La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Padanaj rakontoj
Historioj de l' montoj kaj de l' granda rivero

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Legendoj kaj fabeloj

Ĉi tiu libreto estas interesa, facile legebla rakontaro, konsistanta el tri fabeloj kaj tri legendoj, el la svislanda regiono, inkluzive tiun pri Vilhelmo Tell. Mi devas diri, ke la fabeloj multe pli ĉarmis min ol la legendoj, sed tio estas tute subjektiva reago.

La lingvaĵo estas tre bona, la stilo klara, la presliteroj facilaj por la okulo. Do ĉiurilate rekomendinda verko por infanoj, kursanoj, kaj aliaj, kiuj deziras leĝeran legadon.

Donald Broadribb

Irite dirite


n-ro 195/februaro 2002

En ĉi fabeloj - tiel dorskovrile de Padanaj rakontoj - atendas vin ne nur elfoj, druidoj, feinoj, gnomoj, niksino kaj drako, sed krome vi renkontiĝos kun gorĝotranĉaj rabistoj, blagemaj vakeroj, nigrokula indianino, bonŝanca orserĉanto, !erta laktistino kaj multaj aliaj interesaj rolantoj.

Certe - kaj ĉiuj ĉi en sep diversaj rakontoj kaj nur 43 paĝoj. Kio signifas, ke funde konatiĝi kun unu aŭ alia apenaŭ eblas. La rolantoj preterpasas kiel arlekenoj - procesianoj, kiujn oni aplaŭdas, sed poste ne klare memoras, ĉar nuraj maskoj, ŝablonoj. La "lerta laktistino", ekzemple: al tiu estas dediĉita duonpaĝo - duonpaĝo, nur - en kiu evidentas, ke la laktistino malpli lertas ol krude trompas (p. 40). Iasence kiel la aŭtoro mem, kiu tiom promesas, maltiom liveras.

Aŭ alian rakonton prenu se vere eblas pri rakonto paroli: Lombarda libereco. Procesias unue Niksino (notu la majusklon - kial?), kiu nomiĝas Tessi; post nur unu paĝo kaj duono aperas la Elfo (majuskle) Gjuki; kompatinda Tessi, jam preterpasinta, rolon apenaŭ plu ludas; post plia paĝo ekvideblas nobelo (minuskle) Alberto kaj, tuj poste, la Imperiestro (majuskle) Frederiko La Ruĝbarbulo. La tuta procesio daŭras malpli ol kvar paĝojn (p.26-9): sinsekvo da nomoj por montri, ke tiel - pro prudentaj niksino kaj elfo - Lombardio sian liberecon gajnis. Tamen ĉu vere ĉiuj ĉi estaĵoj tiom seninteresas, tiom supraĵas, ke pri ili nenio krome dirindas? Kie la fokuso de la rakonto?

Do bedaŭrinda aŭtoro, kiu volas kredigi, ke ĉar la mondo ege ŝanĝiĝis post la Antikvaj Tempoj [majuskle] ...hodiaŭ oni pensas ke potenca aŭto gtavas pli ol Feino aŭ Elfo (p.16). Sincere: konatiĝinte kun Padanaj rakontoj, ankaŭ mi pensas, ke pli gravas potenca aŭto, ĉar la aŭtoro neniel konvinkas, ke feinoj, elfoj ks posedas ajnara signifon aktualan. Bedaŭrinde: ĉu ne mondo sen magio estas mondo sen genio?

Malgraŭ tio, ke Padanaj rakontoj estas dediĉitaj al ĉiuj infanoj de l' mondo de nul- ĝis centkvindekjaraj (p.2), tamen ili celas gejunulojn. La aŭtoro, ĉie sentebla en la rakontoj, admonas, ke lago estas tiel bela ke vi devus ĝin viziti kun viaj gepatroj (p.19). Eble infanoj - se tiuj ĉi anoj de holivuda aŭ eĉ post-holivuda generacio degnus sin forŝiri de siaj ekranoj por pasigi tempon kun niksinoj kaj elfoj - ne rimarkos stilan kuriozaĵon de la aŭtoro, kiu - eventuale pro influo de nacia lingvo - provas supozeble kapti... kion? Ekzotismon? Fremdecon? per foje ĝena ripetiĝo. Flar' flar, li sekvis la spuron ĝis la dua kaldrono... (p. l4); kaj tuj, kuru kuru, ,fuĝis serĉi kaŝejon... (p. 14); Kurinte kurinte, matene li alvenis... (p. 15): por mi - eble ne por aliaj - irite irite (ĉar tro tro).

