La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo
Portreto de Japana urbeto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Japanio tra homoj


2008/11, p. 24

Post longa periodo, kiam historion oni ligis precipe kun regantoj, militoj kaj bataloj, aperis kaj ekfloris fako, celanta kapti diversajn momentojn de ĉiutaga vivo de homoj kaj popoloj. Sciencistoj interesiĝas nun pri tio, kion oni manĝis en diversaj epokoj, kiujn vestojn surportis, per kiuj kantoj lulis bebojn, kiel kuracis malsanojn. Rusa eldonejo, kiu famas pri sia libraro pri vivo de elstaraj homoj, aperigadas jam kelkajn jarojn la ruslingvan serion La ĉiutaga vivo de la homaro. Iuj libroj en ĝi estas pli sciencaj, aliaj malpli, sed ĉiu malkovras iujn novajn homecajn trajtojn de iu popolo aŭ epoko.

La libro Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo. Portreto de japana urbeto de Ĵuniĉi Saga povus eniri en similan serion. Ĝi prezentas Japanion de la komenco de la 20a jarcento. Tamen la verko ne estas aŭtora priskribo, en ĝia kreado partoprenis pli ol 60 homoj, rakontintaj pri sia vivo en juneco kaj pri tio, kion ili aŭdis de siaj gepatroj kaj geavoj. La libro estas iusence komunaj memoraĵoj.

Pri tio, kiamaniere la libro aperis, la leganto ekscias de la aŭtoro mem. Lia 60-jara patro komencis pentri por konservi sian urbeton Tsuĉiura, kia li konis ĝin. Kaj por aldoni al tiuj pentraĵoj vortojn, la aŭtoro decidis kolekti rakontojn de loĝantoj de la urbeto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo pri la antaŭa vivo. Estante kuracisto, post la laboro li vizitis maljunulojn kaj registris iliajn memoraĵojn. Interalie, la libro efektive havas ene kortuŝajn bildojn de Susumu Saga, ne nur nigrablankajn, sed ankaŭ multkolorajn.

Jam nura rigardo al la sekci-titoloj instigas tuj legi la libron:

En urbo,
Fiŝkaptistoj kaj pramistoj,
Butikistoj kaj komercistoj,
Urbaj virinoj,
Gejŝoj kaj oficiroj,
Metiistoj kaj aliaj spertuloj,
Pri lernejo kaj ludoj,
Kampara vivo,
Kamparaj virinoj.

Ĉiu sekcio enhavas meznombre sep mallongajn, kelkpaĝajn rakontojn. Tiu mallongeco faras la libron tre vigle legebla! Ĉe ĉiu historieto estas indikitaj la nomo kaj vivdatoj de la homo, ĝin rakontinta. Verŝajne la plimulto de la legantoj estos konfrontita al la sama problemo, kiel ni: ne eblas antaŭ la legado laŭ la nomo identigi la sekson de la rakontanto, do necesas serĉi menciojn en la teksto. Ĉiu rakonteto havas sian propran interesigan titolon (ekzemple, „Lasta ekzekutisto”, „Unutaga gasto”, „Aĉetumado”).

Oni povas tuj trovi klarigojn pri la plej gravaj aĵoj, eventoj kaj dioj en la fino de la libro. Krom tiu referenca sekcio, zorgo pri la leganto montriĝas en tio, ke ĉie, kie temas pri longo, larĝo, pezo, areo ktp, apud valoroj en japanaj unuoj estas indikitaj ankaŭ valoroj en pli kutimaj metroj, kilogramoj ktp.

Kiel vi jam vidis, la temoj de la rakontoj estas tre diversaj. Ni certas, ke iujn nekonatajn detalojn pri la antaŭa vivo trovos eĉ japanoj, kaj alilandanoj nepre! Por ni nova estis preskaŭ ĉio, malgraŭ tio, ke ni ja sciis, kio estas toŭfuo, misoo, getaoj kaj jakuza.

