La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sekretaj sonetoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La arda amo trans ĉemizo


1993. №3–4 (10–11)

Hungaria Esperanto-Asocio lanĉis la serion Esperantaj klasikaĵoj. En tiu serio oni planis reeldoni la plej elstarajn originalajn verkojn en esperanto kun la celo helpi al ni ĉiuj “akiri tiun komunan kulturon, kiu povos firmigi la senton de solidareco en nia internacia komunumo, per la konsciigo per la fakto, ke ni posedas komunajn valoraĵojn”. Tiuj valoraĵoj estis ĝis nun neakireblaj por novaj esperantistoj, precipe en la nepagipovaj landoj. Tial la iniciato de niaj hungaraj amikoj estas ĉiel laŭdinda.

En tiu ĉi serio aperis la Sekretaj sonetoj de Peter Peneter (pseŭdonimo de Kálmán Kalocsay), unue eldonitaj samloke en 1932. La libro, krom la Sonetoj sub sep sigeloj, enhavas ankaŭ dediĉon, tri “avertojn”, abundajn motojn, komplezajn klarigojn kaj epilogon. La majstre verkitan ciklon akompanas postparolo de William Auld.

La temo estas eterna kiel la vivo mem: la amo. Tamen neniu alia poeto ekde Petrarca ĝis nun aŭdacis paroli pri amo tiamaniere. Klasika, senriproĉa formo de 52 sonetoj, 2 rondeloj kaj balado-epilogo (la virtuozan poezian teknikon de la aŭtoro konas ĉiu leganto!) prezentas tute eksterordinaran enhavon — “la ardan amon trans ĉemizo”.

Jes ja, kutime “vestante sin per pruda tog' / poetoj haltas ĉe la kiso” kaj ne rakontas pri la detaloj de intimaj karesoj (la saman penson la aŭtoro pli klare esprimas en la soneto XXXIV). Sed jen antaŭ ni estas plena historio de la amo: ekde la konatiĝo dum balo (I–VI), tra rendevuoj (VII–X), unuaj intimaj karesoj (XI–XII), momenta fiasko (XIII–XV) al la unua sekskuniĝo (XVI–XVII), poste al la geedziĝo (XXIV–XXV), kun abunda priskribo de multfoja kaj multspeca komuna ĝuo (XVIII–XXIII, XXVI–XLVI), fine — al genero de la ido (XLVII–XLVIII). La tutan sonet-ciklon kronas meditoj pri la esenco de la amo, ĝia signifo en la vivo (XLIX–LII). Pruda leganto certe tuj estas ŝokita, ĉar “oni ĝin faras, sed ne priparolas”. Antaŭvidante tion P.Peneter speciale enmetis eĉ tri avertojn: “Leganto, se vi estas pruda / kaj naŭzas vin la amo nuda / …Forĵetu min, retiru vin / al via dika ŝel' testuda”.

Jes, multajn personojn ĉirkaŭas la testuda ŝelo de filistra moralo… Ni vidas, ke pli ol kvindek jaroj ankoraŭ ne sufiĉe modifis la socion, kaj plej paradokse: mia lando, la plej unua proklaminta “batalon kontraŭ burĝa ideologio”, ĝis la lastaj jaroj sukcesis konservi ĉi-rilate ege reakcian moralon. La moroj de 1932 estis multe pli severaj, ol la nunaj, kaj por aperigi la sonetojn tiam necesis granda kuraĝo — eble tial Kalocsay ne riskis subskribi la libron per sia nomo.

Tamen, se oni traktas Sekretajn Sonetojn sen antaŭjuĝoj — la ciklo estas tute ĉasta kaj altspirita. ĝi ne liveras pornografiaĵojn, ne reklamas perversojn, sed traktas la veran amon, ĉar “la vera am' neniam ja perversas” (XXII), “tabuo ne ekzistas por la am'” (XXX). Jen la poeto konatiĝis kun sia estonta amatino: “mi admiris vin kun ĉasta pur'”.

