La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Manlibro pri ĵurnalismo

  • Authors: Judith Junger, Stefan Maul
  • Kind: science, FEL
  • Availability: Sold out
  • Price: ±€5.00
  • Year of publication: 1989
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Tiu ĉi libro kontentigas la bezonojn kaj dezirojn de verkantoj kaj redaktantoj, Esperanto-grupoj kaj -asocioj, aŭtoroj kaj ĵurnalistoj amatoraj kaj profesiaj. Ĝi prezentas tutan faskon da informoj kaj konsiloj pri informado, verkado, redaktado kaj eldonado.
    Judith Junger metas la teorian bazon, por kompreni kaj ĝuste taksi la komplikan meĥanismon de l' giganta komunikada sistemo, kaj por metode aliri la verkadon. Stefan Maul, profesia ĵurnalisto kaj iama ĉefredaktoro de Monato el sia multjara sperto donas la necesajn praktikajn konsilojn por bone uzi la instrumentaron de l' ĵurnalismo.
  • Pages: 94
  • Width: 200 mm
  • Height: 290 mm
  • ISBN: 90-71205-25-8
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Manlibro pri ĵurnalismo de Judith Junger, Stefan Maul


Januaro 2021
Mi tre feliĉas, ke mi elektis por legi tiun libron, malgraŭ ke ĝi estas iom malaktuala kaj malbele aran?ita grafike. La temo delonge allogis min kaj mi pretis forkonsumi ian ajn informon ligitan al ĝi. Mi posedas la duan eldonon, kiu aperis en 1989, la jaro kiam mi esperantiĝis. La libro elvokis multajn rememorojn de tiu tempo ankaŭ pro la fakto, ke mia patro estis ĵurnalisto kaj mi ofte observadis lian laboron, kiam li sendis la novaĵojn per telekso al la nacia radio, surbendigis intervjuojn per magnetofono, tajpis artikolojn per skribmaŝino, ktp. Sendube la konciza libreto abundas je praktikaj konsiloj, fakaj terminoj kaj ankaŭ enhavas utilan terminareton kiel aldonaĵo. Ĉio ĉi estas facile komprenebla kaj bonege klarigita. La legado iris glate kaj mi preskaŭ ne havis nekonatajn vortojn por kontroli. Tamen min forte impresis la nova por mi vorto "ĵami" kaj mi estas tre dankema al la terminareto pro sciigi min pri ĝi. Konklude mi povus rekomendi la libron plejparte pro ĝia historia valoro, por ekhavi imagon kiel tiu profesio funkciis antaŭ la apero de la interreto, la multnombraj komputilaj programoj kaj la sociaj retoj. Mi forte esperas, ke baldaŭ aperos nova moderna libro pri tiu temo.

Paradizo (Britio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.