La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Printempo en la aŭtuno
Rakonto pri dolĉe melankolia renkonto

  • Author: Julio Baghy
  • Kind: novelo, original work
  • Availability: In stock
  • Price: €9.90
  • Year of publication: 2017
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: „Printempo en la aŭtuno (1931) estas iasence malsimila al la ceteraj romanoj de Baghy. Ĝi estas simpla kaj sentimentala amrakonto inter studento kaj la filino de foira aŭguristo. Tio estas la unua amo, kaj Baghy traktas ĝin tre tenere. Ĝi estas kurioza miksaĵo de realeco kaj idealeco, sed konfesinde la aŭtoro kaptas la esencan emociaron de tiu universala, ĉiam ripetiĝanta sperto.” (William Auld)
  • Pages: 65
  • Width: 173 mm
  • Height: 240 mm
  • ISBN: 978-83-63698-11-9
  • Notes: 4a eldono.
  • Review:
    • De K.R.C. Sturmer: Printempo en la aŭtuno
    • De Anonima: Printempo en la aŭtuno
    • De Karl Minor: Printempo en la aŭtuno
    • De Georges Stroele: Printempo en la aŭtuno
    • De Robo (Reginald Banham): Printempo en la aŭtuno
    • Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj havas freŝecon, koloron, naivecon ĉarmajn. (G.S. - Esperanto, 1931, p. 145.)
    • Printempo en la aŭtuno (1931) estas iasence malsimila al la ceteraj romanoj de Baghy. Ĝi estas simpla kaj sentimentala amrakonto inter studento kaj la filino de foira aŭguristo. Tio estas la unua amo, kaj Baghy traktas ĝin tre tenere. Ĝi estas kurioza miksaĵo de realeco kaj idealeco, sed konfesinde la aŭtoro kaptas la esencan emociaron de tiu universala, ĉiam ripetiĝanta sperto. (William Auld - Vereco, distro, stilo. 1981.)
    • Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy: Printempo en la aŭtuno (Julio Baghy) estas belega rakonto, kiun mi legis kun granda ĝuo. Ĝi pritraktas universalajn sentojn pri la ĵusnaskita unu amo inter du gejunuloj, ambaŭ trovitaj infanoj, kies socia medio estas ekstreme diversaj: Eva, adoptita filino de cirkanoj, Adamo, adoptita filo de profesoro. La alegorio de la Edena Ĝardeno, kun la pomarboj, la nomoj de la rolantoj naskas pripensadon pri la unua tago de la universo kaj la lasta tago.
      Ĉiuj esperantistoj nepre legu tiun libreton verkitan de nia konata bonega verkisto. (Atrebato (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2020)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Printempo en la aŭtuno


1931

K.R.C. Sturmer

Printempo en la aŭtuno


novembro 2017

La rakonto temas pri du trovitaj infanoj. Unu el ili estas orfa gimaziano, kaj la alia estas orfa knabino ĉe la foira tendo. Ili interkonis ĉe arbaro kaj enamis unu la alian pro la poemo, kiun la gimnaziano skribis. La lasta tri versoj de la poemo estas:

Aŭtun', vi estas mort'. La viv' - somer'.
Printemo amo, ne flugu for,
Ho estu... restu en mia kor' !

Kio estos la estonteco de ili, la du trovitaj infanoj post ilia tuja adiaŭo? La leganto povas mem diveni laŭ sia kreemo.

Jen kelkaj rimarkindaĵoj, kiujn mi trovis:

1. La aŭtoro Julio Baghy montris siajn profundajn kompatojn al mizeruloj, kiuj perdis siajn gepatrojn kaj ne konis siajn hejmlokojn.

2. La aŭtoro mem estis viktimo de la milito, sed li ne diris pri la malbono kaj la kialo de la milito. Tamen el la rakonto oni spertis la pekojn de milito.

3. Kvankam la aŭtoro laŭdis pri vivo, espero kaj amo, en lia rakonto mankas rektaj laŭdoj aŭ mallaŭdoj pri la religio. Ŝajne la amo de la Dio aŭ la eklezio estus for de li.

4. Bagio tute ne uzis okcidentajn historiajn kaj literaturajn aludojn en sia rakonto. Pro tio la verko fariĝas facila legaĵo al orientaj leganto.

5. La episodo en la rakonto okazigis nur en kvar tagoj, kaj estis nur pri amo kaj espero. Ne pli ol dek personoj aperis en la rakonto.

La libro Printempo en la aŭtuno estas akirebla ĉe UEA-libroservo, sed mi havis la dulingvan version el la eldonejo El Popola Ĉinio. Mi ne scias, ĉu oni povas elŝuti la libron senpage aŭ ne.

Anonima

Printempo en la aŭtuno

Publikigita ĉe
Germana Esperantisto 1931

Karl Minor

Printempo en la aŭtuno


1931

Georges Stroele

Printempo en la aŭtuno

Publikigita ĉe
La Suda Kruco 1931

Robo (Reginald Banham)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.