La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lappar, la antikristo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Esperanta Antikristo ekster la Verda Infero


2003. № 2 (100).
Lappar, la Antikristo: Kovrilpagho

Lastatempe, kiam disputoj en kaj pri la movado trapasas ĉiujn tolereblajn limojn por simplaj esperantistoj, kiam niaj samideanoj ŝmiras unu la alian per koto kaj ridindigas ĉiel, kun neimagebla obstino kaj ardo, oni povus ekhavi impreson pri la mizerego de Esperanto en la nunaj mondo kaj tempo.

Ĝis nun oni uzadis la vortojn “pola infero” por nomi tion, kio okazas sur la politika scenejo de Pollando, sed mi pensas, ke iom post iom ni dronas en ia speco de la “verda infero”, kiu prenas ĉion plej malbonan el la “inferaj” kutimoj de poloj, nome plenan malrekonon de alies kapabloj kaj sukcesoj, ĉian kaj ĉiaman kontraŭbataladon de ĉiuj aliaj, kiuj havas malsamajn konceptojn kaj ideojn, konscian dismuntadon de la unueco de movado, kiu tamen malfortiĝas kaj daŭre perdas novajn adeptojn, jam lacajn pro insultoj, mokoj, ofendoj, kaj ankaŭ freneze malsanan grandulan manion ĉe kelkaj, kiuj uzurpas al si ĉiopovon kaj besserwisser-ismon egalan al la Eternulo mem.

En tiuj stultaj interbataloj, klaĉoj, kalumnioj ni perdas el la okuloj tion, kio pleje gravas. Kiel membro de EVA longe mi pensis pri tio, kio plej grava okazis en Esperanto-literaturo pasintjare. Oni povas diri modeste, ke novaj verkoj aperadis kiel ĉiam, sed mankis vera furoraĵo, nu eble Maskerado ĉirkaŭ la morto trovis laŭtan reeĥon.

Kaj subite, meze de decembro, kiel tondro el la serena, vintra ĉielo falis novaĵo, kiun tute preteraŭdis niaj batalemaj kaj facile ardiĝemaj samideanoj.

La mallongdaŭra filmo de Adam Gluziński La Antikristo akiris la unuan premion en la 44a Internacia Festivalo de la Dokumentaj kaj Mallongdaŭraj Filmoj en Bilbao. Tiun ĉi premion oni rekonas samtempe kiel oficialan kandidatigon al la premio Oscar por la plej bona mallongdaŭra filmo. La Antikristo ricevis ankaŭ Specialan distingon de la Ĵurio en la Internacia Festivalo de Juna Kino en Torino.

La scenaro de la filmo baziĝas sur la rakonto de Endre Tóth, Lappar, la Antikristo (cetere la Esperantan titolon oni ripetadis en ĉiuj komunikoj kaj raportoj). Ĝi rakontas historion de kvar knaboj, kiuj vagas sencele tra sovaĝaj kaj malpermesataj lokoj. Ilia gvidanto estas la plej aĝa Safran. Li obeigas al si la ceterajn kaj devigas ilin al ĉiam pli danĝeraj ludoj, kiuj devus pruvi al la kolegoj, ke li estas Antikristo. Ĉiu ludoprovo plifirmigas ĉe li tiun sensencan imagon. Konvinkita pri sia diabla povo li ordonas enterigi sin, kredante ke li liberigos sin. Kiam tiu provo finiĝas malsukcese, la aliaj — vidante ke li perdis la tutan demonecon, ke li estas senpova kaj senhelpa — ŝtonumas lin. Estas ilia venĝo pro la antaŭaj turmentoj. Tiom pri tiu stranga kaj tragika historio, kiu formas enhavon de la filmo. Kiel substrekas ĉiuj kritikistoj, plej forte impresas la bildoj de Marek Grajczak.

Majstre ludas kvar junaj aktoroj Dariusz Maciuk, Marcin Załuski, Tomasz Szcześniak kaj Adam Witkowski.

La scenaron skribis la reĝisoro mem. Adam Gluziński trovis la tradukon de la samtitola rakonto de Endre Tóth en Literatura na swiecie (= Monda Literaturo) n-ro 8/9, 1989. Tradukis ĝin en la polan Wojciech Usakiewicz.

