La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pro kio?

  • Author: Argus (Friedrich Ellersiek)
  • Kind: novel
  • Availability: In stock
  • Price: €13.40
  • Year of publication: 2008
  • Description: Drameca teksto, interesa el kultura, historia kaj psikologia vidpunktoj, ne ĉiam intencitaj de la aŭtoro.
  • Pages: 155
  • Width: 126 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 182 g
  • ISBN: 978-1-59569-110-1
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pro kio? Nia unua kriminalromano, reeldonita!


novembro 2018

La Esperanta literaturo plenple­nas de verkoj kiuj, ĵus eldonitaj, estis ter­u­re malbone disvastigitaj, rapide dis­­­venditaj, malofte komentitaj, kaj kiuj es­tas nun tute forgesataj. Tial, salutindas pa­roli pri tiuj kiuj pros­pektorante en polvkovritaj bretaroj, rikoltas oldajn ti­tolojn kaj republikigas ilin, savante el tiu kvazaŭa Limbo verkojn, kiuj povas ankoraŭfoje reelveki ĉe la legantoj iom da intereso.
Originale eldonita en 1920 – (an­taŭ jarcento!) Pro kio?, estas unu el tiuj savitaĵoj. La unua krimromano de Esperantujo, tiu libro revenas lumen danke al la laboro de Mondial, kiu ne nur elfosis la libron, sed ankaŭ prepa­ris tre interesan reeldonon, ĉar ne temas pri simpla represo de la originalo, sed pri kompleta reviziado kaj polurado de diversaj malglataĵoj senkonscie fa­ritaj de debuta verkisto, kiu devis – ne ĉiam plensukcese, oni agnosku, – krei tute novan vortprovizon pri polica kaj krima temaro. Atentindas ke la el­do­nistoj ne nur korektis, sed aldonis fi­ne de la libro liston, kiu bonege el­montras kie kaj kiaj estis la ŝanĝoj fa­ritaj.
Eble pro la debutanteco de la te­mo en nia lingvo, la aventuro mem ne es­tas tre komplika, oni eĉ povas taksi ĝin simpla antaŭ la hodiaŭaj modeloj, ĉi­am plenaj je ĵongladoj kaj renversoj. Tamen, tio anstataŭ mortmeritiga peko, es­tas ja kvalito, kiam temas pri verko ki­es legantaro estos, precipe, novaj ler­­nantoj dezirantaj alfronti la defion le­gi sian unuan roman(et)on en la ĵus­lernita lingvo: tiel la rakontfadeno gla­te fluas kaj estas facile komprenata de ĉiu meznivela esperantisto.
Oni tamen ne pensu, ke verko sim­pla estas simpleca: ĉar la aŭtoro ler­te sciis krei ĉefrolulon, la germanan de­tektivon von Merten, kiu situas mez­voje inter Sherlock Holmes kaj Hercule Poirot, ĉar li havas la deduktokapablon de la unua kaj la inteligentecon de la dua – kies unua aventuro estos el 1921! – sed kiu ankoraŭ iras antaŭen: kontraŭe al ambaŭ, von Merten ne estas glaciŝtono, kiam temas pri la bela virino, kiu lin akompanas kaj helpas pri la solvo de la krimo. Do la verko mem ne estas nur pri krimo kaj ĝia solvo, sed ankaŭ estas en ĝiaj roluloj iom da psikologiaj trajtoj, kiuj homigas ilin.
Kvankam Pro kio? ne vere estas majstroverko de la detektivaj romanoj, oni en ĝi bone flaras, ke iamaniere ĝi anticipas tendencojn sekvotajn de tiutipaj verkoj dum la sekvontaj jar­dekoj: en ĝi estas eĉ iom da James Bond – kaj tiuj, kiuj vidis ambaŭ ver­siojn de Casino Royale, certe rekonos la etoson, – sed oni memoru ke Pro kio? estis lanĉita 60 jarojn antaŭe! Tiuj fak­­-
toj permesas, ke la leganto estu ka­tenata de la libro, kaj, venkinte la ko­mencajn paĝojn, tuj ekvoru la tek­ston. Tio bone kongruas kun la pseŭ­do­nimo Argus, elektita de la aŭto­ro: laŭ la
helena mitologio, Argus es­tis la kon­struinto de la ŝipo de la Argo­naŭ­toj,
tamen temas pri laŭlingve dusenca vor­to, kiu signifas pigra en la malnov­greka, sed sagaca en la latina, kaj Frie­drich Ellersiek bone kombinis ambaŭ trajtojn: li estis ja sagace kapabla verki la interesan legaĵon, kaj bedaŭrinde ankaŭ iom pigra, ĉar la aventuroj de von Merten vere meritus daŭrigon.
Kiu scias, ĉu iu el niaj verkistoj kuraĝas daŭrigi ilin?

