La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Opuntioj

  • Author: Carmel Mallia
  • Original language: Esperanto
  • Kind: original work, novel, FEL
  • Availability: In stock
  • Price: €16.00
  • Year of publication: 2021
  • Format: libro glubindita
  • Other formats/editions: Kindle8 €9.60, ePub €9.60, PDF €9.60
  • Description: Inter la „Komenco” kaj „La Fino”, la romano baziĝas sur leteroj, entenantaj la dramon de la mediteranea insulo „Bonveno”. Ĝi do ne dividiĝas en ĉapitroj, kiel kutime.
    Omar, la pariza blindulo, sed naskiĝinta en Bonveno, aŭskultas sian francan nepon kiu legas al li la leterojn ricevitajn jarojn antaŭe, kaj kiujn li ne legis pro senzorgemo kaj laboro.
    Profesoro Peppinu kaj lia amatino Nina, komence malamikoj de Ramon kaj Lola, iĝas tiel efikaj amikoj, ke ili proponas sian tutan helpon al la Domo por maljunuloj, kiun starigis Ramon post sia profesoriĝo kaj estreco en la Socia Partio.
    Atentindaj estas la kvereloj inter la politikaj kaj fest-religiaj partioj, kiuj ĝenadas ĉiujn sed precipe la Episkopon.
    La romano komenciĝas en Parizo kaj finiĝas en la Domo por maljunuloj en Bonveno.
    Malgraŭ la gravaj malhelpoj de iuj, al tio kontraŭstaras aliaj, per kies sindediĉo la socio sukcesas trovi sian vojiron, precipe per la starigo de la nova Domo.
    La opuntioj sur la tablo de Omar en Parizo ligiĝas kun la marmoraj opuntioj skulptitaj en la Domo por maljunuloj: ili simbolas la batalon inter Bono kaj Malbono, klare karakterizitaj en la ĉiutagaj rilatoj de la roman-roluloj.
  • Pages: 272
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pupteatro beletra, unuvoĉa

Mi legis diversajn Esperanto-verkojn. Iuj estis profesinivelaj (Spomenka Štimec, Cezaro Rossetti), aliaj baraktis ĉe nivelo de facila unufoja legaĵo (István Nemere, Friedrich Wilhelm Ellersiek). Sed ĉi-foje mi povas imagi nek leganton, nek eldonanton de la verko, kiun mi tenas en la manoj.

Leteroj longaj, edifaj, tedaj

Kio ĝi estas? „Opuntioj” estas leter-romano – ĝenro populara en la 18a jarcento, kiam verkistoj uzis ĝin por pli detale esplori sentojn kaj pensojn de siaj herooj kaj samtempe prezenti proprajn ideojn, ofte en formo pli aŭ malpli edifa. La epoko de Klerismo entuziasmigis per pluraj malkovroj, ŝajnis ke la homo trovis vojon al feliĉo kaj prospero kaj necesas nur reagordi la mondon surbaze de racio kaj forlasi malnovajn superstiĉojn kiel religio kaj patriarkeca moralo.

La aŭtoro pruntis ne nur la formon, sed grandparte ankaŭ la tonon de tiu epoko. La verko komenciĝas laŭ tre naiva maniero – iu ulo promenas tra Parizo, laŭdante ĝin per kliŝaj epitetoj, kaj subite aŭdas sonon de saksofono. Kion li faras? Kompreneble li tuj direktiĝas al la loĝejo, de kie fluas tiuj ĉi sonoj por trovi tie klasikan paron – maljunan blindulon kaj lian nepon-muzikiston.

Interŝanĝinte patosajn frazojn la novaj konatoj tuj amikiĝas, la nepo eligas keston kun malnovaj leteroj iam senditaj al la blindulo kaj laŭ lia peto komencas voĉlegi ilin al la nova amikaro. Tiu legado daŭras la tutan libron, nur foje interrompate per mallongaj rimarkoj de la ĉeestantoj.

