La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Legendoj pri SEJM

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Libro leg-enda pri tempo legend-a


2000/12 p. 26

Unu post la alia aperis du sufiĉe diversaj eldonoj de la libro de Mikaelo Bronŝtejn Legendoj pri SEJM (tiu Mikaelo, kiu furoris dum la telaviva Universala Kongreso per du aŭtoraj koncertoj, prelego kaj senvorta aktorado en teatraĵo). La aŭtoro uzis sian verkistan talenton por jen nostalgie, jen humure rakonti diversajn epizodojn pri la legendeca SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), kiu en la post-stalina periodo fariĝis alloga centro por miloj da junaj (kaj ne nur junaj) homoj.

En la jaro 1999 la iam juna Mikaelo iĝis 50-jarulo, kaj la eldonejo "Impeto" petis Vladimir Samodaj, kunfondinton de SEJM kaj la aŭtoron de ĝia nomo, verki libron donace al Mikaelo. Vladimir Samodaj verkis pri la sama temo, sed malsame, iom pli sistemece, jen aldonante multajn novajn epizodojn, jen iom polemikante.

Parolante pri la Esperanto-mondo, la aŭtoro ne limigas sin je SEJM, sed rakontas ankaŭ pri la altruda "patronado" (fakte kontrolado kaj premado) de la movado fare de burokratecaj kaj sekurecaj organoj en Sovet-Unio en la 60aj-80aj jaroj. Tiele oni fakte ekscias, kio longe estis ŝtataj sekretoj. Unuafoje aperas la "absolute sekretaj" dokumentoj de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovet-Unio pri la esperanta movado, akceptitaj en la jaro 1978. Tio estas vere legenda!

Kvar ĉapitroj rakontas pri la elstaraj esperantistoj kaj ĉarmaj homoj, pliaĝaj amikoj de la aŭtoro (kiujn ankaŭ mi bone konis), Aleksej Verŝinin, Nikolaj Blaĵkov (ĉu vi scias pri lia busto de Zamenhof, troviĝanta en la urbocentro de Odeso?), Sergej Rublov (jes, tiu elstara tradukinto de fabloj de Ivan Krilov -- sed ne nur!), Konstantin Gusev (majstro de poezia verkado kaj tradukado).

Speciale interesaj estas la ĉapitroj pri la aŭtoro kiel redaktoro de multaj esperantaj eldonaĵoj kaj partopreninto de Universalaj Kongresoj de Esperanto.

La libro parolas ankaŭ pri la ekstermovada vivo de la aŭtoro-tradukisto en pluraj arabaj landoj, redaktoro de la araba versio de la populara gazeto "Moskvaj novaĵoj" (ĉu vi memoras esperantajn suplementojn al tiu gazeto? Ilin redaktis kaj preparis Vladimir Samodaj).

Tra la tuta libro dise aperas belaj lirikaj (ne politikaj kaj ne movadaj!) poemoj de Vladimir Samodaj: li ja estas ankaŭ bona poeto, verkanta en klara (zamenhofeca) stilo (vidu, por ekzemplo, liajn versaĵojn en "Esperanta antologio" kaj "Vojaĝo en Esperanto-lando").

Jen pecetoj el lia nova poemo "Aŭtuno venis":

Aŭtuno venis. Jam la sesdek tria... Vegetas mi, nek sobra, nek ebria, Ĉar sobri mankas la kialo, Ebrii -- mankas la dezir'. Zigzagas plue mia viv-realo... Ĉu longe daŭros ĝia kurba ir'? .................................. Plu vivas mi, pro lac' duonebria... Aŭtuno venis. Nur la sesdek tria...

Ricevinte la libron, mi tuj tralegis ĝin unuspire dum kvar horoj. La saman plezuron mi deziras al ĉiuj.