Fernando Pita

Gvidilo por Roterdamo: simpatia kaj konvena


februaro 2010

Pri kelkaj libroj oni vere miras ke ili ne aperis jam antaŭ jaroj. Ĉu ne estas tute okulfrape ke malmulto estas tiel senchava kiel esperantlingva gvidlibro tra Roterdamo? Humphrey Tonkin entreprenis tion okaze de la Universala Kongreso de 2008, komune kun Peter Bulthuis kaj Francisco Veuthey.
La libreto estas en gvidila formato kaj elradias decan kvaliton. Kompare kun multaj nacilingvaj modernaj gvidiloj ĝi kompreneble estas maldika, senkolora kaj en iom simpla komposto. Sed la profesieca aspekto garantias ke la esperantlingva turisto certe ne devas honti pro ĝi. La manko de kria bunteco kaj disigo de la teksto al plej eble malgrandaj eroj estas fakte tute simpatia.
Tonkin, kiu tiom ofte vizitis Roterdamon kiel estrarano, bedaŭris ke li kutime estis tro superŝarĝita de taskoj por povi multe esplori la ĉirkaŭon de la Centra Oficejo. Tamen la leganto de Tuj apude ricevas la impreson ke pur-rasa roterdamano prezentas sian kvartalon. La informplena libreto havas plaĉan stilon, eble iom tro postuleman por la subaveraĝa esperantisto, sed ĝi estas ĝenerale bone legebla kaj konvena por la ambicia kaj interesita turisto.
La libreto rekomendas kvar promenojn, kies komencpunkto estas la Centra Oficejo, Nieuwe Binnenweg 176. La unua gvidas al la muzeoj sude de la oficejo, la dua iras norden en direkto de la centra stacidomo, la tria prezentas la okcidenton kun la ĉarma malnova Delfshaven. Kvare oni ekscias pri la haveno kaj la eblo konatiĝi kun tiu ĉi parto de la centro per boato. Ne senkiale Roterdamo estas nomata ankaŭ «Manhattan aan de Maas» (Manhattan ĉe Mozo).
Oni povas imagi sin trairanta Roterdamon kun la tonkina gvidilo en la mano, legante pri la arkitekturo pri certaj domoj, pri iamaj loĝantoj, ĝenerale pri la historio kaj interesaj lokoj. Kaj ankaŭ Esperanto ne mankas, ĉu rilate al nia domo, ĉu al la Zamenhof-stratoj kaj la loka klubo. Danke al Tonkin ne plu necesas ignore preterpasi ĉion ĉi.

Ziko van Dijk

Komisaro en tri labirintoj

Policromano kutime paŝigas la leganton tra komplika aŭ ne komplika labirinto de duboj, divenoj kaj supozoj, ĝis la fina momento, kiam eblas klare scii kio okazis, kial, kaj krome identigi la kulpulon.

Estas tiel, ke la verko Pro kio?, kun 156 paĝoj en la eldono de Mondial 2008, malfermas al la leganto la unuan pordon per la prezento, jam en la komenca paĝo, de murdo, kiu devas esti solvita de menslerta kaj analizema policano veninta el Berlino al la urbeto Altburg.

La kriminal-komisaro von Merten povas ekkoni detalojn, kiuj por aliaj troviĝas malantaŭ densa nebulo. Je la unua rigardo li povas doni precizajn informojn pri la viktimo, kaj poste trovi kaj identigi spurojn de la murdisto. Estas atentoveka la detala ekspliko de von Merten pri lia aserto, ke la viktimo estas angla homo, kion li argumentas per analizado de piedoj kaj surbaze de haŭtbruniĝo.

"Rigardu ankoraŭfoje la piedon, piedoj estas tre instruaj", diras Merten al la urbestro en la komenco de la eksplikoj. Poste li aldonas: "La vizaĝo kaj kolo [...] estas iom bruniĝintaj, dum la manoj estas tute blankaj", kaj el tio li faras trafajn konkludojn pri la deveno de la viktimo.