En la Jublilea Jaro 1987 Wojciech Usakiewicz proponis ĝin al la redakcio de tiu prestiĝa revuo, kies celo estas konigi al la poloj la plej gravajn verkojn kaj eventojn en la nacilingvaj literaturoj de la tuta mondo. Ne mirinde, ke ankaŭ Esperanta literaturo interesis la redakcion de Literatura na swiecie. Aperis tiam rakontoj de Endre Tóth, poemoj de William Auld, Albert Goodheir, Kris Long kaj Baldur Ragnarsson. La tuton kompletigis tre bonaj eseoj pri la historio de Esperantaj poezio kaj prozo el la plumo de Wojciech Usakiewicz kaj Kris Long. Ili pritraktis ne nur la plej gravajn verkojn kaj aŭtorojn, sed malkovris ankaŭ perspektivojn kaj ŝancojn de tiu fenomeno, kiu estas originala literaturo en Esperanto. Mi, subskribinto, poligis la eseon de Vilmos Benczik, El la teorio de Esperanta literaturo.

Adam Gluziński havas 32 jarojn. Li finis la Filman Lernejon en Lodzo. Lia unua mallongdaŭra filmo el 1997 Pokuszenie (Tento) ricevis Specialan Premion en la festivalo de mallongdaŭraj filmoj en Sieno. Ĝi reprezentas ankaŭ la Lodzan Filman Lernejon en la konkurso por studenta Oscar en Los Anĝeleso, kaj estis unu el tri filmoj, kiuj ricevis la ĉefan premion en la Internacia Filmfestivalo en Karlovaro. La sekva filmo Jakub (Jakobo) ricevis Ĉefan Premion de Cinefondation en la Film-festivalo en Kanno (unu jaron poste).

Lappar, la Antikristo estas lia tria filmo. Produktis ĝin filmstudio Index en Lodzo kaj Redakcio de Artistaj Prezentadoj, Kultura Publicistiko kaj Teatro en la dua programo de la pola televido (TVP2). La filmo estas kolora kaj daŭras 28 minutojn.

Estus do necese rememorigi almenaŭ kelkvorte la aŭtoron, kiu malbridis la tutan internacian tumulton, tiel agrablan por ni. Endre Tóth vivis en la jaroj 1931–1981. Li skribis rakontojn Esperante kaj hungarlingve. Dekkvarjara, unu tagon antaŭ la falo de faŝismo en Hungario, li blindiĝis pro eksplodinta mino. Kiel plenkreskulo li studis orgenan kaj pianan ludadon ĉe Budapeŝta Muzika Akademio kaj poste laboris kiel pianisto en diversaj orkestroj. Esperanton li eklernis en 1960 aŭ 1965. Li debutis per originalaj noveloj en Hungara Vivo. Li ankaŭ premiiĝis en la Belartaj Konkursoj. Lia novelaro Lappar, la Antikristo aperis postmorte en 1982. Samjare ĝi ricevis premion La verko de la jaro de LF-Koop.

Endre Tóth skribis iam: “Mi estas konko, sed mi ne deziras esti juvelo”. Tamen la sorto ofte estas spitema. La filmo de Gluziński briligis ĝuste la juvelon.

Estus necese havigi al tiu ĉi filmo la Esperantan version kaj honorigi aplaŭde Adamon Gluziński dum iu UK, kie nepre okazu la premiero de lia filmo antaŭ la verdlingva publiko.

Tomasz Chmielik

La plej valora

Iu viro ekiras matene, je bona humoro kaj en bela vetero, bicikle al la stacidomo. Sed survoje io okazas, la mondo ŝanĝiĝas aŭ ŝanĝiĝas la viro. Li ne plu scias la vojon. "Ĝis nun mi neniam kalkulis, kioma flankstrato estas tiu, sur kiu mi devas pluiri por atingi la stacidomon, tamen mi atingis ĝin ĉiam. Diablo scias kiamaniere, ĝis nun mi ĉiam sukcesis. Ĉu la formo de la domoj orientis min? Kvankam nun, kiam mi provas rememori, mi povas veki eĉ ne unu bildon de la domoj, kiu montrus la vojon" (p. 72). Komenciĝas bizara serĉado, helpopetado, klopodado por retrovi la perditan orientiĝon, sed ĉio vanas. La viro pli kaj pli iĝas viktimo de nekomprenebla, absurda, eĉ malamika mondo. La sekvo estas drama. Tamen eĉ ĉe la fino restas al li ioma fido je la mondo. Se li nur havus okazon refoje provi... "Nu, jen. Estas ankoraŭ kelkaj tagoj. Kaj iam, se mi estos jam hejme, iun belan serenan matenon mi rekomencos. Mi ekiros, kaj veturante sur la vojo bone konata nepre mi trovos la stacidomon" (p. 87).