Boris Kolker

SEJM: Legendoj pri legendo


januaro 2012
La libro ne estas sistema historio pri SEJM, Sovetia Esperantista Junulara Movado, ekzistinta en Sovetunio inter 1966 kaj 1979, sed konsistas el sinsekvo de ĉapitroj pri unuopaj gravaj temoj kiel la genezo de SEJM, diskuto pri statutoj kaj oficialigo, neforgeseblaj Esperanto-renkontiĝoj kaj -tendaroj en Sovetio kaj brigadoj en eksterlando, konflikto inter generacioj, agadoj en lokaj kluboj, vizito de Lapenna en Moskvo, poezia produktado en Esperanto.
La unua eldono de la libro aperis en 1992, la dua en 1998, kaj ĉi tie temas pri la tria korektita kaj kompletigita el la jaro 2006. Eldonita ĝi estis de REU kaj Impeto en Moskvo. SEJM – tio estis kolektumo de junaj sovetiaj esperantistoj, inter kiuj troviĝis komsomolanoj, sindikatistoj kaj membroj de KPSU, do aktivaj sociaj agantoj kaj seriozaj profesikarieruloj. Ili celis efike apliki kaj progresigi Esperanton en la stagna politika kaj socia vivo sub Breĵnevo, do en novstalinisma etoso de multaj malpermesoj kaj persekutoj. Al la grupo de reprezentaj nomoj de SEJM, ankaǔ internacie konataj, kiuj formis la ĉefan motoron de tiu organizaĵo, esence apartenis Anatolo Gonĉarov (Siberio), Vladimir Samodaj (Moskvo), Boris Kolker (Baŝkirio), Dmitrij Cibulevskij kaj Miĥail Lineckij (Ukrainio), Ivan Lisiĉnyj (Kazaĥio), Jefim Zajdman (Krimeo), Vytautas Šilas (Litovio), Aristids Mediņš (Latvio), August Kilk (Estonio), Eǔgeno Perevertajlo (Uzbekio), Viktor Aroloviĉ (Moskvo), Vladimir Bespalov (Soĉi), Valerija Cvetkova (Leningrado), Dina Lukjanec (Siberio) kaj nature Mikaelo Bronŝtejn mem, kiu tiam vivis en Ĥmelnickij (Ukrainio), poste en Vorkuta (Komi).
SEJM, kies starigo laǔdire estis sugestita de Humphrey Tonkin, neniam fariĝis amasmovado, sed la membraro en ĝiaj kluboj tamen kreskis de 150 personoj en 1965 al 1200 en 1975 (laǔ Cibulevskij, SEJM, historia skizo, 1994, p. 17). Bronŝtejn, la aǔtoro, kiu ne plu ĉion klare memoras, nomas siajn memuarojn “legendoj”. Ĉar ili permesas iom fantazii. SEJM intencis aliĝi al TEJO kaj lanĉi vastan agadon organizan, korespondan, studentan, redaktan, kontaktan, tradukan, kulturan, eĉ aǔtostopan kaj historiografian. Kaj: Grava celo de la sovetia esperantistaro estis akiri gvidan rolon en la tutmonda Esperanto-movado, kiel Vladimir Samodaj fanfaronis en Juna Esperantisto 1/1966. Do, temis pri altaj ambicioj, pri kiuj la izolitaj sovetianoj revis kaj en Okcidento preskaǔ neniu (kon)sciis. Sed en la lukto por oficiala agnosko li avertis ankaǔ: “Se ni ne montros utilon de nia agado, oni neniam agnoskos nin oficiale kaj ĉiam konsideros nin bagateluloj. Por venki ni devas esti organizitaj.” Paradoksa estis la situacio, ĉar SEJM fariĝis organizaĵo, kiu oficiale ne ekzistis, aǔ ne rajtis ekzisti: “Kontraǔdira estis SEJM, ĝis absurdo”, skribas Bronŝtejn, ĉar “nia, esence disidenta movado, subfosanta monopolon de la ŝtato por eksterlandaj kontaktoj, regule raportadis al la oficialaj instancoj pri niaj sociutilaj agoj” (p. 6). Kvankam SEJM ne malkonformis al la proklamata celaro de la ŝtata propagando kiel porpaca batalo, plifortigo de internacia amikeco, eĉ disvastigo de kontraǔfaŝismaj kaj komunismaj ideoj, ĝi ŝajne ne ricevis la ŝancon esti oficiale registrita. Simple tiel fondi kaj funkciigi organizaĵon sur tutsovetia nivelo estis miloble pli malfacile ol ricevi la permeson por iu loka klubo, kies beno dependis de la kapricoj de lokaj oficialuloj kaj de ties ambivalenta sinteno al Esperanto, kiel Bronŝtejn klarigas en la sepa ĉapitro de siaj legendoj. Aliflanke, ekzemple la filatelistoj ja ricevis sian tutlandan asocion, ĉar evidente ili kapablis pruvi la neceson de sia organizaĵo. Sed ĉu Esperanto estas komparebla kun filatelo, kaj kiel oni povas pruvi al la ŝtato la neceson de sia organizaĵo?
Kiel ajn, la historio de SEJM montras, ke eblis ekzisti ankaǔ sen formala agnosko. Nature, la ‘filistra’ burokrataro ĉiam scipovis malhelpi kaj ĉikani kiam eblis, kaj tion la esperantistoj devis elteni. Ŝajnas, ke inter sovetiaj oficialuloj regis iom alia logiko, kiel montras jena atentinda letero el Komsomolo de aǔgusto 1966 al k-do Gonĉarov: “Ni dankas vin pro la letero kaj proponoj pri la propagando de Esperanto. Ni pensas, ke ne estas neceso fondi la junularajn Esperanto-organizaĵojn, kiel ni ne fondas organizaĵojn por la gejunuloj, studantaj aliajn lingvojn de la mondo. La laboro devas esti farata en la kadroj de rondetoj kaj kluboj de Esperanto, kiuj rajtas kalkuli je praktika helpo de la lokaj komsomolaj organizaĵoj kaj siavice helpi al Komsomolo en la internaciisma edukado de la junularo.” El tiu ĉi rimarkinda letero oni povas konkludi, ke la sovetia reĝimo tute ne estis interesata de la propagando de Esperanto, sed inverse, ĝi estis interesata, ke esperantistoj disvastigu la ideojn de la sovetia politiko. Ĉu do temis pri baza miskompreno, ambaǔflanke, aǔ pri intenca, konscia ludo? Bronŝtejn opinias, ke similaj respondoj el la ŝtata aparato servis por averti la esperantistojn, ke ili prefere ne plendu, ĉar ili ja havas ĉion: vortarojn, lernolibrojn, klubejojn… Bronŝtejn riproĉas al la aǔtoritatuloj hipokritecon, verŝajne prave.
En 1979, kiam SEJM, sen rajto ekzisti kaj de la komenco suspektata de la olda generacio kaj de la oficialuloj, elĉerpiĝis, profesoro Isaev fariĝis la ĉefo de la ŝtate kontrolata ASE, asocio kiun Bronŝtejn nomas hontinda (p. 218). En sia tekstaro Bronŝtejn publikigas leteron de Isaev de la 9-a de oktobro 1979, kiu klare pruvas lian kontraǔstaron precipe kontraǔ SEJM-tendaroj, kiuj laǔ lia rigora opinio “pasis en ne sufiĉe alta politika kaj organiza nivelo.” Sekve: “Tian praktikon ne eblas aprobi plu.” Punkto.
Ankaǔ la dua parto de la libro de Bronŝtejn estas leginda, ĉar tie la ofte bizaraj legendoj subite transformiĝas en specife sovetian humuron. Por studi tiun ‘humuron’, kiu aspektas preskaǔ jam kiel sarkasmo aǔ eĉ ciniko, necesas kaj bonvenas la malkaŝaj memoroj de sovetiaj esperantistoj kiel Bronŝtejn, Samodaj, Cibulevskij, Ĥarkovskij kaj Stepanov, kiuj jam signife kontribuis per propraj verkoj. Tiel indus, necesus kaj eblus reskribi la apenaǔ kredeblan historion de la sovetia esperantismo post la morto de Stalino.

