La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La kaptita universo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vi ne hontos transdoni vian ekzempleron

Scienc-fikcia romano, kompetente verkita, interesa, plejparte streĉa, kun multaj aspektoj de detektivromano. Traduko tre bona. Tiel mi karakterizas ĉi tiun verkon, kiun mi legis kun plezuro.

Necesas gardi kelkajn surprizojn, kiujn la leganto devas mem sperti, por plene ĝui la libron; do pri la intrigo en la rakonto mi povas diri nur malmulton. Ni unue renkontas aztekan civilizacion en senelireja valo. Estas du vilaĝoj en la valo, sed pro tradicio la anoj de unu vilaĝo ne rajtas edz(in)igi personon el la alia vilaĝo. La tuta civilizacio estas teokratio, kiun strikte regas la pastraro, kies ĉefo estas la tre prestiĝa kaj plej aŭtoritata Unua Pastro. Ĉiam ekzistas danĝero, ke la dioj punos misaginton, kaj krome la diino Koatlikue ĉiunokte vagas tra la valo kaj neniigas ĉiun, kiun ŝi kaptas. Koatlikue estas vera danĝero, oni ofte vidas ŝin. Ŝi estas giganta, havas du serpentajn kapojn, kaj estas mirinde kompetenta, kiam ŝi sekvas viktimon.

La azteka civilizacio priskribita estas pli-malpli simila al tiu, pri kiu oni legas en antropologiaj studoj, kvankam kun kelkaj detaloj iom pripensigaj. Harrison bone prezentas plurajn gravajn trajtojn de la azteka mondo: radoj estas praktike nekonataj en tiu civilizacio – ili ekzistas, sed estas uzataj nur en porinfanaj ludiloj. Oni elŝiras la koron de vivanta oferviktimo. Oni kultivas maizon. Preskaŭ ĉio prezentita estas en siaj detaloj korekta. Sed ĝenas la leganton kelkaj strangaĵoj: la pastroj posedas skribitajn librojn, grandajn kaj multenhavajn, en kiuj estas skribitaj la leĝoj pri ĉiu detalo de la surtera vivo, kaj en kiuj estas detalaj instruoj pri la tuta universo. Metalo estas preskaŭ nekonata; laŭdire, ekster la valo ekzistas metalistoj, sed neniam iu valano vidis tian personon. Kelkaj aliaj kvazaŭanakronismoj ĝenas la leganton. Kiel povas esti, ke Harrison tiel antropologie ĝuste priskribas la aztekan vivon, sed tiel profunde eraras pri kelkaj evidentaĵoj? Nu, la leganto devas mem cerbumi pri tio.

La heroo de la romano estas Ĉimal, nelegitima knabo kun nesatigebla scivolemo, kaj kun ribelema karaktero, pri kiu devas tre maltrankviliĝi la pastroj. Estas malpermesite grimpi post certa alto la mont(et)ojn; tamen Ĉimal provas fari tion, kaj estas severe punita, kvankam li estas nur juna infano. Kiam li fariĝas dudekunujara, li devas edzinigi knabinon deksesjaran, elektitan por li de la aŭtoritatuloj. Estiĝas krizo, ĉar Ĉimal rifuzas edziĝi; kaj li aŭdacas kontraŭ la Unua Pastro mem argumenti sian rajton ne edziĝi. Ĉimal povas citi la sanktajn librojn pri la temo, li ja scipovas legi – kvankam, tradicie, nur pastroj kapablas legi. Kiel Ĉimal lernis legi? Kial li deziris lerni legi? Lia malpaciĝo kun la Unua Pastro kaŭzas malsanon, eble koratakon, en la Unua Pastro, kiu mortas, kiam li devus diri la ĉiumatenajn preĝojn por veki la sunon post la nokta mallumo. Ĉar li ne sukcesis diri la preĝojn, la suno ne vekiĝas, kaj la taglumo ne aperas. Evidente, la dioj malaprobas la agon de Ĉimal, kaj pro tio Ĉimal devas fuĝi. Sed kien? For, el la valo. Sed ne eblas eliri el la valo, ĉiu scias tion. Tamen li eltrovas metodon ...

Kelkfoje, dum mi legis la unuajn du partojn de la romano, mi ekpensis pri la epizodo titolita Ŝipo en Botelo en Star Trek. Ne temas pri plagiato, sed la leganto konstante demandas al si: pro kio la libro estas titolita Kaptita universo? Ĉu eble temas pri metaforo? Ĉu la kaptitoj estas la homaro kaj la kaptintoj la dioj? Nu, la leganto iom post iom komprenas la surprizajn faktojn.

Ĉi-rilate mi devas fari mian unusolan gravan kritikon pri la verko: dum pluraj paĝoj la aŭtoro, kvazaŭ por ŝpari al si tempon kaj laboron, prezentas detalan tezon en didaktika stilo. La informoj estas gravaj por la intrigo, sed la prezento estas teda kaj instruisteca. Mi multe preferus, se la faktoj donitaj en la tiurilata eseeto konatiĝu similmaniere kiel ĉio alia en la romanintrigo: per iom-post-ioma disvolviĝo de la malkovro de la faktoj fare de Ĉimal.

Krome, ankaŭ Ĉimal mem iomete tro rapide lernas kaj ekkomprenas. Eĉ geniulo, kiel Ĉimal, ne povus lerni kaj ekkompreni tiel profunde kaj tiel rapide. Tamen, ankaŭ tio havas sian specialan rolon en la intrigo.

Nu, ne ĉiu kritiko mia estas pravigebla. Mi voĉigis en miaj ĉi-supraj komentoj kritikojn, kiuj trafis min dum mi legis. Finleginte mi konscias pri la neceso de kelkaj el la kritikitaj aferoj, sed ... mi ne volas plene malkaŝi la klarigon de ĉiuj enigmoj.

Fizike, la libro estas bone farita. Sufiĉe bona papero; la glubindo estas relative fortika, kio estas iom rara en esperantlingvaj libroj! Tajperaroj tre malmultas. (Ankaŭ maloftaĵo.)

Ĉiurilate: leginda libro, por sciencfikci-amantoj. Tute ne majstroverko, sed inda specimeno de sia literatura ĝenro. Leginte ĝin, vi ne hontos transdoni vian ekzempleron al amiko, por ke ankaŭ ŝi/li legu.

Donald Broadribb

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.