Tamen eĉ sendepende de lia volo aperas la korpa deziro. Ja la vera amo ĉiam kunigas kaj la spiritojn, kaj la korpojn — tiuj du flankoj de la amo ne estas disigeblaj. Jen la tuta soneto (IX) detale priskribas ardan kison… La poeto admiras nur fidelan amon, por li “estus ja inkub' / eĉ sonĝe la adulta am-amuzo”. Kaj finfine — tiu citaĵo iĝis preskaŭ proverbo, kiun citas ĉiu traleginto — “La korp' en korpo sole naŭzon sentas, / se mankas la anim' al la anim'”.

Tre ofte la komencaj versoj de sonetoj formas preskaŭ trankvilan kaj “decan” rakonton, kaj la 'spico' troviĝas en la lastaj unu-du linioj. Obscenajn vortojn la aŭtoro praktike ne uzas (nur po unufoje en la XXXIIIa kaj XXXVa sonetoj, kaj poste en Komplezaj klarigoj, sed eĉ tie ili ne sonas krude kaj ne elvokas indignon).

Ĝenerale, por legi la libron oni bezonas ne nur libere posedi esperanton kaj esti ne surda al poezio, sed ankaŭ — havi krom ĉio cetera bonan senton de humuro. Preskaŭ ĉie en la versoj de Kalocsay ĉeestas milda ironio, kaj tio donas al atentema leganto apartan plezuron.

La Komplezaj klarigoj estas duonŝerca glosaro de kelkaj raraj vortoj kaj neologismoj, inter kiuj enkondukitaj de la aŭtoro (ekzemple pugo). Tradicia parto de multaj esperantaj libroj, la glosaro, ĉi tie estas senriproĉe versita per kvinjamboj (kvankam senrime), kaj havas apartan artan valoron. Laŭ la diro de la aŭtoro “ĝi vin ne sole distras, sed instruas / vin ankaŭ uzi pli vortriĉan stilon: / kunligos vi plezuron kaj utilon”.

La libro enhavas plurajn ilustraĵojn, tre modestajn. Verŝajne ili ne tre plaĉos al multaj legantoj, tamen — ni indulgu! La redaktoro diris, ke la modesteco de la ilustraĵoj celis ebligi al la libro penetron eĉ en tre prudajn landojn, kiel USSR. Feliĉe, niaj ideologoj neniam komprenis esperanton, kaj tiu ĉi libro ne vekis ĉe ili iun suspekton…

La libro estas destinita “al gefianĉoj kaj junaj geedzojn por instruo kaj instigo”. Kaj ĝi sendube estas por ili (se ili libere posedas esperanton) donaco ne malpli valora, ol la bildlibro Kulturo de amo aperinta unu jaron pli frue.

