La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Moje matka - Mia patrino

  • Author: Otokar Březina
  • Translator: Stanislav Schulhof, Jiří Kořínek kaj Jaroslav Krolupper
  • Original language: ĉeĥa
  • Collaborator: Redaktis: Viktor Dvořák, Miroslav Malovec
  • Kind: poetry
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€7.95
  • Year of publication: 2013
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: en 14-lingva libreto de la ĉeĥa nacia poeto Otokar Březina (1868-1929). Temas pri la poemo Moje matka tradukita en Esperanto (tri versioj, de Stanislav Schulhof, Jiří Kořínek kaj Jaroslav Krolupper) en la angla (2 tradukoj), bulgara, franca, itala, latva, latina, hungara, germana (2 versioj), rusa (2 versioj), slovena, serba kaj hispana.
  • Pages: 39
  • Width: 128 mm
  • Height: 206 mm
  • Weight: 56 g
  • ISBN: 978-80-260-4386-7
  • Notes: Kun dvd pri la regiono Vysocína
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malgaje pri patrino


2014/03, p. 17

Mia patrino estas mallonga, malgaja poemo plume de la ĉeĥa poeto kaj eseisto Otokar Březina (1868-1929). Ĝi pritemas lian mortintan patrinon. Laŭ Vikipedio, „lia poezia verkaro, staranta ofte surlime inter arto kaj filozofia meditado, apartenas arte kaj pense al la plej pintaj valoroj de la eŭropa literatura simbolismo”. Certe tiu ĉi poemo estas ekzemplo de tio.

La poŝlibro recenzota, fakte pli kajera ol libra, prezentas la originalan poemon en la ĉeĥa kaj bukedon da tradukoj. Troviĝas du preskaŭ identaj ĉeĥaj versioj de la poemo kaj tradukoj de la poemo en la sekvajn lingvojn: Esperanto, la angla, bulgara, franca, itala, latina, latva, hungara, germana, rusa, slovaka, serba kaj hispana. En kelkaj lingvoj prezentiĝas pluraj versioj – ekzemple, en Esperanto estas tri.

Bedaŭrinde, en unu el la du anglaj versioj kaj en la sola bulgara versio oni prezentas nur la unuajn tri strofojn el naŭ kaŭze de kopirajtaj limigoj.

Sago sanga

En la redaktora rimarko fine de la libreto oni raportas: „Diversaj ĉeĥaj eldonoj de Březina ... estas kripligitaj per preseraroj en la interpunkcio.” Tre bedaŭrinde, la kompilintoj de tiu ĉi modesta kajero daŭrigis tiun ĉi tradicion, eĉ samalinee.

Konsiderinde pli bedaŭrinde estas, ke ankaŭ en la poemoj mem estas komposteraroj. En la germana parto la recenzanto tuj trovis du. Tamen malgraŭ tio, oni povis plu kompreni la tekston. Simile ĝenetas eraro en la franca traduko, kiu, parenteze, forme diverĝas de la originalo, estante senrima kaj alipieda. Tamen ĝuste tiu elektita liberigo de la formo de la ĉeĥa originalo permesis al la tradukanto en la franca versio pli fidele transdoni la signifon, kio konsiderinde helpis la recenzanton.

En la dua el la tri esperantaj tradukoj de la poemo (ja ĝuste tiuj tradukoj estas la ĉefa celo kaj entute la precipa estkialo de tiu ĉi libreto memore al la 145a datreveno de la naskiĝdato de Otokar Březina) troviĝas ne plu ekkonebla senctorda eraro. Jen oni skribaĉas sur paĝo 15:

„De via morta sag' mi estas pala floro,”

Ĝuste estus:

„De via morta sang' mi estas pala floro,”

Temas pri la sango de la mortinta patrino, kaj ne pri pafita sago, kiu fakte rolas en antaŭa strofo. Tia miskompreniga komposteraro vere ne plu estas iel ajn pardonebla. Notu ankaŭ, ke la kompilinto en sia enkonduko skribas: „La esperantigitaj tradukoj ... ebligu pliajn tradukojn, ankaŭ en aliajn lingvojn, por ke la aŭskultado de Otokar Březina estu atingebla por ĉiuj, ankaŭ por neeŭropanoj.” Tiun Elizean celon la kompilinto pro akcidente alpafita sago, evidente, nun maltrafas.

Empirie, konjunktivite

Aldone, la kvalito de la esperantaj tradukoj apenaŭ atingas la kvaliton de ĉiuj tiuj nacilingvaj versioj, kiujn la recenzanto kapablis prijuĝi. Ekzemple, en la originalo figuras la frazo „pluki frukton kun gusto cindra de la Tempo-Arbo”. Tiun ŝlosilan figuron konservi sukcesis preskaŭ ĉiuj nacilingvaj tradukistoj – ĝi retroviĝas eĉ en la latina versio. En la unua esperanta versio ĝi ne rolas. En la dua ĝi iomete tordiĝis. Nur en la tria ĝi aperas laŭ la originalo kiel „tempo-arbo”, sed sencindrigita.