En la kvin komencaj paĝoj la leganto konatiĝas kun vere lerta komisaro, kiu afable respondas la demandojn de la scivolema urbestro, simile al la tradiciaj kutimoj de la famkonata paro Sherlock Holmes / D-ro Watson. La analiza metodo enkondukita de Edgar Allan Poe pere de Chevalier Auguste Dupin, kaj poste uzata de Arthur Conan Doyle, Agatha Christie kaj aliaj, rekte influas la kriminalkomisaron von Merten, kies observofontaj divenoj estas detale eksplikataj al la demandema urbestro, kiu estas klara reprezentanto de la leganto.

Tamen, en la posta evoluo de la afero, la analizemo de la kriminalisto donas variajn ideojn, kiuj konsistigas labirinton ĉi-foje ne tiom komplikan, ĝis la malkovro de la murdisto.

Kun la supre menciata labirinto interkruciĝas dua: la ama; ĉar la policano, en la serĉado de homoj kaj spuroj rilataj al la esplorata murdo, trovas fraŭlinon rekte ligitan al la viktimo. Edito Mac Kennon kaj von Merten estas la ĉefrolantoj ankaŭ en la medio de homrilatoj, kaj per ili la aŭtoro Friedrich Ellersiek esprimas sin pri tiamaj kutimoj – la verko aperis en 1920 – en apartaj hemisferoj: "La inerteco, kun kiu la amerikaninoj tutajn kaj duonajn tagojn povas kuŝi en balancoseĝo, okupiĝante pri legaĵoj kaj frandaĵoj, dum ilia edzo aŭ patro seninterrompe laboras kaj penadas [...]", diras la fraŭlino dum vigla babilado.

Konatiĝo, reciproka ŝato kaj naskiĝo de amo estas etapoj de la homrilata labirinto, tra kiu la aŭtoro donas difinojn pri la personecoj de ambaŭ homoj pere de dialogoj tamen foje longaj kaj mankaj je gvidaj vortoj por povi pli facile identigi la parolanton.

La novelo enkadriĝas en la unua etapo de la kriminalromana literaturo (ĝis 1930), kiam la ĉefa linio estis la intrigo, kaj la problemoj de la prezentata historio solviĝis pere de analizado. Ĉi-kaze, do, ne multe gravas la psikologiaj eksplikoj de la faktoj, kaj ne estas tiom kruda realismo kaj perforto.

Preter la literatura kaj policstila valoroj estas tre interese, ke al la labirinto krimul-polica ĉi-foje akompanata de amaj interkruciĝantaj vojoj, sumiĝas tria: lingva. Tie moviĝas la germano Friedrich Ellersiek por trovi manieron prezenti la literaturajn faktojn, priskribojn kaj dialogojn al la leganto, en tiu ĉi verko, kiu estas ankaŭ lingva aventuro, kiel prave diras Ulrich Becker en la enkonduko al la eldono.

La spertoj de Argus – pseŭdonimo uzata de la aŭtoro – kiel posedanto de la eldonejo Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek, kaj redaktoro de Germana Esperantisto de 1910 ĝis 1914, puŝis lin al navigado en la tiamaj vortouzado kaj gramatikaj interpretoj por prezenti la esprimojn de rolantoj en la socia kaj polica medioj.

La koncerna eldono anstataŭigis frazojn kaj formojn de la originalo, kiuj estis malklaraj kaj ja tedaj, kiel "tiu al la mano estas iom malklara, tiu al la fingropinto pli klara" (fariĝis: "tiu ĉe la mano estas iom malklara, tiu ĉe la fingropinto pli klara"); "la trovo al la murdisto" (fariĝis: "la trovo de la murdisto"); "Same malmulte plaĉis al ŝi la revivigo de mezepoka romantiko en la prezentataj kun gitarakompano kantoj de vaganta fraŭlino..." (fariĝis: "Same malmulte plaĉis al ŝi la revivigo de mezepoka romantiko en la kantoj de vaganta fraŭlino prezentataj kun gitarakompano"). Sed troveblas interesaj konstruoj kiel "en kia maniero?", "bona partio", "ĵus alveturis aŭtomobilo".

La tri labirintoj havas tamen ion komunan: malkovron de la vero pri la murdo. Tiurilate la aŭtoro respektas la leganton kaj solvas la problemojn, kun la identigo de la krimulo kaj eksplikoj de la faktoj.