Valentin Melnikov

Neforgesebla Mirpoemaro


n-ro 266 (Februaro 2003), p.27
- memore al la 70-jariĝo de la Sekretaj Sonetoj

Dum mia legado en Esp-o, foje min frapis tia aserto, ke "Vi ne pentos,eĉ se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi poemojn de Kalocsay." Al la aŭskultantoj tio verŝajne sonas kiel vera ŝvelparolo de reklamo, al kiu oni diskrete ne kuraĝas facilanime kredi.Tamen, se ni interpretu la vortojn "legi poemojn" kiel "senpere legi la originalajn poemojn", tiam mi ne nur senrezerve aprobas la supre menciitan aserton, tre eble mi mem ankaŭ asertus, eĉ ankoraŭ pli ekscese.Laŭ miaj propraj spertoj de legado, tiam mi dirus pli demagogie, ke "Vi ne pentos,eĉ se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi la originalon de La Libro de Amo." Aŭ ke "Vi ne pentos,eĉ se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi la originalon de la Sekretaj Sonetoj."
La supraj tri asertoj ampleksas pli kaj pli mallarĝasence unu post la alia.Verkoj de Kalocsay neniam estis malpermesitaj ĉe ni, fakte ili ĉiam ĝuas vastan bonvenigon, sed bedaŭrinde en Ĉinio ni ankoraŭ ne povas legi la Plenan Poemaron de Kalocsay, ĉar nenie (aŭ neniel) ni povas aĉeti aŭ akiri tion. Estas supozeble ke neniu, aŭ neniam, al ni faros rekomendon pri La Libro de Amo. Kaj, iom strange, ke, kvankam la Sekretaj Sonetoj aĝis jam 70-jara, tamen en nia ĉina E-movado preskaŭ neniu aŭ neniam menciis aŭ konigis aŭ sciis pri ĝi, ĉu do subrigardus ĝin io tabuinda? Feliĉe, dank' al la progreso de tekniko, nun ni jam povas legi ĝin en interreto.
La Libro de Amo efektive estas tre mirinda verko. Ĝi havas preface tri antaŭpoemojn, en literoj pli kaj pli grandaj en la tri sinsekvaj poemoj.Pli mirindas ilia enhavo: anstataŭ invito ili foj-refoje malinvitas per avertoj al la legantoj. Mi iam ĉinigis la plenan trian averton:

Leganto! Jen la lasta voko!
Tuj sekvas jam danĝera loko!
Forĵetu min! Bedaŭrus mi,
se vin mortigus nervo-ŝoko!

La t.n. "danĝera loko" verŝajne aludas pri la Sekretaj Sonetoj je la komenco de la tuta libro. Nature, similaj danĝeraj lokoj troviĝis ne malmulte ankaŭ en sekvantaj paĝoj.
La Sekretaj Sonetoj unuafoje aperis en 1932 kaj tuj vekis sensacion tra la tuta Esperantujo, poste neniam velkis ĝia furoro, tiel ke ĝi fariĝis unu el la plej renomaj klasikaj verkoj de nia poezio.La ĉefa parto de la poemaro konsistiĝis el 52 sonetoj, temis pri amhistorio de juna paro: kiel ili interkonatiĝis, amikiĝis, enamiĝis, geedziĝis, gravediĝis... ĝis atendo pri nasko de nova ido.Ni povas diri, ke tio estas vere tro banala rutinaĵo de la homa vivo, stereoptipa, senintriga prozo. Tamen, sub la ĵongla plumo de Majstro, jam transformiĝis ĉio al franda ambrozio.

La sonetoj versiĝis en rigora ritmo kun vigla vervo, pentrante la delican amoron inter geviroj ĝisfunde, profunde kaj abunde.Ankaŭ la uzo de rimoj estis tre mirinda. En ĉiu soneto la vira kaj ina rimoj aperis interplekse, ĝuste kiel geamatoj en intimaĵoj.Ankoraŭ pli mirakle legiĝis la soneto n-ro 35, kiu konsistiĝis nur el kvardek sinonimoj de la verbo (amo-fari). Tian poemon, mi, senscia pro izoliteco, neniam legis en ajna alia nacia lingvo kaj, miaopinie, ankaŭ malfacile tradukis en alian nacian lingvon. Do, laŭ mia humila opinio, oni neniel povas apreci ĝiajn belojn de son-muziko, ideo kaj formo sen rekta legado de originaloj. En la monumenta Esperanta Antologio estis du sonetoj el la nomita soneta poemaro, kaj, en la rubriko pri biografio de la poeto-aŭtoroj oni povas legi sub Preter Peneter nur tion ke li naskiĝis 1891, mortis 1953, krome estis neniom da aliaj notoj pri lia vivspuro. Do tia pseŭdonimo de la aŭtoro informis fakte ne pli multe ol la ĉina Lanling Xiaoxiaosheng, la aŭtoro de la majstra romano Jin Ping Mei, plej fama inter ĉinaj antikvaj erotikaj literaturaĵoj. Aŭtoro kun tiel virtuoza verskapablo tamen postlasis al ni neniun alian poemon, tio estas neniel imagebla.Tial,ekde la plej frua komenco oni jam kredis ke sub tiu pseŭdnimo-ŝildo certe kaŝis sin iu Majstra esperantista poeto. Sed la solvo montriĝis klara nur post kelkaj jardekoj. En la dua eldono 1984 de Esperanta Antologio oni jam povas legi, ke la t.n. Preter Peneter fakte estas nur pseŭdonimo de Koloman Kalocsay.

