La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Hotelo Savoy

  • Author: Joseph Roth
  • Translator: Tomasz Chmielik
  • Kind: novel
  • Availability: In stock
  • Price: €12.00
  • Year of publication: 2017
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Postvivintoj de la unua mondmilito, kolektiĝintaj en hotelo en Lodzo, revas pri pli bonaj lokoj kaj tempoj.
  • Pages: 114
  • Width: 175 mm
  • Height: 240 mm
  • ISBN: 978-83-63698-15-7
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La unua verko de Roth en Esperanto


2021, №3 (309)

RothHotelo Savoy estas unu el la pli nekonataj verkoj de Joseph Roth (1894-1939). Mi tre ĝojas, ke nun ankaŭ la legantoj de Esperanto povas frandi verkon de tiu elstara germanlingva verkisto. Roth ofte revivigas en siaj romanoj la etoson de iama Galicio, kiu post la unua divido de Pollando en 1772 fariĝis la plej orienta parto de Habsburga imperio. Tiu mondo kun ordo sen kaoso pereis dum la granda milito. Post militkaptiteco soldatoj venis en alian mondon. La “mondo de hieraŭ” (tiel iom nostalgie nomita de Stefan Zweig) ekzistis nur en ilia memoro. La revenantoj venis al novaj reĝimoj kaj nova ordo en konfuziga mondo. Neniu atendis iamajn militkaptitojn, nek bezonis mense kaj korpe kripligitajn ekssoldatojn. La protagonisto de Hotelo Savoy, Gabriel Dan, estas unu el tiaj revenantoj:

Denove estis la tempo de revenantaj militkaptitoj.
Ili aperis en grupoj, multaj subite. Ili migris kiel iuj specoj da fiŝoj en difinita sezono. Ili estis pelataj de la sorto okcidenten. Du monatojn oni vidis neniun. Poste, dum semajnoj, milmiloj lavangis el Rusujo, Siberio kaj najbaraj landoj.
La polvo de la tramigritaj jaroj kroĉiĝis al iliaj botoj, al iliaj vizaĝoj. Iliaj vestoj estis ŝiritaj, ili tenis plumpajn kaj rompitajn bastonojn. Ĉiam ili venadis sur la sama vojo, ili ne veturis per vagonaroj, ili migris. Dum jaroj ili marŝis, antaŭ ol ili atingis la celon. Ili konas fremdajn landojn kaj vivon kaj multfoje ili ŝanĝis la vivon same kiel mi. Ili estis vagantoj. Ĉu ili rehejmiĝis kun ĝojo? Ĉu ili preferus resti en la granda patrujo, ol reveni al la malgranda patrujo, al siaj edzino kaj infano, al varmo de la hejma forno? (p. 62)

Dan klopodas orientiĝi en tiu konfuziga mondo. Iu riĉa parenco ne volas gastigi lin, sed Gabriel trovis mizeran ĉambron en la hotelo Savoy. Li nur atendas eblecon por pluiri, daŭrigi sian migradon okcidenten. La hotelo fariĝas spegulo de la socio:

La hotelo Savoy estis sama kiel la mondo, ekstere ĝi disradiadis brilon, el sep etaĝoj elŝprucis lukso, sed interne la mizero loĝis apud riĉeco, kio troviĝis supre, tio kuŝis malsupre, en la vastaj tomboj, kaj ili tavoliĝis sur la komfortaj ĉambroj de la satuloj, kiuj troviĝis sube, en kvieto kaj kontento, sen zorgadi pri malpezaj ĉerkoj.
Mi apartenis al tiuj, kiujn oni entombigis supre. Ĉu mi ne loĝas en la sesa etaĝo? Ĉu la sorto ne pelas min al la etaĝo oka? Ĉu estas nur ok etaĝoj, kaj eble dek, dudek? Kiom alte oni povas ankoraŭ iri? En la ĉielon, en senfinan feliĉegon? (p. 26)

Vi legos, kio okazos kun tiu mondo sur la lastaj paĝoj. Hotelo Savoy estas frua verko de Roth, sed nepre leginda kaj ĝuinda. Malkovru la originon de unu el la plej elstaraj germanlingvaj verkistoj de la pasinta jarcento.

Estas ege laŭdinde, ke la Esperanto-centroj en Kroatio kaj Pollando planas iom post iom eldoni la tutan verkaron de Roth. La eldono de Hotelo Savoy estas tre bela, bindita kaj kun zorga tipografia aranĝo. Ĉi tiu libro estas multe pli bela kaj eleganta ol la kutimaj eldonoj en nia lingvo.

Ni tamen devas paroli ankaŭ pri la traduko. Mi devas konfesi, ke mi legis la libron kun pli kaj pli kreskanta frustro. Mi ne volas diri, ke ĝi estas malbona, sed estas sufiĉe da stumblaĵoj. Jen iuj detaloj, kiuj ĝenis mian legadon.

