La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Leksikaj ekskursoj
Dua volumo

  • Authors: Emile Van Damme, Christiane De Vleminck
  • Kind: text-book/dictionary, FEL
  • Availability: In stock
  • Price: €14.00
  • Year of publication: 2007
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: En esperantistaj medioj al la socia vivo certe ne mankas vigleco kaj aktiveco. Tamen, ĉu la konversacio de tempo al tempo ne suferas pro vortprovize trua vojo? Por ŝtopi tiujn truojn jen estas dua volumo da Leksikaj ekskursoj.
    La tuta libro estas dediĉita al la socia vivo kaj traktas jenajn temojn: la familio, la laboro, la ludo, la socia Esperanto-vivo, la komunikiloj, la politiko kaj la ekonomio. Kaj la celo estas pligrandigi la vortprovizon de la leganto/studento laŭ plej amuza maniero. Tial estas diversaj ekzercoj, abundaj kaj ofte ege spritaj. Ankaŭ laŭforme ili estas ege variaj: ligi vorton kun ĝia difino, ligi frazopartojn, enmeti ĝustan vorton en truan frazon, respondi demandojn pri legoteksto,... sed ankaŭ enigmoj, ludetoj kaj aliaj pli distraj ekzercoj plivigligas la studadon. Fine dise ĵetitaj tra la teksto estas ŝercoj, ŝaradoj, paronimoj kaj vortoj kun flugiloj.
    La libro estas taŭga helpilo por ĉiu esperantisto kiu transpaŝis la sojlon de la eterna komencanto sed ankoraŭ ne atingis la plej altan etaĝon de lingvoregado kie troviĝas famuloj kiel Schwartz aŭ Lapenna. Se vi survojas al tiu etaĝo, jen bona ŝtuparo.
  • Pages: 200
  • Width: 148 mm
  • Height: 200 mm
  • Weight: 150 g
  • ISBN: 9071205770
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne nur pri vortuzado


2000/12, p. 25

Ĉi tiu estas tre bonvena stud- kaj ekzerco-libro por progresantoj. Kiel diras la titolo, temas plejparte pri vortuzado. Ĉi tiu dua volumo inkluzivas sekcion 4 La socia vivo, en kiu estas la partoj: Ĉu vi estas soci(et)an(in)o?; La familio; La laboro; La ludo; Socia vivo en Esperantujo; La komunikiloj; La politiko; La ekonomio.

Per ludoj, multaj grafikaĵoj, informtekstoj, enigmoj, kaj semantikaj eksplikoj, la aŭtoroj helpas la progresanton ekkoni la nuancojn de multaj esperantaj vortoj kaj ilin uzi ĝuste. Multaj el la tekstoj estas tre interesaj pro siaj informoj, tiel ke la libro edukas ne nur pri vortuzado.

La stilo estas klara, la teksto estas bone polurita, ĉiam gramatike ĝusta, kaj tre zorge korektita, tiel ke oni malofte trovas komposterarojn. Ĉiurilate, modela verko.

Mi tre varme rekomendas al studantoj kaj instruantoj ĉi tiun verkon por hejmstudado, kaj ankaŭ kiel studlibron uzeblan en klasoj.

Donald Broadribb

Facila lego por lerta flego


2006. №7 (141)

Estas certa stilo de vivo, eĉ tuta filozofio de vivo, kiu ĉiam pli aktive kaj senpere influas la homan kulturon, inkluzive de tiu de lernado. Por ne esti tro speciala esprime mi nomus ĝin plifaciliga. Oni trovos nenion kontraŭnaturan en ĝia bazo, kiu supozas ekonomion de fortoj kaj racie orientiĝas al pozitivaj emocioj. Ĝia nura manko estas reduktismo: dirante ĝenerale, sistema ekonomio provokas atrofion, kaj la atrofio ne kunvojaĝas kun la vivo. Koncerne la lernadon tiu stilo sin deklaris tre manifeste en la dua parto de la dudeka jarcento, kiam ĝi iĝis klare videbla kaj preferata eĉ en la sovetia — ege konservativa — pedagogia skolo. Simpligo, faciligo kaj amuzo estis ŝlosilaj vortoj de la metodo, kiu triumfis en la lingva lernado (studado) kaj iom post iom eliminis el la studa proceduro ajnan streĉon de penso. Tuta serio da lernokursoj en Esperanto sekvis tiun vojon de descendo. Laŭmode, ĉio-ĉi konsistis en ripetendaj kaj memorendaj frazaj blokoj, minimume streĉantaj babiltemaj tekstoj analogie ilustritaj. Paradokse, tiu minimumo da pensa streĉo naskis amason da mekanika laboro postulante maksimumon da memoro. Lernanto ne konsumis energion por konstrui, lia eta intereso, instigita tiel-aliel per frivola temoturno, apenaŭ subtenis la atenton. Rezulte, li aŭ haltis mezvoje, aŭ mergiĝis en somnambulan ripetadon. Produktoj de ĉi metodo — duonparolaj eks-kursanoj silenteme ekskursantaj de aranĝo al aranĝo — iĝis tipaj objektoj de E-panoramo.

Havante tiom bremsan stereotipon pri moderna E-lernolibro mi sen iu ajn entuziasmo prenis por recenzo volumon, eldonitan de FEL. Unuavide ĝi estis specimeno de la sama tipo, io por mensa tiklo, aro da anekdotoj kaj amuziloj, elementaj formuletoj en digestebla pako. Kaj tamen, ne — mi devis tuj konstati: la temoj ne tute konvenis por frivolaĵoj. Milito. Vero. Bono. Belo. Libereco. Feliĉo. Amo. Intrigigita, mi eklegis. Kaj senprobleme legis plu.

Mi malkovris ekzemplon de bona olda sukoplena pedagogio, t.e. pedagogio de normala, riĉa, senredukta tipo, kiu tute ne neglektis amuzon, sed nur situigis ĝin sur alian kampon. Ĉi-aldone mi malkovris ege bonan ekzemplon de tiu bona olda pedagogio. La sama paradokso en la inversa turno: la aŭtoroj ne faciligas, ne minimumigas, ne ŝparas la mensan energion del leganto kaj havas rezulte legaĵon tre facilan kaj tre nutran instrue. De Vleminck kaj Vam Damme sin montras spertaj metodistoj, sed mi bezonas aldoni, ke ili estas ankaŭ inteligentaj homoj, kiuj scipovas altiri la atenton per reliefa enhavo. Invitita al sufiĉe universala (do, sence atingebla) diskuto, la leganto adaptas kaj adaptas modelon post modelo, formulon post formulo, leksikeron post leksikero, li sin aranĝas en la dimensioj de la lingvo, kiujn li trovas agrable loĝeblaj (ĉar animitaj de viva spirito).

La volumeto igis min bedaŭri pri mia estinteco de komencanto. Jen estus lernolibro, kiun mi absorbus ĝislaste. Sed ankaŭ nun. Hieraŭ mi enuis super gnoseologia artikolo, kies aŭtoro negas objektivecon de la vero. Hodiaŭ mi legis en Leksikaj ekskursoj:

“La vero ekzistas, nur la mensogo estas inventaĵo”.

Sub tiu sprita formuleto mi volonte lasus mian aŭtografon.

Alen Kris

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.