Verŝajne evidentas al ĉiu leganto, ke tiu novelo, La vojperdinta biciklisto, ne temas nur pri stranga sperto survoje al stacidomo, sed pli ĝenerale pri homaj spertoj de fremdiĝo kaj perdo de la orientiĝo en la vivo - fizike aŭ spirite. Kutime mi ne emas zorgi tre multe pri aŭtora biografio legante beletrajn verkojn. Sed ĉe la ĵus menciita kaj aliaj noveloj en la novelaro Lappar, la antikristo ne eblas forgesi la vivosorton de ilia verkinto Endre Tóth. Dekkvarjara, en 1945, en la lasta tago antaŭ batalĉeso, eksplodanta mino rabis de li la vidkapablon kaj tiel ŝanĝis lin por la vivo - aŭ dumvive ŝanĝis por li la mondon.

Ĝenerale en lia sola verko, la novelaro aperinta postmorte en 1982, aferoj okazas sen klara kaŭzo kaj sen evidenta celo. Homoj agas sen videbla motivo kaj sen esprimita intenco. Tio validas kaj pri la protagonistoj, kaj pri la flankaj personoj. Tio kreas por la leganto tre apartan perspektivon. Oni trovas sin kvazaŭ en tunelo sen komenco kaj fino, ne sciante de kie kaj kien oni survojas. Pro tio aparte elstaras la agoj kaj okazaĵoj per si mem. Fojon post fojo mi ekkonscias, kiom mi kutimas ĉion prijuĝi laŭ ties motivoj kaj celoj. Ĉe Tóth tio ne eblas. En liaj noveloj restas kaŝitaj ĉiuj kialoj kaj intencoj, ĉio aperas nude, objektive. Kiel leganto mi kvazaŭ blindiĝas kaj devas orienti min palpe, helpe de nekutimaj sensoj. La rezulto ofte estas angoriga kaj timiga, kaj mi sentas kafkecan etoson. Tamen ne temas pri neeltenebla inkubo, ĉar mi sentas min en bonaj manoj de la aŭtoro. Ja okazas fojfoje teruraj aferoj en la noveloj de Tóth, tamen mi perceptas ĉiaman tonon de indulgo kaj homa graco.

La etosoj kaj medioj de la noveloj estas sufiĉe variaj, kaj la aŭtoro tre talente prezentas ilin per sia konkreta, efikeca prozo. Ni flaras la odorojn, ni aŭdas la multspecajn sonojn, kaj ni vidas la ĉirkaŭaĵon - tamen ŝajnas al mi ke regas lumo sufiĉe pala en preskaŭ ĉiuj liaj noveloj.

En La ŝtonsegil-maŝino ni sekvas la protagoniston tra ĉiutagaĵoj plenaj de ĝenoj kaj turmentoj, dum ie ŝvebas tono malklare minaca. Al tio kontribuas lia nokta sonĝo, kiu ne nur ripetiĝas, sed krome penetras eĉ en lian maldorman vivon. Ja finfine ankaŭ okazas io terura en la rakonto, sed ni ne scias kial aŭ pro kio.

Sencele mi vagadis sur la stratoj senhomaj, sed mi ne laciĝis. Jam mateniĝis, kiam mi komencis frostotremi. En nekonata flankstrateto mi trovis restoracion. Ĝi estis tipa mateniĝa trinkejo; malantaŭ la fenestro, kiel en akvario, foiraj vendistinoj, transportistoj, prostituitinoj kaj vagabondoj fiŝe malfermadis la buŝon, oscedadis kaj ridaĉis neaŭdeble pro la dika vitro.

Mi eniris. Homamaso kirliĝadis interne, en sovaĝa zumado. Nur malfacile mi trovis sidlokon. Mi gapadis. Mi ekvidis homon, portantan pluvmantelon. Kiam mi direktis mian rigardon al li, li mallevis la kapon, sed mi estis certa, ke ĝis tiu momento li observis min. Li ŝajnis al mi konata. (p. 55)

Febra sonĝo tre bone prezentas la torditan logikon de vera sonĝo, kaj ankaŭ en Evitu la sunon la atmosfero estas koŝmare paranoja. Pordoj havas iomete pli komplikan konstruon ol la ceteraj noveloj, kun du paralelaj temoj kiuj neeviteble kaj fatale renkontiĝas ĉe la fino, tamen ĝi estas iom tro mallonga por vere atingi la eksciton kaj angoron, kiun ĝi meritus.

