|
Mirindaĵo
|
|
Ne duonvoĉe... Sed tutkore... | Publikigita ĉe InKo (n-ro 77) |
Antaŭ nelonge venis en mian poŝtkeston la plej nova KD eldonitan de la itala kantisto Manŭel. Ĝia sugesta titolo estas Mirindaĵo. Eble tiu nomo povas resumi la agrablan senton, kiu invadas la koron kaj orelojn de tiuj, kiuj ĝin aŭskultas.
Mia scivolemo preskaŭ devigis min tuj meti la diskon en la sonaparaton. Baldaŭ komenciĝis muziksesio el plurlandaj famaj melodioj, belegaj aranĝoj kaj emociplena kantado. Tiurilate, bone impresis min la verva sinteno de Manŭel, kiu nun ŝajnas pli konscia kaj lerta je sia arta fako.
Elaŭskultinte la verkon mi povis ne nur ĝui la belecon de la muzikaranĝoj. La gitarludado de la profesia muzikisto Michele Pirona ankaŭ impresas. Li, per muziko, igas la aŭskultantojn vojaĝi de Italujo ĝis Brazilo same majstre. Bonega surprizo estis aŭdi la perfektan kaj zorgan registraĵon de la kanzono Akvarelo, verkita de la fama brazila muzikisto Toquinho.
Manŭel. (Foto: diskonigado) Estas interese rimarki, ke la milda voĉo de Manŭel tre taŭgas por kanti brazilan popularan muzikon. Ne nur Akvarelo, sed ankaŭ La Amatino de Amiko Mia,de Roberto Carlos,estis tiom elkore interpretita de tiu kantisto, ke ŝajnas, ke li aŭ estas brazilano, aŭ jam delonge aŭskultadas tian muzikon.
Alia tre bona trako estas Ĉampano, esperanta versio de kanzono, kiu igis la italan kantiston Pepino di Capri famega internacie. Laste sed ne balaste, la KD enhavas la plej belan version de Kisu min multe jam registritan en la Internacia Lingvo.
Do, kvankam mi neniam konsentis , ke Manŭel kantadas “duonvoĉe”, en tiu disko li pli intense kaj teĥnike kantas “tutkore”.