Siatempe mondkonata esperantisto Tibor Sekelj verkis novelon „Kolektanto de ĉielarkoj“. Originala esperanta libro „Ŝipeto Narklo“ memorigis min tian Sekeljan rakonton – novmaniere. Vera fabelo. Nova. Preparita por 3D prezento. Surprize simpla kaj bela.
La libreto „Ŝipeto Narklo“ estas libreto kiun verkis ĉasistoj de ĉielarkoj. Lerte verkita, bele ilustrita, nuntempe mallonga, tiu ĉi estas la libro por ĉiuj. La fabelo por ĉiuj. La fabelo kun perspektivo, kun kredo pri estonteco. Ĉio estas koncize dirita, saĝa. Tio ne estas rakonto „ex katedra“, jam libro rakontita per nuntempa, ordinara, viva lingvo.
Ĝustatempe, tio estas la libro pri soleco, la soleco kiel malĝojo (en malvarma, senlima, profunda maro, sub malhela ĉielo). Tio estas la libro pri beleco (sapaj veziketoj kun kolora bildo tuta ĉielarka mondo en ĝi). Tio estas la libro pri libro (libroj ĉiam estas la plej bonaj amikoj kaj fonto de novaj scioj). Tio estas la libro pri flugo (kiu ne dezirus flugi?). Tio estas libreto pri libero (ŝipeto kiu sciis nur knaron de ĉeno, bruon de ondoj kaj susuron de vento, deziras esti libera, vidi la mondon, havi amikojn), libero estas kondiĉo de vivo. Finfine tio estas la libro pri revo (malfeliĉaj estas ĉiuj sen revo).
Finfine, ĉi tiu libreto estas libreto pri espero. Homo neniam devas perdi la esperon. La espero estas lumo en malhelo, kialo por travivi malfacilaĵojn, kredo pri pli bonaj tagoj. Tio ankaŭ estas rakonto pri feliĉo. En fabelo aperas birdo de feliĉo, blua birdo (rememoru Meterlinkan „Blua birdo“). Ĉi tiu birdo ne donas finan solvon, li diras: „En la mondo ekzistas neniu por ĉiam“. Tamen, ĉiam ekzistas io pli nova, pli bela, pli interesa… Sed, tio signifas ke vivo sen espero, sen revo, sen libero, vivo soleca, sen amikoj – ne estas por ĉiam. Ne rezignu, flustras al ni libro, serĉu, validas vivi kaj serĉi.
Malgranda libro, sed valora. Fabelo en senfabela tempo. Dima (Ŝevĉenko) kaj Anna (Striganova) donacis al ni libreton kiu meritas atenton, legadon kaj relegadon.