La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La pupo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La pupo


Novembro 2018
La Pupo estas tipa romano de la 19a jarcento, kiel romanoj de francaj verkistoj (Balzac - Zola).
Oni starigas al si la demandon: kial skribi tiel dikan libron por tiel simpla romanintrigo? Sinjoro Wokulski, la ĉefa rolulo de tiu romano, enamiĝas al fraŭlino Izabela. Povus esti simple, sed estas ne!!! La koketulino, aristokratino ne volas edziniĝi al tiu galanteria riĉa komercisto Wokulski.
Do temas pri klasdiferenco inter la burĝoj kaj la aristokratoj en Varsovio (kaj certe en la mondo - La temo estas universala).
Alia grava rolulo de tiu romano estas sinjoro Rzecki, fidela komizo de la komercisto, brava homo, amiko, kiu volas helpi la posedanton de la magazeno, sian amikon.
Tiu libro estas vere de sia epoko en E?ropo. La komizo kredas, ke iu napoleonido refoje konkeros la kontinenton! Tiu komercisto estas eksterordinare romantika! Ia Donkiŝoto. Kaj ties komizo ia Sanĉo Panso, ankaŭ romantikulo sed malpli!
Kial tiu titolo La Pupo? Mi lasas al vi la plezuron trovi!
Kiu ĉapitro plej plaĉis al mi? La ĉapitro "Tempus fugit, aeternitas manet" (en la latina "tempo pasas, kaj eterno daŭras" ekde paĝo 542). Tiam la romantikulo finfine komprenas, ke tiu amo al la koketulino vane manifestiĝas. Liaj okuloj terure malfermiĝas!
Per kelkaj partoj de la libro, oni komprenas, ke la politika situacio en Eŭropo fariĝas tre malbona, kaj, pro diversaj aliancoj, eksplodos iam terura milito! Oni atendis 24 jarojn post la publikigo de la libro en 1890.
Tiu libro prezentas du jarojn 1878 - 1879 el la vivo de Varsovio. En la loka socio, kaj do en la romano "ŝvebas kontraŭjudaj haladzoj" (kiel skribite en la postparolo paĝo 647)
Por mi estas interese, per tiu romano, senti la atmosferon de tiu epoko en Varsovio, kiam Ludoviko Zamenhof estis 19 jara. Mi komprenis kial nia majstro, kiam juna, sentis la haladzon (eble fetoron) de malamikeco ĝuste en tiu epoko. Ĉu iele la lingvo Esperanto povis kontraŭstari tiun abomenan politikan situacion? Certe ne - eble tial li kompletigis per siaj aliaj pensoj (hilelismo - homaranismo). Sed estis tro malfrue! Lia alvoko al la diplomatoj en 1915 estas pli klarvida. Indas legi kaj relegi la tekston de Zamenhof "Post la granda milito, alvoko al la Diplomatoj", jen la konkludo:
"Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj".
Fino de mia recenzo
Mi forgesis aldoni, ke la traduko estas perfekta! La libro estas tre bone tradukita de tre lerta kaj fame konata pola Esperantisto Tomasz Chmielik. Plie estas multaj notoj, kiuj ebligas legadon por ĉiuj, ĉie en la mondo! Kaj la libro en si mem estas belega: bela papero, bela kovrilo! La eldonitaĵo estas preskaŭ perfekta: kuŝas nur kelkaj tajperaroj.

Telemo (Francio)

