La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Resurekto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Iom tro predikema romano

Kiom mi scias, Tolstoj estas ĉefe konata kiel aŭtoro de du tre ampleksaj, epose rakontantaj romanoj: Milito kaj Paco kaj Anna Karenina. En ambaŭ verkoj grave rolas ankaŭ sociaj rilatoj kaj kondiĉoj. Ĉar tre profunde Tolstoj estas ne nura rakontanto, sed minimume same forte lin tuŝis, ekzemple, la sorto de la viktimoj de l' Napoleona milito. Tion mi ĉiam tre admiris ĉe li. Sed en Resurekto, miaopinie, li rekte troigas; la aŭtora kunsento (kaj precipe lia kunsentigo) kun siaj rolantoj fariĝas predikado al la publiko. Kaj ĝenre ne por tio taŭgas la romano.

La unua ero de Resurekto estas bonege verkita: temas pri nobelo Neĥludov, kiu kiel ĵuriano ĉe proceso pro murdo rekonas en unu el la akuzitoj sian iaman amatinon Maslova. Siatempe en junula pasio, sen vera enamiĝo, li gravedigis ŝin kaj eble eĉ ne rimarkinte tion, postlasis ŝin, forirante al „adolta” vivo en la urbo. Ŝi estis forpelita, kaj fariĝis amistino, ŝajne iom libere - i.a. en hoteloj - laboranta. Dum la ĵuria kunsido oni faras eraran vortigon, kio kaŭzas ke, kvankam absolvita pri la ĉefaj punktoj, ŝi, tamen, estos kondamnita al plurjara ekzilo en Siberio. Neĥludov konsciiĝas pri la maljusto farita al ŝi, kaj decidas „savi ŝin” per pentofara nupto. Sed Katjuŝa Maslova rifuzas edziniĝi al li.

La tuta romano efektive estas unu violenta J'accuse kontraŭ la maljusta justicosistemo de l' carisma Ruslando. Tolstoj ĉiupaŝe kaj ĉiurimede pentras al ni la sensistemecon de l' justico, la nekompetenton de la juĝistoj, la kruelecon de la plenumantoj de la punoj ktp. Elstaras en lia teksto ĉefe la senkulpe malliberigitaj viktimoj: foje simple erare kondamnitaj - pro hazarda preterdormo de l' trafa momento dumprocesa fare de defendunta advokato, pro misatento de juĝisto, kiu jam anticipas la poste okazontan regalon ĉe amiko, pro kio ajn; foje temas pri homoj, kiujn oni laŭjure kondamnis, sed kiuj montriĝas esti eĉ pli senkulpaj viktimoj: homoj batalantaj por libereco de parolo, por la rajto kune legi la evangelion sen popoj, kiuj devige klarigas la malnovajn tekstojn en senco patrujame dezirata ktp. Precipe kolerigas Tolstoj-n la fakto, ke multe da tiaj maljustaĵoj estas farataj ĝuste nome de la evangelio: p. 111/112 estas citinda ekzemplo de tia prediko kontraŭ la tuta Ortodoksio.

Neĥludov mem restas strange senaga, kvazaŭ nura spektanto pri ĉio misa. Estas kvazaŭ Tolstoj, elektinte sian celon (akuzi kaj kondamni la misan justicosistemon) forgesis, ke en romano ankaŭ agado estas bonvena.

Kaj tamen mi tute ne opinias malŝparo de tempo legi ĉi verkon. Male: ĝia bildo pri la homa suferado, pri la misaĵoj mem kaj pri la homa vivo en si mem estas sufiĉe honesta por resti interesa ĝisfine, kaj bedaŭrinde, se juĝi laŭ tio, kion oni legas ĉe ni en la gazetaro de Okcidenta Eŭropo, ankoraŭ ne sufiĉe pliboniĝis la situacio. Sed espereble pri tio malpravas la raportaĵoj.

Detaleto interesa min trafis je komparado de p. 19 kaj p. 72: ŝajnas, ke oni tie „tagmanĝas” ĉirkaŭ la 17:30; ĉe ni oni nomus tion vespermanĝo.

