La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Morgaŭ denove ni vidu

  • Author: Simon Carmiggelt
  • Translator: Gerrit Berveling
  • Original language: nederlanda
  • Kind: novelo, FEL
  • Availability: In stock
  • Price: €10.00
  • Year of publication: 2002
  • Format: libro kudre bindita
  • Other formats/editions: Kindle8 €5.25, ePub €5.25, PDF €5.25
  • Description: Nederlanda ĵurnalisto Simon Carmiggelt verkis ĉiutagan artikolon por nederlanda ĵurnalo. Ĉi tiu libro estas kolekto de tiuj artikoloj, kiu povus titoliĝi Vidita kaj aŭdita. La artikoloj averaĝas po unu kaj duona libropaĝoj, kaj transdonas rakonton pri io aŭ iu(j) interesa, renkontita aŭ vidita aŭ spertita dum la tago. Tial ili havas neformalan, anekdotan karakteron, kiu estas plaĉe legebla.
  • Pages: 128
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 200 g
  • ISBN: 90-77066-05-5
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Anekdotoj el la ĉiutaga vivo


2003/11, p. 20

Nederlanda ĵurnalisto Simon Carmiggelt verkis ĉiutagan artikolon por nederlanda ĵurnalo. Ĉi tiu libro estas kolekto de tiuj artikoloj, kiu povus titoliĝi Vidita kaj aŭdita. La artikoloj averaĝas po unu kaj duona libropaĝoj, kaj transdonas rakonton pri io aŭ iu(j) interesa, renkontita aŭ vidita aŭ spertita dum la tago. Tial ili havas neformalan, anekdotan karakteron, kiu estas plaĉe legebla. La rakontetoj estas preskaŭ ĉiuj sendependaj, tiel ke oni povas ilin legi laŭ neformala, neregula ritmo. Ne necesas memori aŭ eĉ esti leginta antaŭan anekdoton por ĝui kaj kompreni postan.

Por kiu pleje taŭgus ĉi tiu kolekto? Nu, unue, por tiu, kiu deziras distran, kelkfoje pensigan, legaĵeton por malstreĉiĝi post koncentriĝoraba laboro. Por tiu, kiu deziras leĝere rigardi la ĉiutagan vivon de la reala mondo, kaj pripensi la surprizojn, kiujn prezentas spertoj aŭ faroj de ordinaraj homoj dum la ordinara tagvivo. La rakontetoj estas kvazaŭ kroniko pri la neordinara naturo de la ordinara vivo dum la lasta parto de la dudeka jarcento (la libro unuafoje nederlandlingve aperis en 1967).

Kiel oni povus anticipi, la traduko farita de Gerrit Berveling estas facile legebla, kun plaĉa stilo, kaj kelkaj admirindaj vortaĵoj, kiuj memorigas lian propran verkistan talenton. La presaranĝo estas bona, kvankam iomete tro multe troveblas nekorektitaj komposteraroj.

Donald Broadribb

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.