Andreas Künzli

Legendoj pri SEJM / Legends of SEJM

Jen libro, kiun mi povas senhezite rekomendi al nuntempaj junaj usonaj aktivuloj.

This is a book that I can recommend without hesitation to modern young American (Esperanto) activists.

En ĉi tiu verkaĵeto, verŝajne jam en la dua eldono, rusa-esperantista bardo Mikaelo Bronŝtejn prezentas siajn memorojn pri la grava kaj interesa agado de SEJM, la Sovetia Esperantista Junulara Movado, inter la sesdekaj kaj okdekaj jaroj. La memuaron li prezentas en formo de apartaj ĉapitroj, ĉiu kun po unu "legendo" (temo), apartigitaj de konvenaj poemoj/kanzonoj verkitaj de li. Temoj estas, interalie La intergeneracia abismo, la historio pri la "respondeca sekretario" pri Esperanto en la monolita SSOD, denuncoj, piramidaj leterĉenoj, esperantistaj tendaroj en Sovetio, kaj multaj aliaj. Bronŝtejn cetere mencias unu-du misterojn solvendajn, ekzemple kien malaperis la "preskaŭ prespreta" manuskripto de la Ukraina Antologio redaktita de Andreo Borisoviĉ Rogov, instruisto de Bronŝtejn?

