La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La lanternisto kaj aliaj noveloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: La lanternisto kaj aliaj prozajxoj


Kazimierz Bein, pli ofte konata kiel "Kabe", estas hodiaŭ memorata kiel unu el la plej fruaj kaj plej bonaj Esperantaj stilistoj. Kaj, forlasante la Esperantan (kaj planlingvan) movadon, li donis sian nomon al la lingvo kiel novan vorton: kabei.

 

Kazimierz Bein, more often known as "Kabe", is remembered today as one of the earliest and best of the Esperanto stylists. And, in abandoning the Esperanto (and planned-language) movement, he gave his name to the language as a new work: kabei.

Memorata li ja estas, sed estas tre malfacile trovi liajn verkaĵojn hodiaŭ. Mi sukcesis aĉeti ekzempleron de lia traduko de Patroj kaj filoj de Turgenev, kiun oni eldonis por interna uzado en Ĉinio antaŭ eble dudek jaroj; ankoraŭ haveblas liaj Elektitaj Fabeloj de la Fratoj Grimm, kaj ankaŭ la represo el ĝi Neĝulino kaj aliaj fabeloj; mi ie sukcesis aĉeti brokantan ekzempleron de la trivoluma La faraono de Prus; kaj, fine, mi aĉetis ĉi tiun libron ĉe aŭkcio. Kaj el ĝi mi trovis, ke la reputacio de Kabe kiel stilisto ne estas troigita.

  He is certainly remembered, but it's very difficult to come by his works today. I succeeded in buying a copy of his translation of Turgenev's Fathers and Sons, published for internal use in China perhaps twenty years ago; his Chosen Fairy Tales by the Brothers Grimm is still available, and also the reprint from it Snow White and Other Fairy Tales; I somewhere succeeded in buying a used copy of the three-volume The Pharaoh by Prus; and, finally, I bought this book at an auction. And I found from it that Kabe's reputation as a stylist has not been exaggerated.

Temas pri 23 noveloj de 14 polaj verkintoj de la 19a jarcento. Pliparte ili estas hodiaŭ forgesitaj en la okcidento, se efektive oni iam ajn konis ilin ĉi tie; la sola eventuala escepto estas H. Sienkiewicz, kiu verkis Quo Vadis? Kaj fakte Sienkiewicz estas bone reprezentata ĉi tie per kvar tre malsamaj rakontoj, inkluzive la titolan, en kiu mondvojaĝanto trovas novan hejmon ... kaj reeltrovas la signifon de la vorto "hejmo". En "Du herbejoj" Sienkiewicz redonas baratan legendon pri la kreo de la vivo kaj de la morto; en lia "Ĉe la fonto" junulo trovas la signifon de amo, se nur en febra sonĝo; kaj fine Kabe donas al ni ĉerpaĵon el Quo Vadis? en kiu la imperiestro Nerono devos decidi, kiuj plej gravas — liaj propraj preferoj aŭ tiu de la arena homamaso.

  The book contains 23 short stories by 14 Polish authors of the 19th century. For the most part they are today forgotten in the West, if in fact they were ever known here; the only possible exception is H. Sienkiewicz, who wrote Quo Vadis? And in fact Sienkiewicz is well represented here with four very different tales, including the title story, in which a globe-trotter finds a new home ... and rediscovers the meaning of the word "home". In "Two Meadows" Sienkiewicz reproduces an Indian legend about the creation of life and death; in his "At the Source" a young man finds the meaning of love, if only in a fever dream; and Kabe finally gives us an excerpt from Quo Vadis? in which Emperor Nero will have to decide which are more important — his own preferences or those of the arena mob.

Mi ne priskribos ĉiujn el la 19 restantaj noveloj, sed mencios tiujn, kiuj plej imponis al mi. En "La floroj de l' malfideleco" de Hajota, grandaĝa afrika reĝo trovas bonan metodon por kontroli la amon de sia haremo. A. Niemojeski rerakontas la komencon, en space kaj fore tempa Betanio, de tiu biblia rakonto, "En kvieta vespero", kiun poste Kipling daŭrigos en sia "La filoj de Marta". La preskaŭ anonima E. Orzeszko (Eliza Orzeszkowa) reportas nin al la frua epoko de Romo en "Legendo" pri Numa Pompilius. Kiel Sienkiewicz, B. Prus donas al ni kvar rakontojn, el kiuj tiu, en kiu li reportas nin al antikva Egiptujo — "El la legendoj de antikva Egipto" — en kiu li renkontas pri la efikoj de vivo kaj morto de faraonoj, estas la plej bona. W. Reymont, en "La lasta", donas al ni amason da bretonaj fiŝkaptistedzinoj, kiuj devas atendi revenon de siaj edzoj kaj filoj post terura tempesto. Kaj W. Sieroszewski portas nin al fora Siberio kaj la vivo — kaj morto — de la tunguza popolo en "Ofere al la dioj".

  I won't describe all of the 19 remaining short stories, but will mention those which most impressed me. In "The Flowers of Unfaithfulness" by Hajota, an elderly African king finds a good method of checking on the love of his harem. A. Niemojeski retells the beginning, in a Bethany distant in space and time, of that biblical tale, "In a Quiet Evening", which Kipling would later continue in his "The Sons of Martha". The almost anonymous E. Orzeszko (Eliza Orzeszkowa) carries us back to the early age of Rome in "A Legend" about Numa Pompilius. Like Sienkiewicz, B. Prus gives us four tales, of which the one in which he carries us back to ancient Egypt — "From the Legends of Ancient Egypt" — in which he tells of the effects of the life and death of pharaohs, is the best. W. Reymond, in "The Last", gives us a bunch of Breton fishermen's wives who must awaite the return of their husbands and sons after a terrible storm. And W. Sieroszewski carries us to distant Siberia and the life — and death — of the Tungus people in "In Sacrifice to the Gods".

Mi ne povas rekomendi ĉi tiun libron, simple pro tio, ke ĝi ne estas havebla. Sed mi donos provizoran rekomendon, esperante, ke iam iu reeldonos ĝin.

  I cannot recommend this book, simply beccause it isn't available. But I'll give it a tentative recommendation, hoping that somebody, sometime, will republish it.

NOTO: Kvankam la libro ne estas havebla, du el la rakontoj el ĝi estas legeblaj en la reto: "Ĉu ŝi amas aŭ ne amas?" de Boleslaw Prus kaj "Legendo" de E. Orzeszko.

  NOTE: Although the book is not available, two of the stories from it can be read on the internet: "Ĉu ŝi amas aŭ ne amas?" by Boleslaw Prus and "Legendo" by E. Orzeszko.

Don Harlow

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.