|
La kiso
|
|
Kion aludas la flava koloro? |
Jam la kovrila koloro povas konjektigi pri la deveno de du lastajare aperintaj novelaroj: flavaj kiel la kruco en la sveda flago, ili almenaŭ duone malkovras sian originon. Interne ili estas plene svedaj. La unua entenas sub la titolo „Nobela novelaro” sep novelojn de tri svedaj nobelpremiitoj. Malgraŭ la alta distingo, evidente, por multaj homoj loĝantaj sude de Svedio, la nomoj Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson kaj Harry Martinson ne nur estas ekzotikaj, sed tute nekonataj.
Pro tio almenaŭ la esperantistoj estu dankemaj al la tradukinto - mem verkisto - Sten Johansson. Li peris per siaj tradukoj ne nur vaste nekonatajn literaturistojn, sed same kelkfoje apartatonan, fojfoje streĉan legaĵon al la interesitoj. Krome, sed tamen same bonvene, li disponigis per antaŭparoloj, enkondukaj rimarkigoj kaj glosoj informojn, kiuj konatigas nin kun biografioj, stiloj, lingvaĵoj de la aŭtoroj. Tiaj estu eldonaĵoj tradukitaj el fremdaj lingvoj: la leganto ne nur palpe-blinde sekvu intrigon, sed havu ankaŭ imagon pri la ĉirkaŭo.
Ambaŭ kajeroj - la dua (La kiso) kun interkisanta paro titolpaĝe devenas de Hjalmar Söderberg - forte sentigas (krom malmultaj esceptoj) la svedan fonon. Rolas svedaj pejzaĝoj, urboj, tipuloj. Ĝenerale la noveloj ne havas laŭtan, hastan etoson, sed spegulas trankvilan, moderan vivadon. Leviĝas la demando pri la senco de la vivo, sed ankaŭ sentiĝas nemalofte milda humuro. La leganto mem esploru, kio pelis pian pastron nudakorpan sur arbon kaj kion li - kun ne malagrablaj konsekvencoj - de tie devis ekvidi.
Ambaŭ broŝuraj kajeroj ampleksas po proksimume 60 paĝojn, estas lingve kaj optike bone legeblaj. La traduka lingvaĵo estas klara, nekaprica. Certe, estas kelkaj lingvemuloj, kiuj ŝatus legi la Esperantan tekston kune kun la elirlingvo. Sed tia eldono duobligus la amplekson kaj la prezon, eble tiel duonigante la legantaron ... La longeco de la noveloj bone konvenas al niaj iom pli maltrankvilaj vivomanieroj: la nobelpremiitoj skribis proksimume po ok paĝojn, la tekstoj de Söderberg, elegante kaj koncize verkitaj, ampleksas kelkfoje nur du-tri paĝojn.
Entute lerta elekto, bonvena tradukaĵo!
Recenzo: La kiso / Review: The Kiss |
Hjalmar Söderberg estis populara sveda verkisto komence de la 20a jarcento, kaj liaj noveloj ŝajne restas popularaj ĝis hodiaŭ. La 14 noveloj en ĉi tiu kolekto estas ĉerpitaj el tri liaj novelaroj. Ili estas: "Hundo sen mastro", pri la vivo de hundo, kies mastro forpasis; "La pluveto", pri la rilato inter grizeco kaj pekado; "La sakramento de la komunio", pri tio, por kiuj konvenas la fianekdotoj; "La tuĉdesegno", pri la signifo de sensignifa artetaĵo; "La punkto de Arkimedo", pri la klarigo, aŭ neklarigo, de evidenta paradokso; "La bovinoj de la paroĥestro", pri tio, kiel la paroĥestro renkontis sian edzinon; "La kiso", pri la unuakisaj mensaj procedoj de du gejunuloj; "Sonĝo pri maljuneco", pri sonĝo de neplaĉa estonteco; "Gärda", pri rerenkonto kun iama amatino; "La brulanta urbo", pri la infana nekompreno de distingo inter bildo kaj realeco; "Poetoj kaj homoj", pri la teĥniko de poetoj; "Åge", pri vidvino kaj filo — ĉio, kio restas de la edzo — en parko; "Signe", pri la krea procedo; kaj "Tombeja arabesko", pri sveda enterigo en dana tombejo. | Hjalmar Söderberg was a popular Swedish author at the beginning of the 20th century, and his short stories apparently remain popular even today. The 14 short stories in this collection are taken from three of his collections. They are: "A