La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kia viv'

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bona leĝera rokmuziko

Jen plia disko el Kolekto 2000, kun la kutime elstara prezento teknika kaj grafika, ĉi-foje ĉefe pro la pentraĵoj de Bruno Lassale. Temas ŝajne pri franca ensemblo, Kore, kun bonega prononco kaj kun muziko senprobleme elsendebla radie.

El la 7 tekstoj, ĉiuj de Kris Spitzer, nur du estas originale verkitaj. Tamen tiuj du plene samstilas kun la 5 esperantigoj, des pli ke la tri bandanoj lernis Esperanton. Temas pri bonaj tradukoj, kun versoj kiel "Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo", kvankam jen kaj jen ŝoviĝis frazo iom konfuza (kion signifas "ne vagu ĝis skrupul"'?), aŭ adasismoj; ĉiel ajn ni ne forgesu, ke nacilingvaj tekstoj oftege havas preskaŭ nenian sencon, kio ne okazas en ĉi disko. El enhava vidpunkto, en "La testo", "Vivo-riske" kaj "Pasanta pasio", temantaj respektive pri aidoso, aŭtoakcidentoj kaj amoristinoj, mi trovis tonon samtempe pesimisman kaj moralisman, ombran kaj sombran.

Muzike Kore memorigas min pri tiel vasta kaj svaga koncepto kiel averaĝa leĝera nord-amerika rok-muziko, kun eĥoj de Rainbow ĝis Rush. Ĝiaj profesi-nivelaj stilo (kiun ili mem nomas "rokvarietea") kaj ludado kompareblas kun tiuj de la kanto "La fina retrokalkulo" de la svedoj Europe (ekzemple en la kantoj "La sonĝoj" aŭ "Malkonsento"), dum alifoje (la komenco de "Sen ĝu"'), ili pensigas pri neniu alia ol ... Persone.

Jorge Camacho

Kia disk'...


2000: №7 (69)

La sendube brava Kolekto 2000 — Vinilkosmo, efektivigita de Eurokka kun subteno de FAME-fondaĵo, estis finita per iom miriga kompakta disko (KD) Kia viv' de bando Kore el Nantes (Francio).

Oni devas konstati ke apud la bonegaj KDoj (el ĉiuj vidpunktoj) de Kajto, Persone, Jacques Yvart, troviĝas bedaŭrinde perfekte mezkvalita albumo. La mezkvaliteco certe ne rilatas al la sono kaj interna aranĝo de la disko — ambaŭ estas modelaj kutime por Eurokka. La tekstolibreton oni eĉ povas nomi plej bela inter ĉiuj KDoj de tiu serio. Sed la muziko mem estas tute neinteresa. Ĝi, laŭ priskribo de eldonistoj mem, estas “varietea” kaj “rok-gruva”. Kio ĝi estas reale? Sendube, “varietea” tiusence, ke la muziko jes taŭgas por varieteo. Tamen la recenzanto, estante delonga rok-ŝatanto, povas atesti, ke Kore neniukaze eblas nomi rok-grupo — nur “pop”.

La intenco de Eurokka estas klara: montri Esperantan muzikon kiel fenomenon entenantan ĉiun stilon kaj direkton en la moderna tutmonde populara muziko (mi substrekas vortojn “tutmonde populara”, ĉar, ekzemple, E-alternativuloj ne estas reprezentitaj en la Kolekto 2000, kvankam tiuj ja ekzistas, sed populareco de E-“alternativo” analogias kun la tutmonda, do malgrandas). Nur per tio eblas pravigi aperon de Kia viv'. La muziko estas treege ordinara — tian ni ĉiutage povas aŭskulti en iu ajn radiostacio, la voĉo de ĉefkantisto (Kris Spitzer) ne havas iun ajn elstaran trajton, kvankam ja li kantas profesie kaj senriproĉe.

Pri la tekstoj oni povas diri fakte malmulton. Jen kion skribas pri ili la eldonistoj mem: “La tekstoj prezentas ekstremajn ĉiutagajn vivproblemojn (aidoso, frenezo, danĝera stirado, morto, amo, surstrata vivo, pasio, disiĝoj, ktp...)”. Tamen la temoj kaj la lingvaĵo estas primitivaj:

Frenezo, vi estas daŭra ĝeno,
Plenigas min per la veneno,
Mia mem' ne restas sam',
Vi haltu, troas jam...
(“Ĵaluzo”)
(ankaŭ ĉe Persone la poezio ne estas modernisma, sed tamen tre profunda), la ritmo estas simpla, kaj (plej grave!) la vortoj iel perdiĝas en la muziko. Mankas deziro mergiĝi en la tekston, la tuta KD aŭskultiĝas pretere, ne kaptante atenton (ve!). La rimoj estas ĝenerale normalaj, sed tamen kelkloke kritikindaj:
Ĉiutage koro mia ŝajnas estingita,
...
Tiukaze, kara mia, staras mi fuŝita...
(“Sen ĝu'”)
Estas krome aliaj netrafaj rimo-paroj (turmentita/ĉagrenita, vin/vi, nul'/ĝu'). Tamen enestas ankaŭ tre interesaj pecoj:
Sinjoro, estiĝas tragedio,
Sinjoro, vi agas sen konscio,
Vi pagas por ĉi amor',
Vi pagas kaj iras for —
pasanta pasio.
Kiel oni povas klarigi ĝeneralan aperon de Kore kiel ensemblo, kaj ĝian evidentan ĝisnunan ne tro grandan sukceson (deko da miaj amikoj, aŭskultinte la diskon, konfesis pri neŝato de la KD, kaj tio jam estas tendenco)?

La niĉo de tiu “leĝera” muziko, simile al “trajna legaĵo”, estas delonge vaka en Esperantujo. Eŭropaj aŭskultantoj kutimas aŭ al bardaj-folkaj kantoj (Kajto, M. Bronŝtejn, Ĵomart & Nataŝa), aŭ al vera roko (Persone, JoMo kaj Mamutoj/Liberecanoj, antaŭ dek kvin jaroj Amplifiki), kaj por la kompetenta muzik-ŝatanto Kore sonos de unu flanko — tro nekutime, ĉar pop-muziko en Esperanto estas raraĵo, aliflanke — tro kutime, ĉar la muziko estas vere mezkvalita kaj averaĝa. Paradokse? Tute ne. Por ne tedi legantojn mi ne donu statistikon pri la jaroj kiam esperantistiĝis niaj ĉefaj muzikistoj, sed la minimumo estas antaŭ 15—20 jaroj.

Do, ĉiuj ili perfekte konas la muzikan merkaton de E-muziko, kaj scias pri la bezonoj de esperantistoj. Sed la motoro de Kore, Kris Spitzer, estas esperantisto nur de iom pli ol unu jaro (laŭ komuniko de Eurokka). Oni povas imagi ke li, evidente profesia muzikisto, ekvolis okupi la “verdan” niĉon de pop-muziko, sed ankoraŭ ne sukcesis esplori la situacion en E-muziko.

Nu, Kore ludas sendube profesian muzikon, sed dume ne tro interesan. Mi sincere deziras al la grupo grandajn sukcesojn en baldaŭa estonto.

Grigori Arosev

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.