Ke mi havis la feliĉon legi la Libron de Amo, mi devas danki al la malavara pruntdono far Armand Su. Al li tre plaĉia tiu ĉi Esp-a poemaro, kaj li mem eĉ versis specialan poemon PRI LA LIBRO DE AMO (vd p.109 en Poemaro de Armand Su),pri sia penso post legado, ke

Dubas mi, ĉu iu pesos
ĉi am-libron sen hontemo,
se bildar' ene aperos
por ilustri la sekstemon!

Do, li esperis ke tiu ĉi poemaro aperu ilustrita. Tiaj erotikaj broŝuroj ilustritaj, ja ĝuis furoron, sed ne tre longan, en la lastaj jaroj de ĉina Ming-dinastio (1368-1644). Ili estis en fajna presado, tamen ne por komerca celo.Pentrado, surskribo de versoj, ĉiz-kliŝado kaj presado, ĉiuj procedoj estis plenumitaj de majstraj ekspertoj.Tamen tiu furoro daŭris malpli ol 70 jarojn kaj, pro la ŝanĝiĝo de dinastioj, finiĝis por ĉiam.Bonŝance, unu kompleto da tiaj lignaj kliŝaĵoj likiĝis migre al Japanio kaj savis sin el la fatala sorto de pereo.kaj ĝi poste venis en manojn de akravida Bonkonanto s-ro Robert H. Van Gulik, kiu ŝercis trezorojn per siaj saĝaj okuloj. Kun kora admiro s-ro Van Gulik verkis laŭ tio libron "Erotikaj Koloraj Presaĵoj de Ming-dinastio". Ho vere granda feliĉo! Vere grandioza feliĉego!
La Libro de Amo enhavis ankaŭ konsistigan parton Sekreta Antologio, kiu kolektis erotikajn poemojn el diverslandaj literaturoj tra la mondo.Tamen ni sentas tre grandan bedaŭron ke la kompilinto de la Sekreta Antologio estis eŭropano senscia pri ĉinologio, kaj mankis al li necesaj materialoj, tiel ke la ĉapitro pri ĉinaj erotikaj poemoj legiĝis mizere poka. Jen, al ĝi mankas verkoj el la Libro de Poezio,la plej frua versa antologio de Ĉinio inter 11a ĝis 6a jc a.K., el la Sennomaj Versaĵoj de Li Shangyin (ĉ.813-ĉ.858),el la fama poemaro Inter Floroj, la unua kolekto de ci-oj en la historio de la ĉina literaturo,el la ampoemoj de Li Yu(937-978),la sincera imperiestro-poeto, de Liu Yong (987-1053),kora amiko de hetajroj putinoj, kaj vidiĝas en ĝi neniu ardaj amkantoj de Ming-dinastio, resume, kun tro malmulte da reprezentanteco.

Viciĝante inter la alialandaj samspecaj poemoj, la ĉina ĉapitro vidiĝas ja tro malinda kaj kvazaŭ hontinda por nia Ĉinio! Nature, pri tio respondecas ne fremduloj sed ni mem.Por gloro de Patrujo ni ĉiuj havas devon. Ĉiuj ĉinaj esperantistaj poetoj, eruditoj, kunlaboru kaj liveru indajn meritajn tradukojn de ĉefverkoj de ĉina erotika literaturo, por reskribi la rekordojn,kaj redonu la veran fizionomion de la historio kaj ekspozu la gemojn de la ĉina beletro, ĉina kulturo.