En rakontetoj oni trovas kaj detalajn priskribojn de iuj ĝeneralaj aferoj, kaj etajn momentojn de la vivo de apartaj homoj. Sur ĉiu paĝo estas io surpriza. Kial hanten, vesto kun la signo de granda vendejo, estis la plej valora garantiaĵo por uzuristo? Kiel oni aranĝis la laboron de vendejo de ĉeval-viando? Kial kaj kiel oni banis sin en grandaj kuvoj apud lago de aprilo ĝis novembro? Ĉu en vendejo de brokantaĵoj kaj antikvaĵoj oni povis aĉeti samurajajn valoraĵojn? Kiel oni bakis la krakenojn senbei? Kiel dependis virina hararanĝo de ŝia aĝo kaj familistato? Kiel oni tegolis kaj faris pajlan tegmenton? Kia akvotemperaturo estas la plej dezirata por kaptado de skombroj? Viroj de kiu profesio estis plej imponaj por virinoj? Kiel laboris tinkturisto? Kiel amuziĝis knaboj? Kial knabinoj por prepari sian doton devis scipovi kulturi silkraŭpojn? Kion diras la koloro de la fumo al produktisto de lignokarbo? Kiel oni pakis ovojn por transportado? Abundo da diversaj faktoj kaj faktetoj! La leganto ankaŭ kaptos amuzajn proverbojn (ekzemple, „Bovino trinkas, kaj ĉevalo manĝas”), historiojn (ekzemple, legendon pri Ĉegolfa Taro) kaj kalkulversetojn.

La libro estas traduko de la japanlingva verko Tsuĉiura-no sato (kun aldonitaj rakontoj el aliaj verkoj de la sama aŭtoro), tamen farita surbaze de la angla versio de la libro. (Interalie, la anglan influon oni rimarkas en la uzado de punktoj anstataŭ decimalaj komoj kaj en interpozicio de citiloj kaj komoj.) Tradukis Judyta Szczerbicka-Yamato. Koran dankon al ŝi pro esperantigo de tiom interesa legaĵo! Sed, bedaŭrinde, estas kelkaj aĵoj, kiuj iom damaĝis la tradukon. Ili ripetiĝas, kaj la leganto povas rapide alkutimiĝi, sed restas iom ĝenata. Temas pri fojfoja manko de subjekto en frazoj, forgeso de akuzativo ĉe participoj kaj stranga interpunkcio. Iom ĝenas la uzado de „ludi” anstataŭ „amuziĝi”, sen-spaceta „kunekun” kaj eraroj (neoftaj) pri superflua „-ig-” ĉe verboj. Aparta problemo por ĉiu traduko estas transdonado de naciaj familinomoj kaj aliaj neesperantigitaj vortoj. Bedaŭrinde, ne ĉie la tradukisto agis unuece. Ie estas skribita „-aŭa”, sed alie „-awa”, ie oni uzas „y” apud esperantaj supersignitaj literoj. Ni trovis ankaŭ kelkajn tajperarojn, sed vere ili maloftas. La interesa enhavo kaj facila legado forgesigas pri ĉio ĉi.

Do, ni varmege rekomendas tiun ĉi libron al ĉiu, kiun interesas ĉiutaga vivo kaj kutimoj. Eĉ komencantoj povas facile legi tiujn ĉarmajn rakontetojn!

