Jen tipo de literaturo kiu aperis kaj praviĝas nur tra
esperanto. Ekde la vera komenco, samtempe, flanke de la normala
literaturo pri la "normala" mondo, aperis ankaŭ
speciala literaturo pri esperanto kaj esperantistaj etosoj. Pro
ilia tre malsama karaktero, tamen, mi proponus ke oni parolu pri
chi du literaturaj "skoloj" kiel "esperantista
literaturo" kaj "literaturo en esperanto". La
literaturo en esperanto estas kiel la literaturo en (aŭ per,
kompreneble) en iu ajn etna lingvo, kaj dependas ĉefe de la
verkista talento. Al ĝi apartenas verkoj tiel malsamkvalitaj
kiel "Kastelo de Prelongo" de Henri Vallienne,
"Kiel akvo de l' rivero" de Raymond Schwartz aŭ
"Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen" de Trevor Steele.
Eĉ se esperanto ne ekzistus, ĝi povus ekesti - oni povus verki
tiujn rakontojn kaj romanojn en iu ajn etna lingvo.
Rilate al la "esperantista literaturo", la afero
malsamas. Se Zamenhof ne kreus esperanton, tiu skolo tute ne
naskiĝus. Kaj oni povas diri, ke ĝi aperis tuj de la unuaj
tempoj. Al ĝi apartenas rakontoj kiel "El la vivo de
esperantistoj" de V. Stankieviĉ, tiel frue kiel 1896, tiom
gravaj romanoj kiel "Sen titolo" de Ivan G. Ŝirjaev
(verkita verŝajne dum la jaroj 1897 kaj 1898, sed publikigita
nur en 1995), kaj tre longa vico da verkoj de aŭtoroj kiel
Saĥarov, Herschel S. Hall, Vasilij N. Devjatnin, John Merchant,
Julio Baghy, Raymond Schwartz, Marin Ljubin, Izrael Lejzerowicz,
Adi, Jean Forge, Hasegaŭa Teru, Emba, Lina Gabrielli, Ueyama
masao, kaj sendube kelkaj aliaj kiuj eskapas el mia hasta listo.
La tradicio pri "esperantista literaturo" estas antikva
kaj allogis preskaŭ ĉiujn esperantajn verkistojn. Necesas,
tamen, rigora aprezado pri ties literatura valoro, kiun mi ne
intencas fari tie ĉi, kompreneble, ĉar tio postulus multege pli
da spaco kaj tempo. Sed sendube tiu ĉi verko de Doko (ps. de
David K. Jordan), "Rakontoj Prapatraj pri Nia Lando Antaŭ
Multaj Jarcentoj Kiam Okazemis Aferoj Mirindaj" aliĝas al
tiu ĉi skolo de "esperantista literaturo". La aŭtoro
fantazias pri Esperantio kiel normala lando kaj kreas tion, kion
li nomas "falsfloro" (tio estas, falsa folkloro),
kvazaŭ Esperantio havus mezepokon. Mirindas la fantazio de la
aŭtoro, donanta al ni vere amuzan verkon, kie aperas multaj
"malvirtoj", gramatikaj ŝercproblemoj kaj folkloraĵoj
de Esperantio. Gustumu iomete da ĝi: "Antaŭ multaj
jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en
Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la reĝo de nia
Esperantujo estis la fama kaj saĝa Kuni III, la filo de Kuni II,
kiu estis la filo de Kuni I 'la Grandioza' (kiu atingis la tronon
kaj la titolon 'grandioza' post kiam li savis nian landon de la
drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj)."
Kaj tiel plu, dek du sufiĉe amuzaj preskaŭ mezepokaj rakontoj,
kiujn nur esperantistoj povas kompreni. Espereble vi sufiĉe
amuziĝos, kiel mi.