Leteroj venas de malnovaj amikoj de la blindulo – lia kolegino Lola, ŝia edzo Ramon kaj kelkaj aliaj personoj. En ĉiu letero ili rakontas pri okazintaĵoj de sia insulo Bonveno, situanta ie inter Afriko kaj Eŭropo. La eventoj estas apenaŭ rimarkindaj, pli ĝuste – tipaj por etaj komunumoj, kiuj malmulte komunikas kun la ekstera mondo. La loka socio estas dividita en du partiojn kaj du paroĥajn grupojn, kiuj senĉese kverelas. Ramon kaj Lola krome kverelas ankaŭ kontraŭ Peppini kaj Nina, kun kiuj ili tamen finfine repaciĝas.

En lastaj paĝoj de la romano Nina eĉ venas al la Domo por Maljunuloj, establita de Ramon kaj proponas al ĝi ĉekon kun granda sumo, sed tuj falas trafite de nekonata pafanto. Fine ni vidas en la menciita domo marmorajn opuntiojn, kiuj memorigas al ni pri la vivaj opuntioj kuŝantaj en Parizo surtable antaŭ la blindulo, danke al kiu ni ekkonis tiun ĉi historion.

Pupteatro unuvoĉa

Mi ne estas fakulo pri literaturo, sed legis sufiĉe da beletraĵoj por ellabori guston pri bona literaturo. Ĉi-foje mia gusto protestas kaj rifuzas konsumi la proponitan pladon.

Mi ne povas diri, ke la frazoj estas kriplaj kaj la aŭtoro ne scias verki tekstojn – male, li sufiĉe bone scias triki longajn vortkombinojn, ne perdiĝas en parolturnoj kaj lerte plektas historiojn. La problemo estas ke, same kiel multaj amatoraj verkistoj, li malsukcesis krei vivan mondon enloĝatan de vivaj roluloj.

Tasko de verkisto estas krei universon, kiu vivos per propraj reguloj, kvazaŭ sen lia enmiksiĝo. Li devas esti kiel Zamenhof, kiu nomis sin ne kreinto, sed nura iniciatinto de Esperanto. Enspiru la vivon en viajn rolulojn kaj lasu ilin vivi memstare. Pri tio ĉi la aŭtoro komplete malsukcesis. Lia verko aspektas kiel pupteatro, sur kies scenejo aperas kaj malaperas kartonaj pupoj. Ili svingas la manojn kaj piedojn kaj ion parolas, sed ni klare vidas la pupgvidiston, kiu kondukas ilin per la ŝnuroj kaj aŭdas lian voĉon, preskaŭ ne ŝanĝitan.

Por pli bone komprenigi tion mi prezentu kvar pecojn de la teksto, kiuj apartenas al kvar malsamaj personoj.

„Tie, en publika korto, aŭdiĝas saksofona sonado, kiu nepre atentigas vin por halti, por pli bone aŭdi de kie ĝi venas. Ŝajnas ke ĝia soniganto bone ĝin regas. Ne makabraĵo, kiun kelkfoje muzikistoj provas proponi, eble intence por nin ĝeni; male ĝi proponas vivantan sonadon, ĝojigantan kaj ridetigantan, atentante longe spirigi nin, samkiel io subite movas nin, aŭ samkiel, ni diru, oni troviĝas surmare, kaj sentas sin sufoki [tiele] 1 per tiuj ondoj de freŝa kaj viviga aero.”

„Nu, mi parolas pri opuntioj. La festo de Sankta Laŭrenco estas la ĝusta tempo de opuntio-apero. Hodiaŭ ĉi tiuj sur la tablo malgrasiĝis, kiel mi. Ili kaj mi similas, ĉi tie, malproksime de mia patrolando. Sed por mi ili kunportas trafan signifon, pro siaj ekstero kaj interno. Ekstere ili estas malglataj, krudaj, sed interne ili estas tre bongustaj. Ne estimu ilin nur laŭ ilia sekeco sed imagu ilin freŝaj. Jen similaĵo: por atingi la kernon de io, oni devas suferi, subiĝante tion [tiele], kio vin atakus ĉiumomente.”