La pupo de Bolesław Prus


Septembro 2019
En la lasta UK iu polino donacis al mi tiun dikan libron 660-paĝan. Mi komencis legi ĝin en la januara sumoo en tiu ĉi jaro, kaj ĝuste fine de la septembra sumoo mi finlegis.
Ekleginte, mi miris unue, ke la pola movado havas tiom da forto por eldoni tiom ampleksan libron en malfortiĝanta Esperanto-mondo. Por eldoni ĝin, estis bezonata multege da mono. Ne celante profiton, ĉu la libro estis eldonita? Due mi miris pro la genia talento de la tradukinto Tomasz Chimielik. Kiom multe da laboro li bezonis por fintraduki tiun dikan libron, kaj li ankaŭ aldonis multajn piednotojn interesajn. Kaj trie mi dankis al la sumoo. Sen tiu projekto, la libro eterne kuŝus en mia librobreto.
La libro temas pri Varsovio el la 19-a jarcento. La romano evoluas inter la riĉiĝinta komercisto Wokulski kaj la bela filino de nobelo, Izabela. Wokulski adore amas Izabelon kaj kontribuis multe por ŝi, sed lia revo edziĝi al ŝi ne efektiviĝis kaj fine li ien malaperis.
Certe la romano plaĉas al poloj, sed por mi, kreskinta en tute alia civilizacio, estas malfacile kompreni la situacion en tiu malnova tempo en tiu fremda lando, kaj estas malfacile ankaŭ memori nomojn aperantajn en la romano. Mi bedaŭris pro mia malbona kompreno, tial mi komencis relegi la libron, kaj nun mi komencas pli bone kompreni la evoluon de la romano.
En mi ĉiam restis demandoj; Kial la titolo estas La pupo? Kiu estas pupo kaj kies pupo? Ĉu la pupo estas Izabela? Kio okazos al ŝi poste, ĉar ŝiaj juneco kaj beleco ne daŭros longe? Kien malaperis Wokulski? Kion li faras tie? Kiel reto multaj homoj estas teksitaj en la romanon
Se vi estas veteranaj esperantistoj, mi rekomendas, ke vi legu tiun romanon.

Hori Jasuo (Japanio)

La Pupo


Majo 2018
La dika kaj riĉa triparta romano La Pupo estas unu el la plej gravaj verkoj de la pola literaturo. Ĝi priskribas la polan socion kaj la vivon en Varsovio en la fino de la 19a jarcento. La ĉefrolulo Wokulski, viro en siaj 40aj jaroj, romantike enamiĝis al preskaŭ neatingebla belulino el pli alta socia klaso. Lia amo esprimiĝas per bonfarado, helpado, klopodoj kaj revoj enkapaj, maksimume per kiso sur ŝian manon aŭ per rigardo al ŝi. Ne ŝi sola estas la aminda pupo,"la pupo" estas ia imago pri virino, la amata aŭ ŝatata, edziniĝenda persono, ia kunmeto el virinoj tiutempaj.
La forta amo de Wokulski al sia amatino trairas la tutan teksaĵon de la romano kiel kuniĝanta centra ŝnuro aŭ veftego, sed la amatino ne rimarkas aŭ ne aprezas ĝian valoron. Ŝi, nobelino, ne povas pripensi edziniĝon al komercisto, kiom ajn riĉa kaj bonfarema li estu. Kun tiu veftego interplektiĝas aliaj kortuŝaj homaj sortoj, parencecoj, mortoj, suferoj, plezuroj, egaj sociaj malriĉeco kaj riĉeco, edukiteco kaj maledukiteco. Interplektiĝas memoroj pri milito kaj cerbumado pri politikaĵoj, scienco,komerco kaj la socio. Multon la aŭtoro skribas pri mono, pri pruntoj, kambioj, vetoj, ŝuldoj kaj pagoj. La romanon ni povas legi ankaŭ kiel lernilon pri historio kaj interpopolaj konfliktoj, antaŭjuĝoj, precipe inter poloj, judoj, rusoj.

Pri la lingvaĵo: la vortaro bezonata por priskribi ĉion tion estas riĉega kaj enhavas terminojn pri aĝoj ne plu konataj, ekzemple pri ŝtofoj kaj vestaĵoj. Iom ĝena estas la troa uzado de la artikolo "la" antaŭ sciigoj pri novaj aĵoj kaj aferoj, kiuj havus nedifinan artikolon mankantan al Esperanto. Iom ĝenis min ankaŭ kelkaj ig-verboj, ekzemple la grupo turni- turniĝi-turnigi. Se mi ĝuste komprenis Esperanton, "turnigi" ne estu uzata, sed ŝi aperas precipe en la diraĵo "turnigi la kapon al iu" (signifo: igi iun ŝanĝi sian opinion aŭ konduton). Tamen multe pli gravas la ĝenerala flueco, beleco kaj ĝuindeco de la traduko. Jen bona libro por lernemulo.

Nebulino (Finnlando)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.