En La tabakvendisto la loĝantoj de iu urbo evakuas ĝin, dum la protagonisto male decidas sola resti, kaj denove la kaŭzoj kaj eblaj sekvoj restas tute ekster la rakonto - ni des pli klare perceptas la situacion de la momento. Malgraŭ la drameca situacio eblas senti iel optimisman tonon en ĉi rakonto. "Ĉu indas atendi, kio okazos?" (p. 70). Tiel ĝi finiĝas. La leganto mem devas juĝi.

Plej kafkeca el la noveloj eble estas Sinjoro Don, kie la protagonisto en ia publika atendejo dum interna penso-fluo rigardas la ĉambron kaj alian atendanton. Sed kion li vere atendas? Tion ni ne scias, tamen en la lasta linio de la novelo la aŭtoro proponas neatenditan eblan solvon.

En Groto ni troviĝas subtere en malluma grota koridoro plena de signoj strange kaj malfacile legeblaj. "- Ĉi tie, en la interna mondo, la tempo pasas tute alie ol en la ekstera mondo" (p. 28), diras al la protagonisto iu viro, kiu studis la grotajn signojn dum tridek jaroj. Jes, en nia interna - subkonscia - mondo vere ne nur la tempo alias, sed ankaŭ la logiko kaj la ebloj interpreti signojn kaj simbolojn.

Fine de la novelaro troviĝas kelkaj eroj kun pli leĝera, malpli angora tono. Temas interalie pri Aŭtune, rakonto pri soleco kaj homa ambicio, kun lerta psikologia pritrakto de homaj rilatoj kaj kondutoj. En ĝi aperas tre simbola fervoja semaforo: "La semaforo brilis ruĝe. Kiel malofte, kaj kiel mallonge la trapaso estas libera" (p. 110). La murdita juglandarbo estas novelo de pli tradicia speco, kun komenco kaj fino, lerta psikologio, kaj kun simpatia moralo. Kaj Tata Ben estas nigra krimnovelo kun lerte elpensita intrigo kaj amara tono. Laste aperas eta son-teatraĵo, Kristnaska saluto, kiu surprizas pro sia humura kaj preskaŭ farsa dialogo, tamen ankaŭ en ĝi amara etoso iom post iom superregas.

El pluraj tre memorindaj noveloj en la kolekto tamen plej elstaras la komenca, titola novelo Lappar, la antikristo. En ĝi ni sekvas la senbridan, sovaĝan ludon de kelkaj knaboj. La atmosfero estas tiu de tempo milita aŭ postmilita, kaosa, kie infanoj vivas sen enmiksiĝo de plenkreskuloj. La senprotekta situacio de infanoj en ĝi aperas per kruela kaj korŝira klareco. Temas pri manko de protekto kontraŭ la propraj fortoj kaj impulsoj de agreso kaj detruemo. Ĉi tiu rakonto impresas tre forte, efektive kvazaŭ ia arketipa, fabela temo. Kaj la aŭtoro atingas tion per ŝajne simplaj rimedoj. Denove li prezentas al ni nur nudajn konkretajn agojn kaj senklarigajn dialogojn. Neniu kialo, neniu celo. Nur senmotivaj okazaĵoj kaj ne antaŭvideblaj konsekvencoj. Jen tre seniluzia kaj senkompata koncepto pri la vivo, tamen iel mi ne perceptas la perspektivon, la rakontan voĉon, kiel kruelan aŭ senkoran. Kial? Eble ĉar la voĉo de Tóth tiel proksimas al la homoj de la rakonto. Kelkaj el la noveloj estas verkitaj en mi-formo, sed ankaŭ ĉe Lappar kaj pluraj aliaj, kiuj aperas en tria persono, la rakonta voĉo ne de fore, de supre, rigardas la eventojn, sed kvazaŭ ĉeestas samnivele, je egalaj kondiĉoj. La rakontanto ŝajne ne scias pli multe, nek havas pli da potenco, ol la rolantoj kaj la leganto. Iel la noveloj de Tóth metas nin ĉiujn sur egalan nivelon, dirante al ni: ĉi tiel estas, ĉi tio okazas, egale kial kaj por kio. Ĉi tion signifas esti homo. Ni do estu homoj, laŭ kapablo.

Tri el la noveloj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1974 kaj 1976, kvankam oni mencias nur unu el tiuj premioj en la ne tre zorge farita eldono de HEA (en mia ekzemplero la paĝoj aperas en pelmela misordo, kvazaŭ temus pri ludkartaro).

Laŭ mia opinio la eta novelaro Lappar, la antikristo estas la plej valora verko de la originala Esperanta literaturo.

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.