La unua traduko esperanten el 1920 entenas tro da elizioj kaj strangaj vortordoj. Aldone, en la dua strofo troviĝas plene nekonvena apliko de la vorto „buduaro” kaj en la sepa jen la stumbliga klopodo rimi la inpiedan „dormi” kun la virpieda „por mi”. Jen la unua strofo.

Tra viv' malgaje, kiel pentofarantino,
patrin' iradas mia sen parfum' kaj floroj,
frukt' seka, harda estis ŝia vivdestino,
sen refreŝiĝo pasis ŝiaj tag' kaj horoj.

La dua traduko esperanten el 1970 estas pli bona kaj jam ege pli verkfidela. Aldone, ĝi strebas kopii la virajn cezurojn de la originalo. Jen la unua strofo.

Kun trist' de pentulin' patrino mia iris
tra vivo sen kolor', sen florodor', sen helo,
ŝi sekajn fruktojn nur de vivoarbo ŝiris,
kun cindra gusto kaj sen refreŝiĝ' sub ŝelo.

Almenaŭ nun menciiĝas la „cindra gusto” kaj entute iuspeca „arbo”.

La tria versio el 2012, kvankam sen cezuroj, estus eble la plej bona, se la tradukanto ne ege mise elektus du vortojn. Sed unue, jen la unua strofo.

Patrino mia, pentantin' sur trista vojo,
tra tagoj sen koloro, floroj, brilo iris:
nur vivofrukton sekan, plenan de malĝojo,
sen refreŝiĝo ŝi de tempo-arbo ŝiris.

Ne malbone, kvankam la „cindra gusto” iel falis de la ĉaro. Tamen vere iomete strange impresas ĉi-versie la posta enmeto de du sciencaj fakterminoj, kiuj normalokaze ne aperu en poezia verko – nome „konjunktivito” kaj „empirio”. Aliflanke, Březina estas konata pro uzado de ankaŭ sciencaj vortoj en siaj verkoj, do, supozeble, la tradukanto nur pro tio kuraĝis subite sciencumi. Tamen en ĉiuj alilingvaj tradukoj oni uzis pri la ruĝigitaj okuloj „inflamo”, aŭ simile, kaj vere neniu ekhavis la ideon paroli rilate vivdaŭran laborpenon pri „empirio”, ja scienca termino, fakte tie ĉi plene misuzata.

Kurse kaj ekskurse

Tiu ĉi tiom deprima, kiom aprezinda poemo estas sendube leginda kaj ne malpli la tradukoj. Kiu interesiĝas pri la tradukado de poezio kaj scipovas kelkajn el la prezentitaj lingvoj, nepre aĉetu la libron. Oni povas ja bonege studi „kiel fari” kaj „kiel ne fari” kaj baze de la nacilingvaj tradukoj ekkoni, kio estu poezitraduke atingebla. Entute la libreto estus tre nutra furaĝo kadre de perfektiga kurso por progresintoj.

Iomete nekutima estas la kunlibra aldono de turisma porkomputila lumdisko (DVD, HTML), speco de kroziltaŭga virtuala ekskurso tra la regiono, kie la poeto vivis kaj verkis. Ĝi entenas ĉirkaŭrigardeblajn bildojn kaj skribitajn priskribojn en Esperanto, la angla kaj la ĉeĥa. Fona muziko mankas.

Pejno Simono

Invit' al Ĉeĥesko


2014, №2 (232).
Kleraj homoj tra la mondo (almenaŭ en Eŭropo) havas sufiĉe bonan scion pri proza parto de la ĉeĥa literaturo: ĉiuj konas la nomojn de Jaroslav Hašek, Karel Čapek, pli erudiciaj – ankaŭ de Franz Kafka kaj Milan Kundera – legis ion el iliaj verkoj, tradukitaj al multaj lingvoj. Sed pri la ĉeĥa poezio eksterlande oni scias preskaŭ nenion.

Do jen al eksterlanda publiko estas prezentata unu el ĉeĥaj poetoj, kredeble fama en sia lando – Otokar Březina, propranome Václav Ignác Jebavý (1868–1929). Li estis plurfoja kandidato por Nobelpremio, kaj havis realan ŝancon ricevi ĝin en 1929 – sed, malfeliĉe, mortis ĝuste tiujare.

Por prezenti al vasta publiko, oni elektis unusolan lian poemon – "Mia patrino", tradukitan al 14 lingvoj (en la angla, germana kaj rusa aperas po du diversaj tradukoj, en Esperanto eĉ tri). La akompanaj tekstoj estas en la ĉeha, Esperanto, angla kaj itala lingvoj.