Guozhu

SONETOJ SUB SEP SIGELOJ

Publikigita ĉe
A. Cs.: OMAĜE... 2-a vol.
Peter Peneter dediĉis la verkon al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj instigo.

Ĉar temas pri seksaĵo, la aŭtoro kalkulante pri pruduloj, enkonduke avertas la legantojn por eviti eventualan nervoŝokon:

Leganto, se vi estas pruda
Kaj naŭzas vin la amo nuda,
Se indignas vin la bolo
De la temperamento suda,
Se ĝenas vian delikaton
La grimaceto am-aluda,
Pripensu bone antaŭ la lego:
Tute ne estas mi altruda,
Forĵetu min, retiru vin
Al via dika ŝel' testuda.

Krom tiuj versoj la leganto ricevas dufoje admonon. Sekvas Abundaj motoj t.e. citaĵoj de diversaj aŭtoroj pri la amo.

Jen la la 52 sonetoj:
La protagonisto estas la poeto mem. En hejma balo li renkontiĝas kun blondulino. Reciproka enamiĝo. Sekvos rendevuoj, kisoj, kisegoj, ĉiam pli kaj pli alproksimiĝo de la korpoj ĝis atingo de la kulmino en la seksa ĝuo sendepende de hazarda loko:

La dolĉan fortikaĵon per siego
Mi prenis kampe, inter timian',
Sur fojno, nuda tero kaj en neĝo,

Malantaŭ pordo kaj post ekran',
En lito kaj sur sofo kaj sur seĝo
Kaj sur tapiŝo sub fortepian'.

En la XXIVa soneto la poeto proponas geedzecon:

Amata! Venu al la pastro:
Ni iĝu jam laŭleĝa par'!
Tro longa estis la prokrasto,
Amata! Venu al altar'.

La sekvaj sonetoj rakontas la geedzan vivon kun ĉiuj intimaĵoj, pri la gravediĝo de la edzino kaj prikantas amon post la forpaso de arda korpdeziro.

La historion kompletigas Komplezaj Klarigoj pri la senco de neoficialigitaj vortoj, inter ili vulgaraj. La unuan eldonon ilustras 14 desegnaĵoj primitivaj.
* * *
Ne troviĝis libro en Esperantujo, kion ĉirkaŭis tiom da sekretoj, kiel tiujn Sonetojn. La tiaman situacion trafe difinis D .H. (HdE 1961:11, (14), p. 4): "Antaŭ proksimume 33 jaroj, libreto cirkulis retiriĝeme, honte, kvazaŭ mezepoka leprulo, ĉiam timanta senkompatan ŝtonumon far preterpasantoj ..."
Vere, la libro diskrete prisilentis sian devenon: mankas naskiĝjaro, naskiĝloko, nomo de la eldonanto, eldonnombro, prezo kaj la generanton kamuflas pseŭdonimo: Peter Peneter.

La nuntempa generacio certe miras: kiel oni vindis la "bebon" en densa nebulo? Por kompreni la aferon oni devas observi la tiutempajn moralojn. La sekso estis tabu-temo. La literatura pritrakto de tiuj "malĉastaj" temoj kiel pornografiaĵoj estis "delikto oficiale persekutenda".
Károly Fajszi (1911-2004) faris sonbendigitan intervjuon kun la eksedzino de Vilmos Bleier, kiu parolis ankaŭ pri la eldonagado de Literatura Mondo: "... Foje venis al ni Kalocsay kaj montris al Vilmos la manuskripton de Sekretaj Sonetoj. Ili priparolis ĝian eldonon, kvankam ili sciis, ke la verkado kaj eldono de tiaspecaj literaturoj estis tre aŭdaca kaj riska entrepreno. Kompreneble la nomon de la aŭtoro kaj tiun de la eldonisto ne eblis indiki."