In this little work, apparently already a second edition, Russian-Esperantist bard Mikhail Bronshtein presents his memories about the important and interesting activity of SEJM, the Soviet Esperantist Youth Movement, from the sixties to the eighties. He presents this memoir in the form of separate chapters, each one with a single "legend" (topic), separated by suitable poems / songs written by him. Subjects are, among others The generation gap, the history of the "responsible secretary" for Esperanto in the monolithic SSOD, denunciations, pyramid letters, Esperantist campouts in the USSR, and many other things. In addition, Bronshtein mentions one or two mysteries that remain to be solved, for example where did the "nearly print-ready" manuscript of the Ukrainian Anthology edited by Andrei Borisovich Rogov, Bronshtein's teacher, disappear to?

Laŭdire la sovetiaj esperantistaj agmetodoj jam komencis penetri la usonan movadon (oni diras i.a. ke la nun ĉiujaran NAJT-tendaron en orienta Usono inspiris enmigrinto Boris KOLKER, kies nomon Bronŝtejn mencias pli ol unu fojon). Kaj Bronŝtejn montras, kiel entuziasmaj junuloj povas efike venki malfacilaĵojn. Konsentite, ke la malfacilaĵoj en Usono estas aliaj ol tiuj en la siatempa Sovetio, tamen por gajni ideon pri la sento de elano inter entuziasmaj kaj kompetentaj aktivuloj, oni nepre legu.

There are rumors that the action-methods of the Soviet Esperantists have already begun to penetrate into the U.S. movement (it is said that, among other things, the now annual NAJT campout in the eastern U.S. was inspired by immigrant Boris Kolker, whose name Bronshtein mentions more than once). And Bronshtein shows how enthusiastic young people can effectively overcome difficulties. Agreed, the difficulties in the U.S. are different from those in the USSR of that time, but read this to get an idea of the feeling of elan among enthusiastic and competent activists.

La libron garnas glosaro pri nekutimaj (ofte ruslingvaj) terminoj kaj listo de personaj nomoj menciitaj. La lingvaĵo estas ĝenerale kutima; al mi plaĉas la foja uzado de korelativoj en ALI- (aliel, aliuj), sed malplaĉas la dufoja apero de gvidoroj (gvidantoj, eventuale estroj).

The book is adorned with a glossary of unusual (often Russian-language) terms and a list of personal names that are mentioned. The language is generally the usual; I like the occasional use of correlatives in ALI- (aliel, aliuj), but don't like the appearance (twice) of gvidoroj (leaders; should be gvidantoj, possibly estroj).

Don Harlow

Legendoj pri SEJM


1993

La memoraĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, fama kantisto primovada el Rusio, pri la frua SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado) pritemas aferojn pri kiuj nesovetianoj povis aŭdi nur flustre, maloficiale: vivado sub kontrolo, ekvilibro inter pereo kaj prospero movadaj, frenezeco de la ŝtata sistemo . . . Bele Bronŝtejn nomas la historiajn momentojn "legendoj", kvazaŭ ili estus el iu mistera pratempo; tamen mi persone aŭdis de pluraj personoj similajn historiojn.

La epizodoj el la Esperanta vivo de la juna Mikaelo spegulas la malfacilaĵojn kaj amuzajn tempojn de la unua generacio de junaj sovetiaj esperantistoj post la renaskiĝo de la movado. Bronŝtejn ne kaŝas sian ironion pri la sistemo, kies burokratio vivigis iom absurdan vivon al Esperanto. Cetere, la lasta absurdaĵo estas ke la absurdo ne finiĝis kun la nova tempo: ĝi nur mildiĝis iomete.

La sovetia movado, antaŭe izolita, kreskigis propran kulturon, kiun ni ekkonu - ekzemple, pere de legendoj.

Sabira Ståhlberg

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.