogas la menson kaj donas egan nutron al la imago kaj medito. Nina Langlet (origine Borovko) estas filino de fama rusa pioniro de Esperanto, Nikolaj Borovko. Ŝia edzo, kies nomo entenas anglan aludon, kies praavoj estis francoj, devenas el Svedio. Dum sia juneco li venis Ruslandon, ĉar volis praktiki Esperanton en la lando kie unue ĝi sukcesis vegeti. En 1945 li venis en Hungarion por savi tieajn judojn el nazia araneaĵo. Tiutempe en la sama urbo loĝas kaj faras la saman aferon Tivadar Soros, judo, la patro de la fama financisto George Soros, esperantisto, homo en kies pasintenco ankaŭ estis Ruslando. Ambaŭ — Langlet kaj Soros — eldonis siavice revuojn tre gravajn por la sorto de Esperanto: Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Nun ambaŭ en la antaŭmorta ĥaoso de la hitlerismo klopodis “helpi al kiel eble plej multaj”. Oni legu ambaŭ dokumentojn (tiu de N.Langlet tradukita el la sveda, tiu de Soros originale skribita en Esperanto) kaj konsentu: ĝuste tio estis la tempo de maksimuma premo: de tiu, kiu rompas la ostojn kaj eligas la sangon.
— Stranga missento laboras en mi eĉ hodiaŭ kaj malhelpas kredi la okazintaĵojn, — diras Soros. Tamen oni ne povas dubi, ke tio estas la vero. Fakta, seka, tute ne patosa ekspozo de la faktoj donas tre fidindan tuton, interferan de ambaŭ aŭtoroj. Ne estas kazo por fari recenzon en la klasika senco de la vorto. Mi ne laŭdos la stilon (kiu tamen estas bona) kaj ne rezonos ĉirkaŭ pluraj menciindaj momentoj: mi nur rimarkigu, ke tiuj du dokumentoj atestas kontraŭ V.Ŝalamov kaj por A.Frankl. En ilia virtuala (fakte, universala) disputo pri la naturo de la homo ja estas tuŝitaj kelkaj bazaj etikaj principoj. Ĉu bono aŭ malbono efektive ekzistas? Kaj se la bono efektive estas realo, kia estas ĝia rezistokapablo? La spertoj de la geedzoj Langlet kaj de T.Soros montras, ke ĝi estas sufiĉe granda por iĝi konsiderinda faktoro de la vivo. Jes, en tiu surtera infero ĉiu valoro tuj efektiviĝas. N.Langlet detale priskribas la ondon de denuncado, kiu kovris tiaman Hungarion, kaj ŝi donas — aliflanke — amason da ekzemploj de heroismo kaj sinofero.
Tra diversaj homoj (malgraŭ ilia esperantisteco), Langlet kaj Soros, trovas komunan grundon, sur kiu baziĝas io esenca en la individuo. “Grava ja estas homo, ne lia religio, raso aŭ koloro”, — simple konstatas Soros. Kaj plu: “Se leĝoj enkorpigas certajn moralajn regulojn, devus esti iuj fundamentaj principoj de la justeco, kiujn neniu ŝtato rajtas malobservi”. Kaj ankoraŭ: “Civitano devas malakcepti maljustecon aŭ arbitrecon, faritan de la ŝtato al kiu li apartenas”. Tiel pravigas sian pozicion T.Soros. Li estas juristo, do scias respekti la leĝojn, kaj li estas pragmata, vere ŝatanta etajn plezurojn de la vivo. Tamen li trovas necesa ribeli, kaj li ne hezitas sekvonte la vojon de la idealisto Langlet. Ĉar funde, principe, esence ili ambaŭ estas ne judo kaj kristano, ne advokato kaj ŝtatoficisto, sed homoj, kiel tiuj hungaraj amikoj de unu juda familio, kiuj kudris flavan stelon sur la bruston, kiel signon de solidareco.
La homoj de la ĵus pasinta jarcento ŝokas kaj promesas maltrankvilan futuron. Sed — iom da suno en malvarma akvo — samegale ili donas unu optimisman lecionon: la historion de la homa digno oni povas fini nur kun “la fina solvo”, radikala aranĝo de la homa demando.
Eble onin ĝenas tiu patoso: “digno”, “bono — malbono”. Do legu la librojn, kaj ĉiu missento malaperos.