Fine de la libro legeblas notoj, kun eksplikoj pri ŝanĝoj rilate al la originalo, kaj tio donas bildojn pri la lingva labirinto de vortoj kaj frazoj uzataj kaj foje certe proponataj de la aŭtoro. Estintus konvene, tamen, aldoni la paĝnumeron ĉe ĉiu noto, tiel ke estus pli facile trovi ĝin en la libro, cele al eventuala konsulto.

Mi volas fini per aliaj vortoj de Ulrich Becker en la enkonduko:

"Ĝi verŝajne ne estas literatura majstroverko, sed ĝi havas ĉiujn trajtojn de ĉarmo de la unuaj provoj de neprofesiaj esperantistaj verkistoj establi originalan literaturon." Do ni, esperantistoj, havas certe valoran studobjekton en tiu ĉi leginda libro, kies nuna eldono bonaspektas, krome kun konvenaj litertipoj por facila legado.

Norberto Díaz Guevara

Publikigita ĉe
Historio de Esperanto, 1964
Tiu interesa romano aperis iam dum la milito en la "Internacia Bulteno" eldonita de Germana E. servo. Sub la rubriko Literatura Revuo de Januaro 1918 ĝis Januaro 1919.

Vera romano ĝi estas ĉar temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l' krimulo sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al natura fin edziĝo inter la ĉefpersonoj. La aŭtoro posedas veran talenton de verkisto kaj la stilo tre agrabla.

Courtinat

Publikigita ĉe
Vereco, distro, stilo. 1981.
Tiu ĉi romano estas tipa el sia epoko, nek pli nek malpli bona ol centoj da aliaj. La detektivo estas ja policano, kriminal-komisaro von Merten, kiu havas sian helpanton kriminal-policanon Kruse, sed ili ŝajnas sufiĉe sendependaj de pli alta oficiala kontrolo. Von Merten ŝuldas al Sherlock Holmes dian deduktan metodon - kaj eble ankaŭ sian pligrandigan lupeon. [...]

Merten postkuras sian krimulon internacie, sen tro multaj formalaĵoj, kaj survoje akiras kiel helpantinon belan usonaninon, al kiu li enamiĝas kaj, en la lastaj linioj de la libro, fianĉiĝas. Kaj la solvo de la krimproblemo? Ho, tio okazas tre dramece, vere tro dramece, per konfrontiĝo ĝuste kiam la krimulo estas faronta alian murdon; li klopodas fuĝi per aŭtomobilo, sed renversas ĝin kaj estas mortigita. Mi ne scias, ĉu tio estis unikaĵo en 1920...

William Auld

Surprize bona

De 1976, kiam aperis Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano (Claude Piron), krimromanoj pli-malpli furoras en la originala Esperanta romanarto. La unua Esperanta krimromano tamen aperis jam en 1920, do inter la plej frua deko de originalaj romanoj. Ĝi estas Pro kio? de Argus, pseŭdonimo de la germana Esperanto-eldonisto kaj redaktoro Friedrich Wilhelm Ellersiek. Tiu verko delonge estis ne plu havebla, sed en 2008 ĝin reeldonis Mondial en formo iomete lingve reviziita.

La plej fruaj juĝoj pri ĉi tiu sola romano de Ellersiek ŝajne estis relative favoraj, kvankam krimromano per si mem ne meritis gravan atenton. William Auld, kiu en Vereco, distro, stilo kutime tre indulgas aliajn verkojn ne tre sukcesajn, tamen traktas Pro kio? kun apenaŭ kaŝita malestimo. Kaj eĉ la reeldonanta Mondial dorsflanke skribas, ke "ĝi eble ne estas unu el la plej altkvalitaj beletraj tekstoj". Jen admirinda malfanfaronemo, kiu tamen estus same aplikebla al preskaŭ ĉiuj Esperantaj verkoj, kaj ĝenerale al la plej multaj krimromanoj.

Des pli ĝojige, do, ke la romano montriĝas sufiĉe freŝa kaj surprize bona ĝuste en sia ĉefa rolo, tiu de krimromano. La intrigo estas bone koncipita, nek tro nek maltro komplika, kaj disvolviĝas en konvena ritmo. Jam tio estas malofta inter Esperantaj krimromanoj. La stilo, malgraŭ kelkaj lingvaj pezaĵoj, estas flua kaj plaĉa. Mankas lingvaj eksperimentoj – jen unikaĵo! Kaj la aŭtoro montras simpatian tonon kun iomete da ironia humuro, interesiĝo pri interhomaj rilatoj kaj sufiĉa talento okazigi aferojn sen tro tedi la leganton.