Krome, tamen, la rakontoj estas verkitaj laŭ lingvo senriproĉa (se ne iom majusklema); plue, por infanoj, kiuj nenion scias pri arbalestoj, AVI (pala provo aktualigi la rakontojn), druidoj, freskoj, ktp, aperas utila glosaro (p.43). Pri granda literaturo ne temas (kion nenie pretendas la aŭtoro): tamen el Padanaj rakontoj profiton eltiros komencintoj kaj progresantoj en nia lingvo, kiuj deziras relative facilan, neniel postuleman legaĵon. La libro invitas al plia esplorado de la regiono - kulture kaj historie - tamen mapo estus bonvena, por ke eksteruloj orientiĝu en la valoj kaj la montoj de Svisio kaj de Norda Italio (por ne paroli pri Usono: vidu Mia praavo kun grandaj lipharoj). Resume: kolekto ne tute konvinka, kies eblecoj ne plene realiĝas; tamen kun foja ĉarmo kaj lingva fidindeco.

Paul Gubbins

Recenzo: Padanaj rakontoj

Estas iom malfacile konstati, pri kiu “granda rivero” la titolo aludas; laŭ mia maplibro, eble la Adda, flankrivero de la Po. Sed la nomo efektive ne gravas. (1)

Ĉi tiuj 6 noveloj, pli bone “fabeloj”, el kiuj ĉiu komenciĝas ie en la valaro de la svisa-itala “granda rivero” de la titolo (sed ne necese finiĝas tie), inter si kovras sufiĉe longan periodon, ekde la tempo de la kelta ekloĝado de la regiono ĝis la alaska orfebro. Ili ankaŭ enhavas sufiĉe larĝan gamon da rolantoj. “La trezoro de l’ monto Bisbino” traktas la amon de du junaj (sed ne por ĉiam) gekeltoj kaj la trezoro kaŝita de feino sub najbara Alpo. “La subakva urbo” estas efektive du fabeloj, unu pri dispepsia drako, la alia pri la subakvigo de urbo da miskondutantoj; sed la du fabeloj fine unuiĝas. “La kaldronego de abundeco” estas tipa historio pri magio kaj ĝia misuzo. “Lombarda libereco” klarigas la historion de tio, kiel la Lombarda Ligo de norda Italio — helpe de niksino kaj elfo — trompis kaj konkeris la germanan imperiestron Barbarossa. “La granda arbalestisto” estas rerakonto pri la konflikto inter la sviso Vilhelmo Tell kaj la aŭstro Gessler; legante ĝin, oni preskaŭ povas aŭdi en la fono la muzikon de Rossini. “Mia praavo kun grandaj lipharoj” rakontas, kiel iu, kies propraj praavoj migris el la nordo en la italan montaron, mem trovas sin migranta en tute alia mondoparto.

Min tamen ĝenis kelkaj negravaĵoj. La tipografia perdo de tri-kvar supersignoj ne estis tre grava por mi. Pli grava estis la emo de Negro delasi la -N de preskaŭ ĉiu participo (sed ne aliaj adjektivoj) modifanta objekton, precipe kiam ĝi sekvis la objekton. Sed plej juka por mi estis la fakto, ke la montofeino de Monto Bisbino, en la unua rakonto, ŝajne parolas la lombarditalan, tre belan latinidan lingvon kiu evidente ne ekzistis en la antaŭromia kelta epoko de la fabelo. Sed kiu povas scii pri la aŭguraj kapabloj de montofeinoj?

Aliflanke, el la libro mi finfine eksciis, ke la vera Esperanta nomo de la sankta tago (aŭ nokto), kiun mi kutime nomis saveno, estas samonio.

Entute interesa libreto.

Don Harlow

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.