Anna kaj Mati Pentus

Bele presita kaj tre leginda


aprilo 2009
Fiŝkaptistoj, komercistoj, metiistoj, gejŝoj: jen nur kelkaj el la homoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu tre interesa libro. Temas pri memoroj de la pasinteco (ĉefe el la komenco de la ĵus pasinta jarcento) kolektitaj de maljunuloj vivantaj apud la Lago Kasumigaura, 70 kilometrojn nord-oriente de Tokio. En sesdeko da mallongaj intervjuoj ili donas bildon de la tuta socio de la pinto ĝis la fundo.
Loĝinto de la plej malriĉa kvartalo rakontas pri virinoj, kiuj povis aĉeti rizon por la posta manĝo nur kiam revenis la edzo kun laŭtaga salajro; iama gangstero rakontas, kiel li defiis sian ĉefon kaj sekve estis devigita fortranĉi sian propran fingron; pretigisto de sekigitaj skombroj detale klarigis la plurajn stadiojn de ilia prepariĝo (kaj kompreneble la skombraĵo preparita nuntempe en fabriko neniel povas esti same bongusta kiel tiuj pene senostigitaj mane kaj rostitaj super fajro el picea ligno!); virino memoras kiel ŝia patrino devis ĉiumatene humile saluti kaj servi sian bopatrinon, vidivinon de iama urbestro; edzino de pramisto rakontas, kiel ŝi kverelis kun sia malŝparema edzo kaj ĵetis lin en la kanalon.
Kelkaj priskribas vivon de nekredebla luktado, kvankam ŝajne la regiono estis relative bonstata. Produktisto de toŭfuo diras: "Nun, tiom da jaroj poste, pensante pri tio mi miregas, ke nia tuta vivo konsistis sole el laboro kaj dormo. Nenio plu." Sed samtempe multaj kontribuantoj nostalgie memoras la viglecon de la antaŭa vivo.
Pluraj fiŝkaptistoj priskribas la abundecon de fiŝoj en la kristala akvo de la lago: tiel multaj ke estis malfacile vendi ĉiujn kaptitajn, kaj knaboj povis eĉ kapti fiŝojn mane. 
Alia komentas: "La lago-bordo estis tiam gaja kaj bruoplena loko. La blanka sablo de la plaĝo briletis en hela suno, viroj tiris ŝnurojn de retoj, kriante de tempo al tempo, virinoj forportadis korbojn plenajn je fiŝoj, nemalproksime ludis infanoj, kiuj foje ĝenis en laboro de kreskuloj, foje montris sin helpaj; unuvorte – vivo. Nun la bordo estas preskaŭ malplena – malgaja, morta loko."
La libro estas bele presita kun multaj ilustraĵoj, kaj la traduko ĝenerale legiĝas flue kaj nature. Bedaŭrinde makulas la tekston amaso da eraretoj, interalie tute banalaj eraroj pri la akuzativo, ĉu forgesita, ĉu nenecese aldonita post prepozicio. Ankaŭ la vortprovizo estas foje tro influita de la angla, ekzemple gango (t.e. bando), buŝmeno (boŝmanoj), presi (anstataŭ premi), bonaj manieroj (ĝentila konduto), deformita (misformita), atrakcio (allogaĵo) k.s. Tiaj eraretoj estas dissemitaj tra la tuta teksto; bonŝance ili ne estas tiel multenombraj, ke ili malhelpas leganton ĝui ĉi tiun efektive tre legindan libron.

Anna Löwenstein

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo


Novembro 2013
Kiel legaĵon por mia unua Esperanto-Sumoo, mi elektis libron, kiu prezentas multe da mallongaj atestoj pri la vivo en iu japana urbeto. Ĉiu enhavas ĝenerale nur 2, 3, 4 aŭ 5 paĝojn. La verkisto retrovis pentraĵojn faritajn de sia patro, kaj havis la ideon ilustri ilin per rakontoj de maljunuloj, kiujn li intervjuis en la 1980-aj jaroj. Preskaŭ ĉiuj rakontantoj naskiĝis ĵus antaŭe aŭ post 1900. Kiel kuracisto, la intervujanto renkontis tre diversajn personojn kaj registris ilin. Temas pri ĉeval-veturigistoj, fiŝistoj, kamparanoj, tekstila vendisto, bakisto, ekskudro-lernantino, akuŝistino, lasta ekzekutisto, pajlotegmentisto, meblista majstro, produktisto de ligno-karbo, bandito, vaganta metiisto, do malriĉuloj. Fakte, temas preskaŭ nur pri pajlo. Silko tre maloftas, tamen aperas, kiam junulino antaŭ la geedziĝo preparas por si dum jaroj la kimonojn necesajn por la tuta vivo, kaj ĉe gejŝo, kiu havas ege agrablan memoraĵon pri sia vivo ĉe riĉulo (ŝi estas la sola kiu naskiĝis en 1869. Ŝi vivis ĝis 1982) .
Mi miris kaj bedaŭris, kiam mi malkovris, ke la libro estas tradukita -far Judyta Szerbicka-Yamato- ne el la japana, sed el la angla. Tamen en la jena libro, malgraŭ la konata klero de la korektanto, restas laŭ mi eraroj, kaj strangaĵoj (ekzemple p75: "Nia ĉefa ĉagreno estis stokado de fiŝoj tiamaniere, ke ili ne difektiĝu")
Tamen, la libro kun la ilustraĵoj belaspektas kaj estas interesa, kvankam malofte ĝojiga. La celo de la rakonto-kolektanto estas montri, ke "malgraŭ malriĉeco kaj kataklismoj (inundoj) tiuj homoj posedis mirigan spirito-sencon, kiun nuntempaj homoj jam ne plu havas" kaj ke "ilia personecoj kaj vivspertoj estis la nura vivanta ligo kun feŭda Japanio, kiu ĉesis ezisti post la falo de la lasta ŝoguno en la 1868-a jaro".
Pro tio, kvankam, prudente promesinte legi nur 6 paĝojn tage, mi finlegis la tutajn 265 paĝojn en tiu ĉi 15 novembraj tagoj.

