|
Kvio
|
|
Tri pordoj al la poezio |
Mikaelo Giŝpling gajnis la unuan premion en poezio per sia longa poemo Neĝa fantazio en la Belartaj Konkursoj de UEA, 2000. Tio mem sugestus ke legindas lia Eola harpo (1999).
Fakte, malgraŭ okazaj faloj en banalon, la volumo legindas kiel montrejo de la rim-kaj-muzik-eblecoj de nia lingvo. Ĉi-volume Giŝpling multe poezias pri vintro kaj neĝo. Eble la "ruseco" de kelkaj tiaj poemoj iom ŝablonas; tamen ili (kaj ilia neĝo) estas belaj. Tipa tono estas leĝera sentimentalo, nostalgio. Senzorge iam /p. 5) estas bild-riĉa kaj tenera, natur-proksima ampoemo. Jen ĝia leĝera erotiko: Vesperoj friskaj ĉe flagranta fajro/ 5ed nokte nin varmigas ne mohajro/ Al ni sufiĉas nia propra varmo/En la kunfluo de l' anim' kaj karno. Laŭ angla proverbo, varieco estas la vivospico. Tio veras ĉi-volume. Giŝpling prikantas la pluvivon de la vorto: Sed spite al arestoj kaj eltstermo/ La vort' enterigita, Kiel semo/ Post tempo reaperas, kiel ĝermo/ kaj la homoj venas al la poemo. p.43). Li prikantas la literaturon kiel pleja patrujo: Kaj per la lipoj sekaj pro soif'/ Ektuŝi l' puran fonton de beletro/ kaj aŭdi, kiel batas kontraŭ klif'/ La ondoj de homera heksametro. (p. 44). Krom tio pluraj poemoj estas bibli-temaj (ne ĉiuj tiuj ŝablonemas) kaj politik-temaj (prezentante suffiĉe nigran vizion de la nuntempa Rusujo). Eola harpo pruvas, ke per Esperanto eblas esti tre tradicia rim-perfekta poeto, ja altnivela. Sed inter tiom da belo kaj perfekto, ĉu enestas noveco, eksperimentemo? Laŭ mi, tre apenaŭ, malgraŭ okazaj surpriz-effektoj.
Simplo, ĉarmo, kaj freŝo estas la ecoj de mallonga kaj et-formata volumo, Kvio, de Oĉjo Dadaev. La titolo estas person-devena; Kvio ŝajnas esti la amatino, ĉu reala, ĉu fikcia. Saluton, mia kara Kvio!/ Kaj - dankon! - pasis la pasio./ Kaj restis am'. (p. 32). Sed la volumeto estas divers-tema, kaj amo vagas precipe tra la mondo natura. Tipas ja jen liriko, kun sia koncepta kaj metafora elasto: Flustro. Interparolas arboj. Supre per foliar' babilas. Iam arboj fariĝas karboj... Fajre langoj iliaj brilas. Bonnivelas ja semantika kreivo: Kaj nur de ni dependas - ĉu ni falos/ Aŭ plu ĉevalos... (p. 9); Maro min plenigos./ Mi plenigos maron. (p. 23/. Miaopinie, ne estas tempoperdo legi ĉi facilan volumeton, elplumaĵon de juna sed promesmontra poeto. Kaj por Kvio oni bezonas nur kelkajn legohorojn maksimume.
Mi rebruligos la meĉon estas tradukvolumo. Sándor Beke verkis la versojn hungare; la talentoplena Tibor Papp ilin esperantigis. Ĉar mi jam trovis grandan valoron en Protestantaj magnolioj, kolekton kiun mi recenzis en Esperanto, mi ekĝojis vidi plian volumon de la sama aŭtoro. Tamen, tralegante la enhavon de Mi rebruligos la meĉon, mia entuziasmo defalis. Pluraj poemoj estas samaj kiel en Protestantaj magnolioj, kaj la ceteraj estas tre similaj.
Tamen, al tiuj kiuj neniam legis la aŭtoron, egale fervore mi
rekomendus unu volumon aŭ la alian. Tio pro poeto kiu religias
freŝe, nekliŝe, nekirkece, ja scienc-ame kaj metaforriĉe.
Poeto kiu mesaĝas jene al Dio (p. 29): mi serĉas/ vin en
kranioj/ de pitekantropoj/ dormantaj/ sub magnolioj (...). Peter Browne