Kuriozaĵoj, strangaĵoj, interesaĵoj t.e. belaĵoj de la lingvoj ĉi tiu libro de Andre Cherpillod, meritus esti vaste konata inter esperantistoj, ĉar ĝi montras per amasego da ekzemploj kiom bunta kaj varia estas la mondo de lingvoj. Ĝi faras tion pri 22 temoj de la lingvoj, kiel pluraloi, pronomoj, nombraj vortoj, adjektivoj, vortordo, ktp.
La klereco de Andre Cherpillod estas tia, ke malsamaj alfabetoj kaj skribsistemoj ne malhelpas lin prezenti ekzemplojn en la hindia, araba, japana, ĉina, ktp. Pro tio la leganto povas mem juĝi pri la pozicio de Esperanto inter la lingvoj de la mondo inkluzive de Volapuko, kiun Evidente Andre' ankaŭ lernis.
Kvankam dum la tuta vivo mi legis librojn pri lingvistiko, mi neniam trovis en nacia lingvo ion similan. Mi varme rekomendas legi ĝin.