Ekde la tuja komenco la sola rakontofadeno estas polica enketado por solvi okazintan murdon. La ĉefenketanto, komisaro von Merten, eĉ ĉe la freŝa kadavro aplikas sagacon komike Ŝerlokan *). Nur post kvardeko da paĝoj enmiksiĝas aliaj aferoj ol nura policesplorado. Temas pri eroj el la privata vivo de protagonista duopo – komisaro von Merten kaj Edito Mac Kennon, amikino de la murdita virino. Poste oni trovos ankaŭ iom da mediopriskriboj el Dresdeno kaj la Francia Riviero, kaj krome diskutoj kaj cerbumado pri temoj kiel interseksaj rilatoj, roloj de virinoj, naciaj karakteroj, kaj ideoj pri la geedzeco. Kompreneble, temas pri etburĝa verko el 1920, do la sinteno al tiuj temoj ne estas tute laŭ nia epoko, temen senprobleme digesteblaj kaj eble por sia tempo eĉ certagrade modernaj. Cetere, ĉi tiuj ingrediencoj nur spicas la pladon, kies ĉefaĵo ĉiam restas la serĉado de la murdinto.

La malnoveco de la verko alportas kelkajn ĉarmajn detalojn. Oni multe vojaĝas, ĉefe per vagonaro kaj fiakro, sed escepte ankaŭ per "aŭtomobilfiakro" (p. 102, = taksio). Alia vorto kun iom arkaika odoro estas "uzitaĵisto" (p. 91 = brokantisto). Kaj mi tre ĝuis la ordonon aĉeti "kostumon de aŭtomobilisto: kaŭĉukajn mantelon kaj ĉapon kaj aŭtomobil-okulvitrojn" (p. 108).

La rakonto disvolviĝas parte per agoj sed grandparte per dialogoj. Ambaŭ kelkfoje estas iom tro pedante detalaj. La aŭtoro do ne plene fidas je la pensokapablo de siaj legantoj, sed tio estas tre ofta trajto de malspertaj verkistoj. Tamen li ŝajne duone konscias sian emon, se juĝi laŭ la jenaj vortoj pri von Merten: "Eble ankaŭ – ne konscie por li – al lia decido kunefikis la penso, ke la juna amerikanino, se li rifuzus ŝian proponitan helpon, estus ofendita kaj konsiderus lin tro pedanta, juĝo, kiun la homoj el trans la granda akvaro tre facile elparolas pri la germanoj" (p. 40). Tiu temo pri germana pedanteco cetere ripetiĝas kelkfoje en la verko.

De la ĵus citita frazo oni krome povas vidi, ke la lingvaĵo kelkfoje estas iom peza kun komplike volvitaj frazoj. La reeldoninto reviziis kelkajn el ili (kun la originaj formoj laŭdinde zorge notitaj librofine). Krome kelkaj lingvaj germanismoj estas korektitaj. Al la pezeco ofte kontribuas ankaŭ abunda uzado de kunmetitaj verboformoj (estis -inta ktp), kiuj restas senŝanĝe. La origina tono do plejparte restas, sed ĝi nur malofte ĝenas la legadon.

La dialogoj plejparte fluas glate. Iufoje ili povas esti iomete pezaj (ekz. p. 115), alifoje tamen surprize spritaj (ekz. p. 117-118). Oni eĉ trovas dirojn aforismajn en ili: "Edzino, pri kiu oni havas kaŭzon esti ĵaluza, ne estas inda, ke oni estas ĵaluza pri ŝi!" (p. 117). Esceptokaze (p. 105-109) la aŭtoro igas sian komisaron parole rakonti, kion li faros en sia enketo, anstataŭ simple fari la aferon.

Kompreneble ne temas pri verko esence realisma, sed pri krimromano el klasika skolo, kie la ĉefa afero estas la enigmo de certa murdo, kaj la agado por solvi tiun enigmon. Legante ĝin kiel tiel tian, kaj konsiderante la fruan aperjaron, mi trovas la verkon surprize bona.

*) Ŝerloka: Laŭ la metodo de Sherlock Holmes (A. Conan Doyle).

Sten Johansson

Pro kio?

Publikigita ĉe
Esperanta Finnlando 1921

Vilho Setälä

Pro kio?


1921

Georges Stroele

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.