La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sendependaj homoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Homo kiu volis esti insulo


8, junio 2010

Kalle Kniivilä

Nobel-preminivela verko

La libron "Sendependaj homoj" verkis la islandano Halldór Kiljan Laxness, Nobel-premiito en 1955. Ĝin tradukis la kandidato por la Nobel-premio Baldur Ragnarsson. La libro troviĝas en listo pri la cent plej bonaj verkoj de la mondo laŭ internacia enketo de konataj verkistoj en 2002.
Legonte la libron mi kompreneble supozis ke la libro estos io aparta. Post 475 paĝoj mi tre kontentas. La ĉefpersono Bjartur loĝas en izolita valo en Islando. Dum sia junaĝo li devis labori por aliaj homoj. Pro tio lia ĉefa vivideo iĝis sendependeco. Li sukcesas aĉeti propran bienon Somerdomoj, kie li kaj lia familio dum en ege malfacilaj kondiĉoj sukcesas vivteni sin per ŝafobredado. Pro la unua mondmilito la islanda ekonomio dum kelkaj jaroj floradas, ĉar aliaj landoj volas aĉeti islandan ŝafoviandon kaj aliajn varojn. Dum tiuj ĉi jaroj la vivo plifaciliĝas. Por Islando la paco tamen signifas ekonomian krizon. Tion devas sperti ankaŭ Bjartur kaj lia familio, kiu jam antaŭe renkontis aliajn krizojn: morton de familianoj kaj neplanitan gravediĝon de la amata filino Asta Sunlilio. Kvankam ŝi estis ege amata de la patro, post ŝia gravediĝo la patro ne plu volas rilati al ŝi.
La verkisto iam diris ke li verkis la libron parte kiel respondon al la verko La greno de la tero de la norvego Knut Hamsun. La unua vorto de ties ĉefpersono estas „jes“. La unua vorto de la ĉefpersono Bjartur tial fariĝis „ne“. Tiu vorto karakterizas ankaŭ lian sintenon al la aliaj homoj: necedema, decidema kaj malmultvorta. En la fino de la libro Bjartur tamen fariĝas pli cedema kaj komencas kompreni ke ekzistas malsamaj ebloj prijuĝi unu aferon.
La verko kaj la traduko estas Nobel-preminivelaj. La libro estas bele eldonita kun ŝatinda kovrilo, tamen sendependa de la verko.

Leif Nordenstorm

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.