Ekzistas pluraj samspecaj libroj: unu poemo, plej grava por certa nacia kulturo kun ties multaj tradukoj. Kutime Esperanto aperas tie nur por pligrandigi nombron de prezentitaj lingvoj. Tiel siatempe estis eldonitaj "Testamento" de Taras Ŝevĉenko kaj "Sed kiu jen iras…" de Janka Kupala. Ĉi-foje, tamen, la libreton kompilis esperantistoj Viktor Dvořák kaj Miroslav Malovec, do Esperanto okupas gravan lokon.

La poemo konsistas el naŭ kvarversaj strofoj. La poeto rememoras sian patrinon – ŝi vivis malfacilan vivon, sen ĝojoj, kun peza laboro. Li vidas en si ŝiajn trajtojn, kaj konstatas, ke lia vivo estas same malgaja, kia estis la ŝia.

La originalo aperas en du versioj, de 1895 kaj de 1933, sed la diferenco estas nur en du literoj (eble, nur ortografiaj reguloj ŝanĝiĝis intertempe?) kaj du komoj – do eble ne necesis la ripeto. Tamen interesa estas la “editora rimarko” pri aŭtoraj korektoj kaj neeviteblaj preseraroj, tiel ke oni eĉ ne povas esti certa, kiu varianto estas la vera aŭtora: ĉu noktomezo estas verda aŭ dezirata (ĉeĥe tiuj vortoj diferencas nur per unu litero kaj unu supersigno)…

La libro enhavas tri tradukojn al Esperanto, fare de tre konataj poetoj: Stanislav Schulhof (1920), Jiří Kořínek (1970) kaj Jaroslav Krolupper (2012).

Tiu de Schulhof estas ne sufiĉe preciza. “Buduaro” ĉi-kuntekste neniel taŭgas por “azilo” (ĝuste tiu vorto staras en la originalo), same “parfumo” por (neekzistanta) florodoro kiu povus konsoli pezan vivon de mizera virino. Perdiĝis kelkaj detaloj, kiel verda (aŭ tamen dezirata?) noktomezo.

Al mi plej plaĉis la traduko de Kořínek, kiel la plej adekvata. Nur en la 6a strofo strange sonas “vidakvum'” (temas pri larmoj – kial ne diri pli klare?), ankaŭ “senlaŭtas” (t. e. silentas) estas tro precioza.

Krolupper plurfoje uzis vortojn nekonvenajn stile: “langvore” kiam temas pri virino ĝissvene laca; “ardo de laboro”, kiam temas pri peza laboro, farata evidente sen entuziasmo, nur pro neceso. Kelkaj vortoj estas videble altiritaj nur pro rimbezono.

La kompilintoj avertas, ke kelkaj nacilingvaj tradukoj ne estas “liberaj por publikigo” kaj ke ili ne sukcesis trovi heredantojn de aŭtoraj rajtoj; do ili estis devigitaj prezenti nur fragmentojn: nur po tri strofoj legeblas el la angla kaj bulgara tradukoj. Ni plian fojon konstatu absurdecon de “kopirajtaj” leĝoj, kiuj nenion donas al la aŭtoro/tradukisto (jam mortinta), sed nur baras la vojon de verkoj al legantoj kaj eventuale riĉigas tiujn, kiuj mem nenion faris – heredantojn, kies naskiĝon la aŭtoro eĉ ne povis prognozi, kaj avidajn eldonistojn.

Kun intereso mi legis ankaŭ du rusajn tradukojn, ambaŭ freŝajn (2012). Ili ambaŭ malĝojigis min. Tro “alta” stilo, nenature pompaj vortoj, kelkloke la senco tro malproksimas de la originalo. Kaj krome – konstante lamas la ritmo, kiu en la originalo kaj en ĉiuj Esperanto-tradukoj estas senriproĉa sespieda jambo kun inaj rimoj. Ŝajnas, ke iam mondfama rusa skolo de poemtradukado definitive malaperis, ho ve… El ĉiuj nacilingvaj tradukoj, kiujn mi povis taksi, vere bonas (sence kaj forme) nur la germana de Otto František Babler, 1970.

Preseraroj certe neeviteblis. Vere ĝenas “sag'” anstataŭ necesa “sang'” en Esperanto-traduko de Kořínek (p. 15) – kio tamen facile kompreneblas laŭ aliaj tradukversioj; du miskompostaĵoj troviĝas en la ruslingva parto, eble ankaŭ en la aliaj. Certe neniu leganto kapablas taksi la libron plene – sed ĝenerale ĝi lasas bonan impreson.

Al la libro estas suplemente almetita DVD kun 52 “virtualaj vizitoj” – speciale faritaj 360-gradaj panoramoj, rigardeblaj de ĉiuj flankoj. Temas pri kasteloj, preĝejoj, muzeoj, turoj ktp. de la regiono Vysočina, kie vivis la poeto. La kompilintoj nomas tion “neformala invitilo por virtuala kaj future ankaŭ reala promeno laŭ memoraĵoj de la regiono”. La tekstoj estas en la ĉeha, angla kaj Esperanto.

Valentin Melnikov

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.