„Amiko, ĉi tie vi enkondukis nin en la regnon de filozofio. Ni alvenis por iom gustumi la dolĉecon de la saksofon-sonado, dum vi subite ŝanĝis la etoson, lulante nin en alian artisman paradizon. Jes ja, ĉio havas siajn belecon kaj malbelecon. La vivo formiĝas el du vizaĝoj kiel tiuj de simpla moneto. Ĉu ne, amiko?”

„Priparolante min, ĉu vi scias kie mi troviĝis antaŭ kelkaj tagoj? En boato iom malproksime de la bordo, mirigante la belecon [tiele] de la profunda silento, ĉirkaŭanta min, kiel ĉirkaŭvolvitan bebon. Mi sentis min kaj duonfeliĉa kaj duonmalĝoja. Ĉar mi memoris pri unu el niaj renkontiĝoj.”

Ĉu vi rimarkis la diferencon? Mi ne sukcesis trovi ĝin. Ŝajnas, ke ĉion ĉi diras unu persono, eĉ voĉnuancoj ne diferencigeblas. Tamen, se kredi al la romano, la unua fragmento estas voĉo de la aŭtoro, la dua apartenas al la maljuna blindulo, la tria al lia hazarda gasto kaj la kvara al la juna Lola. Mi certas, ke se oni hazarde intermiksus la heroojn kaj iliajn parolojn, neniu rimarkus tion. Fakte ni aŭdas nur unu voĉon – tiun de la aŭtoro. Ĝi povus esti saĝa, emociplena aŭ originala, tamen la kartona pupteatro anstataŭ la viva mondo ne estas tio kion oni atendas de romano, aperinta en la 21a jarcento.

Same artefarita aspektas enigo de Esperanto en la intrigon – unu el la plej ŝatataj trukoj de Esperanto-verkistoj. En p. 74 Lola sciigas, ke ŝi aliĝis al Esperanto-klubo kaj rakontas pri la Lingvo Internacia – per kliŝaj, banalaj frazoj: facileco, neŭtraleco ktp. Feliĉe poste Esperanto malaperas por reaperi nur en p. 205, kie la prezidanto de Bonveno kun miro vidas dulingvan ŝildon sur la Domo por Maljunuloj. Informite, ke la unua vorto estas en Esperanto, li mirinde sukcese legas „Ĉielarko”, plian fojon montrante, ke Esperanto estas tiom facila, ke oni povas legi ĝiajn vortojn eĉ sen koni specifajn literojn de la Esperanto-alfabeto.

En tiaj momentoj en la 18a jarcento kleraj sinjoroj, venintaj al publika legado, svingis la ĉapelon kaj sentimentalaj sinjorinoj viŝis la kortuŝajn larmojn. Mi povas nur levi la manojn.

Lingvaĵo perfektiginda

La lingvaĵo de la romano, tradukita de la aŭtoro el la malta lingvo, estas ... perfektiginda. Ofte senteblas influo de la originala lingvo, pro kio aperas eraraj vortformoj kaj kriplaj frazoj. Mi donos nur kelkajn ekzemplojn:

„Li ridetas kun sia kvazaŭjunula voĉo” (p. 12), „li portas blankecan haŭton” (12), „moneto” (13), „mi perdis mian vidon” (14), „post farmaciaĵalpreno kaj post operacio-subiĝo” (14), „Katald priatentas por ne subiĝi kion li ja subiĝis antaŭ kelkaj jaroj” (18), „ek-troa”, „mi ne dormis partoprenante longdaŭran nasko-sperton en hospitalo” (22), „Matilde estas pli liberala ol sia frato” (23), „ŝi povus elrigardi pli bela” (60), „membroloĝanto de Bonveno” (114), „ĝojoza marŝo” (128), „Omar demandis sian nepon Horace, se ili ambaŭ iam ricevis ion pri Lola” (131), „Italujo ... ekde longe ne subiĝis tian okazintaĵon” (135), „lia ringo glisis en sia mano” (154), „mi ellevis la dekstran brakon” (168).

La aŭtoro jen forgesas akuzativon, jen metas ĝin nenecese. Li ofte konfuzas li kaj si. Fojfoje li uzas li/ŝi anstataŭ ĝi – ekzemple rilate eklezion (24). Evidente sub influo de sia denaska lingvo, li majuskligas plurajn vortojn, kiuj certe ne bezonas tion – Opero, Profesoro, Psikologio, Rektoro, Fenomenologio. Unuvorte, la teksto bezonas seriozan lingvan poluradon kaj povas servi kiel ekzemplo de tio, kio okazas, kiam oni neglektas provlegadon.