Roth spicas sian tekston per lokaj kaj malnoviĝintaj vortoj. Esperanto ne havas sufiĉe da rimedoj por rekrei tiujn specifajn odorojn kaj tial ŝajne ne aspektas tiel sukoplena kiel la originalo. Ni simple devas agnoski tion. Traduki estas elekti tiun vorton kaj ne alian. Oni povas diskuti, ĉu iu elekto ankoraŭ estas traduko aŭ jam interveno de la tradukanto. Kun la originalo apud mi, mi konstatis, ke mi ne ĉiam kongruas kun la elektoj de kolego Tomasz Chmielik, ekzemple, mi opinias, ke la kuzo estas “kara” kaj ne “amata” (p. 43). Mi ankaŭ povas malkonsenti sur sintaksa nivelo, ekzemple, p. 63, kie Tomasz tradukis “ili <…> infektis sin per sifiliso” kiam “oni <…> disvastigis sifilison” estus pli proksime al la originalo.

Roth konas la “epikan preteriton” (klasika ekzemplo: morgaŭ estis Krisnasko), sed ofte li decidas ne uzi ĝin. Unu ekzemplo el multaj sur p. 71 “Nigra kato trakuris la vojon”, sed en la germana Roth rakontas en nuntempo. Mi supozas, ke li, kiel lerta verkisto, scias, kion li faras kaj opinias, ke leganto de la traduko devus legi la elekton de la verkinto.

En multaj lingvoj oni distingas inter la intima kaj oficiala “vi”. En Esperanto ni apenaŭ uzas tiun distingon. Kolego Tomasz klopodas redoni ĝin per aldono de sinjor(in)o, sed tio povas aspekti iom komike por la nuntempa leganto, ĉar nuntempe ni uzas tiujn pronomojn alimaniere. Ekzemple, foje geamantoj nomas unu la alian sinjoro kaj sinjorino (p. 91).

La radikoj de la mi-rakontanto de Hotelo Savoy troviĝas en la viena kvartalo Leopoldstadt. Foje la traduko ellasas tiun informon (ekzemple en ĉap. 2), foje ni trovas la nomon, sed ankaŭ troviĝas la varianto “urbo de Leopoldo” (p. 83). Tio povas konfuzi legantojn. Nomoj estu la samaj tra la traduko, escepte se la verkinto ŝanĝas ilin. Ankaŭ por tio estas ekzemplo:

Unu persono en Hotelo Savoy estas la usona investanto Bloomfield, judo, kies origina nomo estis Blumenfeld. Roth nomas la patron konsekvence Blumenfeld kaj la filon Bloomfield, sed en la traduko estas ioma konfuzo (ekz-e p. 75 kaj 87). Kial?

Estas ankaŭ kelkaj stultaj eraretoj, kiujn atentema provleganto devintus trovi. Jen iuj: “enirejo” anstataŭ “elirejo” (p.19), “kafo” anstataŭ “teo” (p. 21), “oka” anstataŭ “sepa” (p.26), “sifiliso” anstataŭ “gonoreo” (p. 59). En la traduko oni iam serĉas sinjoron “Fuchs” (p. 26), sed devus esti sinjoro “Fisch”. Banalaĵoj, certe, sed tamen makuloj.

Mi ripetas: mi ne volas aserti, ke la traduko estas malbona, sed ĝi povus esti pli proksima al la originalo. La leganto, kiu havas nur la tradukon, meritas tion.

Aperigi la kompletan verkaron de Roth estas ege aplaŭdinda projekto. Mi sincere esperas, ke la partoprenantoj havos la fortojn kaj rimedojn daŭrigi la eldonadon de Roth. Sed mi ankaŭ esperas, ke ili havos tempon kaj kompetenton por pli zorge legi kaj editori, kion ili publikigas.

Wolfgang Kirschstein

Hotelo Savoy


Januaro 2019
Mi ŝatus mallonge resumi la tralegitan libron Hotelo Savoy. Ĝi priskribas hotelon Savoy en iu urbo de mezorienta Eŭropo, sepetaĝa hotelo, kies etaĝoj servas al: tri unuaj etaĝoj por riĉuloj kaj iu pli alte des pli malbonkondiĉaj estas ĉambroj. Al la hotelo venas multaj homoj. Ne ĉiuj havas monon por la hotelo. Ĉio okazas post la fino de la unua mondmilito, la granda milito de blankaj homoj. Kiel oni scias, tiu milito kaŭzis multegajn ŝanĝojn en Eŭropo, kolapso/falo de aŭstara potenco, de la germana potenco, de la rusia potenco. Nun reveneas el milito diversaj militkaptitoj, serĉante sian novestablitan ŝtaton. Kvankam ne ĉiuj planas resti en "sia" nova ŝtato. En la urbo multas judoj, ankaŭ en la hotelo Savoy ili multas, sed okupas pli supraj ĉambroj, kvankam ne ĉiuj. La libro tutcerte meritas legadon.

Dorota-Burdo (Pollando)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.