Vere, se iu malfermis la libron — sen scio de Esperanto — povis el la ilustraĵoj konstati pri kio temas. Tiutempe la gazetoj ne riskis recenzi la libron kaj oni vendis ĝin kaŝite dum la 24a UK en 1932 en Parizo.

La Sonetoj vekis scivolemon: kiu estas la aŭtoro de tiu ĉi unika libro? Oni diras, ke ne ekzistas krimo sen denunca spuro. Literatoroj esploris, kiu el la Esperanto-poetoj kapablas verki laŭ ritmo kaj rimo tian virtuozan sonetaron.
La spuroj kondukis al Budapeŝto, al Literatura Mondo, al K. Kalocsay. La suspekton apogis, ke en la sama jaro aperis la PARNASA GVIDLIBRO (ene ankaŭ penetera vortaro) kaj en la traduko de Kalocsay LA TAGLIBRO kaj la ROMAJ ELEGIOJ de Goethe, kies stila simileco estas frapa. Ĝiajn ilustraĵojn desegnis same STEBA t.e. Stefano Barta (1892-1976).

Ne nur literatoroj, sed ankaŭ iom pli erudiciaj legantoj konjektis, ke la aŭtoro de la Sonetoj estas Kalocsay. S-ino G.F.el Berlin (1933) skribis:
"Kara Doktoro Kalocsay, neniam ekkaptis min erotika verketo tiom, kiel ĉi tiu libro, kiun mi aĉetis dum la kongreso en Parizo. Longe mi ne povis diveni, kiu estas la aŭtoro de la ĉarmaj sonetoj, sed hodiaŭ mi legis vian poemvolumon STREĈITA KORDO, kiu faris antaŭ mi nedubinda vian personon, kiu kapablas por tia alta poeziaĵo kiel la Sonetoj ..."

Kiam aperis la SEKRETAJ SONETOJ la erotika poezio ankoraŭ ne enhejmigis en la Esperanta literaturo, ne montris tian naturalan pritrakton de la seksaĵo, kiun oni povas trovi en la greka-latina, franca aŭ itala literaturoj. La Sonetoj vekis indignon eĉ en verkistaj rondoj. Pri tio informas leterkopio de Kalocsay (mankas dato) adresita al K.R.C. Sturmer:

"... Pri Peter Peneter. Kiel mi scias, Totsche atakis vin ne pro via neplaĉo (pri gustoj...), sed pro via indignego, inda al kvakero, sed ne atendebla de vi, laŭ la skriboj de via amiko Kenelm. Cetere, vi mem skribis ie, ke prudemo kaj [ĉastemulemo] kuniras kun certa grado de anim-malsano. Estas eble, ke mi ne memoras bone, sed tio estas vera, eĉ se vi ne skribis..."

Poste K.R.C. Sturmer reviziis sian opinion, pri kio informas alia leterkopio de Kalocsay:

"Kara K.R.C.!
Via opinŝanĝo pri Peter Peneter kompreneble estas por li tre granda ĝojo, ĉar post via ekstreme kondamna sinteno li jam opiniis sin mem tute fia porko, kio ne estas, verŝajne, tro agrabla sento. Kaj nun li sentas la plej grandan dankon al tiu sinjoro de vortaro fama, kiu per konfeso de similaj spertoj, pruvas al li, ke ne estas honto prikanti plezurojn, kiujn de Adamo kaj Eva oni konas kiel eble plej absorbajn, plej intimajn kaj ekzaltajn donacojn de l' vivo. Kaj ne estas honto, ke oni portas homajn artojn en krudaj naturfunkcioj spite ekkriante: Nur la fuŝulo fikas kiel taŭro!..."

