Mi proponas al vi eksperimenton. Ĉu vi vere konas viajn infanojn? Ĉu vi scias,
kio plej plaĉas aŭ gravas al ili? Donu al ili fotilon – prefere malnovan kaj nebedaŭrindan – kaj poste rigardu la fotojn. Aperos alia perspektivo: ili fotas de malsupre, atentas
detalojn, kiujn ni, plenkreskuloj, ofte pretervidas. Ili povas miri pri tio, pri kio
ni jam laciĝis – pri la sunleviĝo, pri ŝtono sur muro. Ilia rigardo estas diversa: fojfoje naive optimisma,
sed ankaŭ surprize akra.
Tia estas la mondo de Matilda, eksterordinare brila infano. Ŝi estas kiel floro, kiu
kreskas en malfavora grundo: ŝiaj gepatroj konsideras ŝin ĝeno. Malgraŭ tio ŝi malkovras
librojn, nutras sian scivolemon kaj konstruas propran forton kaj memstaran personecon.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.