Mi ne povas preterlasi la okazon iom atentigi pri la uzita lingvaĵo. En Resurekto la postparolo, kiun promesas noteto je p. 2, bedaŭrinde mankas. Sed pli gravas kelkaj stilaj apartaĵoj, kiuj eble, je la unua renkontiĝo, efikas iom „ruseske”, sed ripetiĝante ĉiam kaj ĉie iĝas vere tedaj: la homoj iras „en ĉapelo”, „en kresposimilaj ĉapoj”, „en kaskedoj” ­ kial ili ne simple havu tiujn surkape? Ankaŭ plurfoje ĝenas la frazkonstruo, kiun ni konas kiel „slavismon”: ekzemple, p. 333: „Kvare, tiuj homoj estis perforte kunigataj kun ekstreme perversigitaj de la vivo (kaj precipe fare de malliberejoj mem) malĉastuloj, murdistoj kaj maliculoj, kiuj efikis, kiel gisto al pasto, al tiuj homoj ankoraŭ ne plene perversigitaj de la antaŭe aplikitaj rimedoj.” Tian frazon oni devas minimume dufoje relegi antaŭ ol tragluti ĝin. Temas pri „malĉastuloj ekstreme perversigitaj de la vivo...”.

Sed tiaj ĉi makuletoj ne retenu vin de plezura legado de tiu ĉi Resurekto!

Gerrit Berveling

Tolstoj instigas ankoraŭ hodiaŭ


2000, №11 (73)

Okcidentaj vizitantoj de la Petro-Paŭla katedralo en Sankt-Peterburgo miras, kiam ili vidas katedron en ĝi, ĉar tio malkutimas en ortodoksaj preĝejoj. Eĉ pli ili eble miras, kiam ili legas, ke ĝi laŭdire estis uzita nur unu fojon, por elpeli Lev Tolstoj el la rusortodoksa eklezio, pro lia akra kritiko de tiu institucio en la romano Resurekto.

Resurekto kaj pasko estas la plej gravaj okazintaĵoj en la ortodoksa kredo, sed ĉe Tolstoj ne temas pri tiu resurekto aŭ iu transmonda miraklo. Tolstoj rifuzas kredi la centrajn dogmojn de la eklezio:

“La esenco de la meso estis jena: oni supozis, ke la panpecetoj tranĉitaj de la pastro kaj metitaj en vinon, ĉe certa manipulado kaj preĝo transformiĝas je la karno kaj sango de Dio. La manipulado estis jena: la pastro malgraŭ la malhelpo de la surmetita brokita sako, egalrapide levis ambaŭ brakojn supren kaj tenis ilin dum kelka tempo, poste li surgenuiĝis kaj kisis la tablon kaj ĉion kio estis sur ĝi” (p. 109).
Resurekto estas por Tolstoj cismonda ekzistencialista sperto, kiu inkluzivas, ke homoj ne plu sekvas idolojn, sed obeas la internan voĉon de dia justeco. Tiun resurekton spertas la du ĉefprotagonistoj de la romano.

La intrigon eblas rapide rakonti: Neĥludov estas nobelido. Antaŭ kelkaj jaroj li delogis sian servistinon Katjuŝa. Nun li estas ĵuriano kaj rekonas ŝin. Ŝi fariĝis prostituitino kaj ŝajne venenigis iun klienton. Ŝi estas senkulpa, tamen ŝi estas kondamnita al bagnado en Siberio pro formala eraro. Neĥludov komprenas, ke li origine kulpas pri la sorto de Katjuŝa. Li akompanas ŝin al Siberio, sed ŝi rifuzas lian edziĝproponon. Ŝi iĝas edzino de politika malliberulo.

Neĥludov estas precipe bona homo. Kiel junulo li klopodis trovi la solvon de sociaj problemoj en la teorioj de Herbert Spencer (nomata Spenser en la traduko) kaj Henry George. Kiel junulo li estis kaptita de sia socia tavolo, sekve li ne kapablis plibonigi la socion de interne.