Malgraŭ, ke la SEKRETAJ SONETOJ vendiĝis kaŝite, la stoko baldaŭ elĉerpiĝis. Antaŭ la dua mondmilito cirkuladis tajpitaj kopioj, sed poste oni renkontis kserografiitajn pirataĵojn. En Esperanto (1965/178) jam oni legas anonceton pri ĝia fotorepreso. Amantoj de la erotika poezio povis akiri la sopiritan sonetaron en bela aspekto, kiam ĝi reaperis en la LIBRO de AMO (1969). La volumo — krom la SEKRETAJ SONETOJ —- enhavas pliajn erotikajn poemojn, inter ili la TRAVESTIITA MUZO-n de Georgo Peterido Peneter (t.e. G. Waringhien), kiu konfesas sin filo de Peter Peneter).

G. Waringhien skribis al Kalocsay (1957.06.03):

"Mi ĵus ricevis leteron de Régulo. En ĝi li levas la demandon, kiun mi devas debati kun vi; li intencas eldoni (sen nomo de firmo nek la simbolo) ampleksan erosan libron, en kiu li kunigus la Sekretajn Sonetojn, la Travestiitan Muzon kaj novan poemareton Senmaske de la sama aŭtoro: alidirite, ĉiujn verkojn de la familio Peneter. Li kompreneble ne volus fari tion sen konsento de Peter Peneter kaj, ĉar vi ŝajnas esti lia plej proksima kunulo, mi transmetas al vi la demandon."

Mankas respondletero de Kalocsay, sed ili certe venis al konsento, ĉar la 29-an de oktobro 1964 raportis Waringhien:

"Kara Amiko. La presado de Sekretaj Sonetoj finiĝis, jam komenciĝis tiu de la verketo de lia filo; ĉio estas sur tre bela papero, per tre novaj tipoj kaj ĝis nun (almenaŭ ŝajnas al mi) sen preseraroj. La tuta volumo estos vera juvelo, mi kredas."

Cetere la volumon vartis Arieh ben Guni (t.e. G. Waringhien), kiu en la Antaŭparolo prezentas sin kiel spicvendiston en Parizo.
* * *
Pri la mistera Peter Peneter:

R. Haupenthal interparolis kun Kalocsay (NP 1972:3, p. 131-140). Temis ankaŭ pri Peter Peneter kaj SEKRETAJ SONETOJ. Kalocsay neis, ke li kaj Peneter estas la sama persono kaj aldonis, ke li bone konis Penetern, kiu loĝis en Budapeŝto kaj mortis en 1953. Jen kontraŭdiro de Georgo Peterido Peneter, kiu en la prologo de sia erotika poemaro LA TRAVESTIITA MUZO (aperinta en 1950!!!) skribas: "Post la eterna bedaŭrinda malapero de mia patro Peter Peneter en la ombrojn de la dua mondmilito..."

Ĉar Kalocsay neniam rekonis la aŭtorecon de la Sonetoj, skrupulaj literatoroj dezirs absolutan pruvon antaŭ ol eldiri verdikton.

G.E. Maura (t.e. G. Waringhien) en sie libro DUONVOĈE (1963), p. 111, aludas pri iam senmaskigo de Peneter:

Bela Petro, bela masko!
Mi malkovros vin je Pask' aŭ
ja via Pentekosto.

Kaj li fakte faris la demaskigon sur la malantaŭa klapo de la polvoŝirmilo de PLENA ANALIZA GRAMATIKO de ESPERANTO (1980): "...Ili (t.e. Kalocsay kaj Waringhien) kunlaboris por produkti —- pseŭdonime — la erotikan poemaron LIBRO de AMO ..."

En postparolo de la tria eldono de SEKRETAJ SONETOJ W. Auld pritraktas la lingvan signifon de tiu ĉi pionira verko kaj vicigas faritajn analizojn pri la identeco de la mistera Peter Peneter kaj K. Kalocsay.

Flanke de Kalocsay estas komprenebla, ke tiutempe kaj ankaŭ poste li neis la aŭtorecon de la ŝokiga verko (kial porti sur si la brulstampon: pornografo), sed hodiaŭ, kiam ĉion inundas la sekseco oni povas konfesi pri lia "neleĝa infano".

Ada Csiszar

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.