|
Po, la diabla vorto
|
|
Ĉu vi poas ĝuste? |
„Po” estas vere „diabla” vorto, laŭ la humura esprimo de André Cherpillod! Kio estas ĝia kategorio: prepozicio aŭ adverbo? Cherpillod montras, ke temas pri prepozicio. Kaj ĝia signifo? Por Zamenhof (en Lingvaj respondoj, 137): „La vorto 'po' antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj kune, sed al ĉiu aparte.” Cherpillod studas la sencon de „po” en diversaj lingvoj kaj konstatas, ke ĝi ne estigas malfacilaĵon ĉe la slavoj kaj la baltoj, sed ja en okcidenta Eŭropo. Ekzemple, en la franca oni konfuzas ĝin kun par.
Por la montri funkciadon de „po”, la aŭtoro analizas multajn frazojn, uzante klarajn skemojn, kaj montras, ke temas pri dispartiga prepozicio antaŭ esprimo de mezuro (ofte numeralo). Ekzemple, en „Po tri viroj gardis la pordojn”, „po” rilatas al la numeralo „tri”. En tiu frazo oni rilatigas ĉiun grupon de tri viroj kun unu pordo. La formulo estas: po + kvoto + dispartigota aro.
La aŭtoro montras, ke tiu komplekso povas havi diversajn gramatikajn funkciojn: ĝi povas esti subjekto, rekta objekto, nerekta objekto, predikativo, suplemento aŭ adjekto ia. Restas tamen unu malfacilaĵo: kiam la dispartigota aro estas rekta objekto, ĉu ni uzu akuzativon, laŭ la logiko, aŭ nominativon, laŭ la zamenhofa tradicio? La aŭtoro konsilas, ke ni elektu mem!
Fine li montras, ke el la prepozicio „po” oni povas pluformi la vortojn „poa” kaj „poe”, kaj ke „po” povas esti uzata kiel prefiksoido: potage, pobotele, ks.
Leginda estas tiu agrabla kaj erudicia broŝuro!