“Nun li klare komprenis, ke la tuta terura malbono, kiun li vidis en la prizonoj kaj etapejoj kaj la trankvila aplombo de tiuj, kiuj faris tiun malbonon okazis nur pro tio, ke oni deziris fari neeblan aferon, nome: korekti malbonon, dum ili mem estis malbonaj. Perversaj homoj deziras korekti perversajn homojn, dezirante atingi tion mekanike” (p. 358).
Anstataŭe necesus serĉi la regnon de Dio kaj ĝian veron “kaj la cetero estus donita”.

En Resurekto Tolstoj uzas dokumentan materialon, tamen la libro ne estas memorando aŭ propaganda pamfleto. La lingvo de Tolstoj havas bildigan povon. Kun ekzaktaj psikologiaj observoj formiĝas iom post iom kompleta analizo de la tiutempa rusa socio. Tiutempaj legantoj kirliĝis en la analizon de Tolstoj, aŭ konfirmante ĝin aŭ trovante argumentojn kontraŭ la analizo. Tio validas cetere ankaŭ por la moderna leganto, ĉar evidente ni ankoraŭ ne havas la perfektan socion. La libro ne perdis sian aktualecon, male: Tolstoj instigas ankoraŭ hodiaŭ. Sed nuntempe ni eble trovas lian solvon iom naiva.

Aldona stimulo estas la traduko de Viktor Sapoĵnikov. Li eluzas lerte kaj kreive la eblecojn de normala Esperanto. Kvar-kvin fojojn mi tamen stumblis, ĉar mi perdiĝis en iu sintaksa densejo.

Bedaŭrinde la eldonejo ne dediĉis tioman zorgon al la libro kaj pekis kontraŭ la baza tipografio. La leganto rajtas scii tion, ĉar tio malhelpas fluan legadon. Krome la printado ne atingas la kvalitnivelon, al kiu ni jam alkutimiĝis el Jekaterinburg.

Tio estas bedaŭrinda, ĉar tiu malzorgo pri la ekstera aspekto ja povas forpeli eblajn legantojn de tiu libro. Tiuj legantoj do maltrafus valoran libron de la mondliteraturo.

Wolfgang Kirschstein

Pri kredoj, agoj kaj adaptiĝo


printempo 2004

La rakonto komenciĝas en malliberejo, kie tri akuzitoj estas kondukitaj el siaj ĉeloj por marŝi al la tribunalo. Inter la akuzitoj estas la prostituitino Maslova, false akuzita pri murdo. Maslova iam havis la ŝancon sekvi pli agrablan karieron: naskita sen patro kaj baldaŭ orfino, ŝi estis tamen adoptita de du maljunaj bienistinoj, kiuj bone pritraktis kaj edukis ŝin. Sed juna princo, nevo de la bienistinoj, delogis ŝin, kun la sekvoj, ke ŝi gravediĝis, maldungiĝis kaj trovis sian vojon al prostituado. Tiu juna princo estas Neĥludov, kiu hazarde nun troviĝas en la ĵurio ŝin juĝanta.

La proceso estas tre detale priskribita — iom tro detale por leganto, kiu ne speciale interesiĝas pri la proceduroj de tiamaj rusaj tribunaloj. La rezulto estas, ke Maslova estas erare kondamnita: la ĵurio ne intencas trovi ŝin kulpa, sed akcidente ellasas certan formulon en la verdikto.

Neĥludov nun sentas sin duoble kulpa: unue pro tio, ke li delogis ŝin, tiel kondamnante ŝin al prostituado, kaj due pro tio, ke li malbone plenumis sian taskon kiel ĵuriano, tiel kondamnante ŝin al bagnado. Li sentas fortan bedaŭron kaj promesas al si rebonigi la situacion, sian vivon kaj sin mem, proponante edziĝi al ŝi, klopodante nuligi la kondamnon, kaj, kiam li ne sukcesas pri tio, akompanante ŝin al bagnado. Lia malfacila vojo al sinreformo estas la 'resurekto' de la titolo. Aliloke mi vidis la titolon esperantigita kiel Reviviĝo, kiu estus malpli konfuza, ĉar ne temas pri la kutima kristana senco de resurekto.

