La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kie boacoj vagadas

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Boacoj ja vagadas en Laponio

Publikigita ĉe
Esperanta Finnlando n-ro 2, 1967

Harri Laine

Ekzotaj naturpriskriboj

Ĉiuj naŭ noveloj de Eija Salovaara temas pri la Finnlanda Laponio, ĉefe pri ĝia pejzaĝo, naturo, bestoj kaj plantoj, sed iom ankaŭ pri ĝiaj homoj kaj fantomoj. La rakontanta "mi" estas virino el suda Finnlando, kiu ofte turiste vizitas Laponion, precipe en la frua aŭtuno, kiam okulfrape buntaj koloroj briligas ĝiajn arbojn kaj plantojn.

La aŭtorino prezentas Laponion kiel mirinda, sovaĝa, ne damaĝita de la civilizo. Do, temas pri sufiĉe tradicia ĝenro de ekzotismo, kaj en epilogo ŝi ankaŭ sciigas, ke nuntempe turistoj grandparte jam detruis la originan Laponion. Kompreneble, ne ŝi detruis, nur la aliaj turistoj...

Kvankam do la medio samas, tamen ĉiuj noveloj ne havas similan karakteron. Troviĝas simplaj anekdotoj, kiel la spritaĵo Viro kiu ŝatis brandon, aŭ la rakonto evidente bazita sur ĵurnala notico La urso. Troviĝas la naiva Esperantisma edifaĵo Verda renkonto en Laplanda arbaro. Troviĝas dramaj rakontoj - eble ankaŭ bazitaj sur gazetartikoloj - kiel Printempo penetras en vilaĝon, pri loĝantoj fuĝantaj pro inundo, kaj Norda tragedio, pri malaperinta ski-turisto.

En ĉiuj diversaj rakontoj tamen gravas la naturpriskriboj. Kaj plej sukcesaj el la noveloj sendube estas tiuj, kie ĉefrolas la naturo, kaj kie la aŭtorino kunfandas ĝin kun certa Laponia mistikismo. Temas pri la du komencaj noveloj - "Nenio" frapas sur la pordon kaj Kunprenantino. Tie ŝi sukcesas krei tute proprajn artaĵojn, kies stilo kaj tono bone akordas kun la enhavo. En la unua, la sola efektiva okazaĵo estas kelkaj neklarigitaj frapoj al doma pordo, sed sur tiu bazo Eija Salovaara lerte kreis tre atentokaptan rakonton pri Laponio, ties naturo kaj supernaturo, kaj pri la etoso kaptanta vizitanton en tiu majesta medio. En la dua simile rolas sonĝo, ŝajne negrava, kiu tamen iĝas tre signifoplena dank' al la kapablo de la aŭtorino kunligi la ĉirkaŭan naturon kun homaj sentoj.

La lingvaĵo de la novelaro estas tre facila, kaj la stilo estas simpla rakonta prozo sen ornamoj kaj sen grandaj literaturaj pretendoj.

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.