La eldonaĵo mem estas bona. Blanka papero, ĉarma kovrilo, simpla sed nemalbona tiparo, kovrilo mola sed la paĝoj bone intergluitaj. Tajperaroj ne multas, kvankam la unua renkonteblas jam en p. 5 – en enkonduko de la aŭtoro aperas „Esper-anto”. Enpaĝigo kelkfoje lamas kaj alineoj transsaltas malregule, sed tio maloftas kaj ne tro ĝenas.

Resume mi povas diri, ke tiu ĉi libro evidente eniros la historion de Esperanto-literaturo kaj estos menciata en venontaj rilataj studaĵoj, sed nur danke al tio, ke temas pri malofta (unika?) speco de Esperanto-beletraĵo kreita en Malto. Aliajn kialojn mi ne povas imagi.

Stanislavo Belov

Opuntioj

La libro Opuntioj de Carmel Mallía estas leter-romano. Kutime en tiaj romanoj persono A skribas al persono B kaj reciproke. Ĉi tiu romano estas tute alia. La ĉefrolulo, iu Omar, devenas de la insulo Bonveno (legu: Malta), kaj loĝas jam delonge en Parizo. Pluraj homoj sendis al li leterojn pri okazintaĵoj en Bonveno, sed li tute ne legis ilin. Poste li blindiĝis, do ne plu povas legi la leterojn, sed li havas nepon, Horace, kiu laŭtlegas la leterojn al sia avo; unu fojon nepino Christine legas. Estas pluraj Bonvenanoj, kiuj skribas al Omar: Ramon kaj Lola (paro), filino Luiselle, Peppinu kaj Nina (ankaŭ paro), Dun Salv (ĉefpastro), Matilde (fratino de Dun Slav), kaj unufoje eĉ Horace kaj Nepo. Horace ludas saksofonon en la Domo de la Saksofono ĉe Place des Vosges en Parizo. Ni povas legi pri kelkaj interesaj aferoj en Bonveno. Oni konstruas maljunulejon, kiun prizorgas Lola kaj Ramon - Lola jam sufiĉe juna mortas. Estas du Madonoj: tiu de l' jasmeno kaj la ĉieleniranta. Fakte temas pri unu statuo, sed iu solvas poste la problemon - legu mem. Ramon ludas gravan rolon kiel prezidanto de la muzikklubo kaj kiel politikisto. La Bonvenanoj regule petas al Omar viziti la insulon, sed tio ne okazas. Lignisto Ĉikku deziras veni al Parizo por labori ĉe la Pariza katedralo - aktuala temo do post la granda incendio en aprilo 2019. La titolo estas Opuntioj. Tiuj fruktoj estas en mia regiono tute nekonataj, kvankam mi kelkfoje manĝis ilin. La ekstero estas malmola kaj povas piki, la interno estas tre mola kaj dolĉa: tio staras inter la malbono kaj la bono. Se oni ne frakasis la malbonon - la eksteran ŝelon - la bona - la mola frukto - ne aperas. Lola kaj Ramon ankaŭ posedas tri keramikajn opuntiojn, kiuj ne rompiĝas post falo. La tri fruktoj estas en la maljunulejo - Domo de sufero - kaj ligas tiun domon kun la Domo de la Saksofono en Parizo. La libro ne estas krimromano: iu mortpafas personon en la libro, kaj tute ne klariĝas kiu faris tion kaj kial - same kiel ofte okazas en la normala vivo. La lingvaĵo estas tre klara kaj tute ne tro komplikita, do ankaŭ rekomendinda por homoj, kiuj ankoraŭ de ne tre longe konas Esperanton. Estas interesa maniero rakonti ion pri okazoj en iu regiono, maniero, kiun mi ankoraŭ ne konis. Estas tridek kvar leteroj, komenco, kaj fino - do klara strukturo.

Katinjo

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.