Kritika opinio pri ĉi tiu romano estas forte dividita. Post Milito kaj Paco kaj Anna Karenina ĝi estas la trie plej fama romano de Tolstoj, sed Tolstoj verkis ĝin post longa periodo, en kiu li tute ne verkis fikcion. Iuj vidas en ĝi kulminon de lia verkista kariero, en kiu lia filozofio trovas konvenan esprimon, sed aliaj opinias, ke ĝi malsukcesas aŭ almenaŭ malfortas kiel romano, ĉar Tolstoj tro permesas al si prediki.

Estas vere, ke en ĉi tiu romano Tolstoj ofte forvagas de la rakonto por skribi dum kelkaj paĝoj pri la ĝenerala socio kaj pri siaj pensoj kaj opinioj. Eble tio estas iuspeca eraro en romano, sed ĝi ne ĝenis min; la opinioj de Tolstoj ŝajnas interesaj kaj bele esprimitaj, kaj ankaŭ la priskriboj de la tiama rusa socio estas interesaj. Ja multo ŝanĝiĝis en Rusio de post 1899, kaj estas multaj diferencoj inter rusa socio kaj brita socio, sed iuj aferoj lerte priskribitaj de Tolstoj, ekzemple la maniero, en kiu homoj adaptas siajn kredojn por konformigi ilin al sia agado, validas ĉiam kaj ĉie.

Allasinte tiun eventualan malforton de la romano, oni ne pensu, ke la rakonto mem aŭ la karakteroj en ĝi estas malfortaj aŭ ŝablonaj. Kaj Neĥludov kaj Maslova estas verecaj personoj, plenaj je malperfektaĵoj. Per la resumo de la rakonto donita supre oni facile povus imagi ian ŝablonaĵon, en kiu bela kaj pura Maslova reformas degenerintan Neĥludov, sed tiel ne estas: Maslova dum sia suferado jam perdis la purecon de sia junaĝo, kaj Neĥludov devas reformi sin mem per la forto de la propra volo, suferante survoje dubojn kaj refalojn.

La traduko ne ŝajnas al mi bonega, sed ĝi estas kompetenta kaj adekvate reviziita, kiel oni atendas en libro eldonita de Sezonoj. Ĝi estas iom neologismema, kun vortoj kiel servilaj (ne temas pri komputiloj!) kaj timida. En la unua frazo de la romano, kiun iu nomis la plej bela unua frazo de iu ajn romano, troviĝas la vorto ŝtonozis, sed ankaŭ sen tiu monstreto la frazo ne ŝajnas al mi tre belforma en Esperanto.

Tamen tradukantoj ofte devas kompromisi inter beleco kaj fideleco, kaj en esperantaj tradukoj ili ofte preferas la fidelecon, tiel ke la leganto pagas sian proksimiĝon al la originalo per akcepto de iom pli da fremdeco, ol oni ricevas kun nacilingva traduko.

Edmund Grimley Evans

Resurekto


Majo 2018
Lev Tolstoj verkis Resurekto(n) je la fino de la dekna?a jarcento. Temas pri justico kaj juĝpovo de la potenculoj, kiuj ne estas pli virtaj ol la kondamnitaj de ili. Li tre fajne analizas ĉies sintenojn.
En ĝi, Princo Dimitri Neĥludov pro malbona konduto al Maslova ŝinkigas ŝin en diboĉo. Oni retrovas la du heroojn en tribunalo, kie la princo estas Ĵuriano, kaj Maslova maljuste kondamnita al bagnado. Neĥludov subite konsciiĝas pri la konsekvencoj de sia ago, kaj decidas ripari. Komenciĝas longa vojo, helpo al suferantoj, kaj fine ĝojo, tiel estas resurekto.
Mi tre ŝatas la legadon, kaj konsilas ĝin. Ĉi tiu verko Tolstoj estas pioniro en humaneco, kaj mi miras ke post 120 jarojn, ni eĉ perdis kelkajn bazajn principojn .

Shanjo (Francio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.