|
Ni devas vivi
|
|
1975 |
La 80-a volumo de «Stafeto», aperinta sub la titolo «Ni devas vivi», entenas nebagatelan nombron da poeziaĵoj (149) de du interesaj aŭtoroj: la norvego Kjell Walraamoen kaj la italino Lina Gabrielli. Ambaŭ jam estas konataj en Esperantio pro siaj versaĵoj presitaj en diversaj revuoj kaj pro gajno de ĉefaj lokoj ĉe diversaj konkursoj.
Plurajn informojn pri ambaŭ aŭtoroj de «Ni devas vivi» trovos la legantoj en la antaŭparolo verkita de J. Régulo.
Klasikulo de la germana poezio iam diris, ke kiu volas kompreni la poeton devas viziti lian landon. Kjell Walraamoen konvinkas nin, ke tio ne ĉiam estas necesa. La norvega poeto proksimigas al ni sian patrolandon, pere de siaj versoj, tiel sugestie, ke legante ilin ni enspiras ĝue la frostan aeron, admiras la severan belon de la fjordoj, la buntan foliaron de la aŭtunaj arbaroj.
Kaj — enkadrigita en la fonon de la fascinanta naturo — antaŭ ni aperas la aŭtoro — laborema farmisto kaj arbarhakisto, kliniĝinta nokte super libroj, verkanta delikatajn, belformajn versaĵojn pri belaĵoj de la naturo, pri propraj intimaj sentoj kaj pensoj — versaĵojn, kiuj certe trovos la vojon ne nur al apartaj poeziŝatantoj.
La dua «loĝantino» de tiu ĉi poezivolumo — Lina Gabrielli — kondukas nin al alia, ne malpli interesa lando — lando al la plimulto da homoj jam bone konata, sed ĉiam ankoraŭ esplorinda — al la sorĉa lando de amo.
Kio igas nin grimpi kune kun la poetino sur la plej altajn pintojn de revekstazo, ĝojo, feliĉo, espero, ligitaj kun la intimaj homaj sentoj kaj travivaĵoj, kaj poste digne malsuprengliti teren al duboj kaj seniluziiĝoj? Certe la freŝo kaj la malkaŝa, sincera vereco traiganta multajn el tiuj mallongaj kiel ĝemspiro.arte simplaj versaĵoj. Verkis ilin virino varmkora, kiu post longaj jaroj de soifo ektrinkis el la ensorĉanta fonto de la vera amo.
Lina Gabrielli, en unu el la poemoj, senbezone bedaŭras, ke ŝi ne povas juniĝi per dek jaroj, por plene ĝui la vivon. Ŝi ja estas same juna, kiel ŝia poezio kaj kiel eterne juna estas la vera, «kompleta» laŭ ŝiaj vortoj, amo mem.