Dog Without a Master", about the life of a dog whose master has died; "Drizzle", about the relationship between greyness and sinning; "The Sacrament of Communion", on the topic of dirty stories and for whom they are appropriate; "The Charcoal Drawing", about the meaning of a meaningless piece of minor art; "Archimedes' Point", about the explanation, or lack of an explanation, for an obvious paradox; "The Parish-Master's Cows", about how the parish-master met his wife; "The Kiss", about the mental processes, during the first kiss, of two young people; "A Dream of Old Age", about a dream of a non-pleasing future; "Gärda", about meeting one's sometime beloved again; "The Burning City", about a child's failure to understand the distinction between a picture and reality; "Poets and People", about the technique of poets; "Åge", about a widow and her son — all that remains of the husband — in a park; "Signe", about the creative process; and "Graveyard Arabesque", about a Swedish burial in a Danish graveyard. | |
Interesaj noveloj, facile legeblaj. | Interesting short stories, easily readable. |
La kiso kaj dek tri aliaj noveloj de Hjalmar Söderberg | Novembro 2019 |
Hjalmar Söderberg (1869-1941) estas sveda romanisto, dramaturgo, poeto kaj ĵurnalisto. Liaj romanoj kaj noveloj estis popularaj en Svedio komence de la 20a jarcento, kaj restas tiaj ĝis hodiaŭ, precipe inter gejunuloj. Pro la sincereco kaj manko de hipokrito la verkisto eĉ estis akuzita kiel "deloganto de l'junularo" kaj kiel blasfemanto kaj pro tio transloĝiĝis el Svedio en Danion. Ĝenerale liaj verkoj ne prezentas iujn mirindajn aventurojn kaj ne havas laŭtan, hastan etoson, sed spegulas simplan, trankvilan, moderan vivadon.
Oni ofte nomas lin "Stokholma verkisto", ĉar liaj rakontoj preskaŭ ĉiam okazas sur la stratoj kaj en domoj de Stokholmo. Demandoj pri la senco de vivo kaj traktado de moralaj dilemoj, pri kiuj li skribis, ĉiam kaj ĉie interesas homojn.
La 14 noveloj en ĉi tiu kolekto estas ĉerpitaj el tri liaj novelaroj. Jen kurta skizo pri ĉiuj noveloj:
1. "Hundo sen mastro"- pri la vivo de hundo, kies mastro forpasis.
2. "La pluveto" - pri la rilato inter malbona vetero kaj pekado de homoj.
3. "La sakramento de la komunio" - pri tio, de kiu aĝo junuloj povas aŭskulti maldecajn anekdotojn.
4. "La tuĉdesegno"- pri la signifo de desegno, kiu ne havis ian signifon.
5. "La punkto de Arkimedo" - pri neebla ekspliko de evidenta paradokso.
6. "La bovinoj de la paroĥestro"- amuza rakonto pri tio, kiel la paroĥestro trovis sian feliĉon.
7. "La kiso" - pri la pensoj kaj agoj dum unua kiso de du gejunuloj.
8. "Sonĝo pri maljuneco" - pri sonĝo prezentanta imagitan kaj malplaĉan estontecon.
9. "Gärda" - pri neatendita renkonto post multaj jaroj kun iama amatino.
10. "La brulanta urbo" - pri la infana nekompreno diferenci inter bildoj kaj realo.
11. "Poetoj kaj homoj" - pri la teĥniko verki poemojn.
12. "Age" - pri naskiĝo de amo ĉe vidvino kaj pereo de ŝia filo.
13. "Signe" - pri la imagita amikino infanaĝe.
14. "Tombeja arabesko" - pri kortuŝa parolado de svedo ĉetombe en Kopenhago.
Liaj noveloj iam estas amuzaj kaj ĉiam pensigaj. La lingvaĵo de Hjalmar Söderberg ne havas kliŝojn kaj estas klasika, strikta, kaj trafa. La tekstoj de la noveloj, elegante kaj koncize verkitaj, ampleksas kelkfoje nur du-tri paĝojn. Tre bone tradukis la novelaron Sten Johansson. La traduka lingvaĵo estas klara kaj ĝusta. Do: interesaj noveloj, facile legeblaj kun bona lingvaĵo dank' al la aŭtoro kaj tradukinto. Mi rekomendas tiun ĉi libron por legantoj.