Alteo

Rememoroj pri Tempo de Silko kaj Pajlo


Novembro 2017
La libro estas tre interesa, konsistanta el 64 intervjuoj al homoj, kiuj vivis en kaj ĉirkaŭ la urbo Tsuĉiura en la gubernio Ibaraki, Japanio, 80 kilometrojn for de Tokio, Japanio. Tiuj homoj naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1900 kaj mortis post 80, 90 jaroj. La patro de la verkisto komencis desegni pejzaĵojn kaj homojn de la urbo, kaj s-ro Saga ekpensis kolekti rakontojn de maljunuloj. Vere interesaj estas iliaj rakontoj.
Japanio nun prosperas kaj ĉiuj vivas ĉirkaŭate de luksaĝoj, sed antaŭ 100 jaroj, kiel malriĉe homoj vivis! Do ĉiuj rakontantoj diras: "Certe nunaj homoj ne komprenas nian vivon. Kiel draste ŝanĝiĝis nia socio!" En la libro li klasifikas ilin en jenajn grupojn: 1. En urbo, 2. Fiŝkaptistoj kaj pramistoj, 3. Butikistoj kaj komencistoj, 4. Urbaj virinoj, 5. Gejŝoj kaj oficiloj, 6. Metiistoj kaj aliaj spertuloj, 7. Pri lernejo kaj ludiloj, 8. Kampara vivo, 9. Kamparaj virinoj. Ni povas legi kaj scii, kian vivon respektivaj homoj vivis laŭ la social tavolo.
Mi estas tre ŝokita legi la rakonton "Unutaga gasto" temantan pro mortigo de ĵus naskita bebo. Tiun tempon kamparanoj vivis tre malriĉe, do oni ne volis havi multajn infanojn, tial ofte okazis tia mortigo. Rakontinto s-ino Mitsu Oŝima (1898-1992) naskiĝis tre malbele, do oni decidis mortigi ŝin, metante malsekan paperon sur ŝian vizaĝon kaj volvante ŝin en tukon, sed ŝi postvivis tion, tial oni decidis ne plu provi mortigi ŝin, kaj sekve ŝi povis vivi pli ol 90 jarojn, havante familion.
La libro estas plena de rakontoj nekredeblaj, donante okazon por mi scii, kiamaniere niaj prauloj vivis, kaj rezulte ni nun ekzistas. Mi rekomendas la libron al ĉiuj sumoo-sitoj.

Horizonto

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo


Marto 2018
Temas pri rakontoj pri la vivo en regiono de Japanio de antaŭ multaj jaroj. Tiam la vivo estis tre malfacila por la loĝantoj. Ni povas scii pri diversaj klasoj kaj metioj: Estas rakontoj pri fiŝkaptistoj, komercistoj, gejŝoj, kamparanoj, urbanoj, eĉ ekzekutisto, sed en ĉiuj paroladoj oni sentas nostalgion pri la pasinteco, ĉiuj verkistoj apartenas al la tria aĝo eble pro tio ili sentas, ke la vivo antaŭe estis pli bona ol nuntempe. Multaj el ili sopiras pri riveroj kaj lagoj, kiuj jam ne ekzistas ĉar oni konstruis ŝoseojn.
La libro tre plaĉis al mi ĉar mi multe lernis pri la vivo de lando, kiu nuntempe estas ekoinomie potenca sed en tiuj tempoj ne.

Peĉo (Kubo)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.