La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Studoj pri interlingvistiko
Studien zur Interlinguistik
Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Interlingvistika festmanĝaĵo


okt. 2003

Ĉiuj, kiuj scias ion pri interlingvistiko aŭ esperantologio, scias, kiu estas Detlev Blanke. Granda parto de tiuj personoj troviĝas en la Tabula gratulatoria de Studoj pri Interlingvistiko. Bedaŭrinde oni devas scii iom da Latino por kompreni, ke tabula gratulatoria estas listo de gratulantoj.

En tiu ĉi okazo la gratulato estas kompreneble Detlev Blanke (kaj mi povas – iom malfrue – aliĝi al la gratulado), kaj la libro estas festlibro por li okaze de lia sesdekjariĝo.

Min iom amuzis la uzo de tiu Latinaĵo, sed la elekton de Latino por tiu sola frazeto verŝajne kaŭzis la fakto, ke la libro cetere estas kaj en Esperanto, kaj en la germana.

Povas esti, ke la plej bona maniero neŭtrale interlingvi inter Esperanto kaj la germana, estas per Latino. Eble pri tio oni povus iam verki eseon interlingvistikan. Mi ne scias, ĉu tiu eseo povus konkurenci kun la vasta gamo de interesaĵoj, kiuj formas la enhavon de la nun recenzata festlibro. Verŝajne ne, ĉar la kvalito de tiuj artikoloj estas vere tre alta, kaj la panoramo de temoj, kiujn ili kovras, estas tre vasta.

La listo de nomoj de kontribuintoj estas preskaŭ same impona kiel la listo de gratulantoj, kaj inter ili estas aro da nomoj, kiuj garantias ĝuigan festmanĝaĵon al ĉiu, kiu volonte sin nutras per la kvar ĝeneralaj temoj Lingvoplanado kaj lingvopolitiko, Teoriaj, historiaj kaj aplikaj aspektoj de interlingvistiko, Esperantologio kaj Terminologisciencaj kaj leksikografiaj aspektoj. Ĉiuj tiuj temoj kompreneble rilatas ĝuste al la fakoj, pri kiuj laboris kaj plu laboras Blanke mem.

Partoprenis en la surtabligado de delikataĵoj aŭtoroj el 19 nacioj, kaj ili prezentas al ni sume 43 artikolojn. Proksimume du trionoj estas en Esperanto, kaj la tria triono estas en la Germana. Ĉiun artikolon akompanas resumo Esperanta aŭ germana, kaj ankaŭ resumo angla. La emfazo estas je la temoj esperantologio kaj interlingvistiko, kiuj kune kovras ĉirkaŭ 530 paĝojn de la 736-paĝa volumo. Inter la traktitaj lingvoj estas tamen pli ol Esperanto: ekz. Volapuko, Ido, Okcidentalo, Zilengo, la rumana, la greka, la sveda k.a.

Mencii ĉiujn artikolojn mi ja ne povas, kaj mi elektas jen iom hazarde el tiuj artikoloj, kiuj plej tiklis mian propran interesiĝon: Bociort donas interesajn ekzemplojn de (provoj pri) lingva planado de la rumana lingvo. Corsetti diskutas la temon Lingvaj homaj rajtoj. Kuznecov konatigas nin kun provoj (beletraj kaj nebeletraj) krei ne nur internacian, sed eĉ universan, t. e. kosman, lingvon (elstaras tie la lingvo AO kreita en 1919 en Rusio). Schubert parolas pri t.n. reguligitaj lingvoj, t. e. striktigitaj subaroj de ordinaraj lingvoj, intencitaj ne por ĝenerala uzo, sed por certaj difinitaj okazoj, en kiuj estas bezonata plia reguleco kaj ordo. Fettes kuraĝe kaj kritike traanalizas la faman Zamenhofan eseon Esenco kaj Estonteco. Becker donas tre detalan panoramon de Interlingvistiko en la interreto. Smidéliusz raportas pri universitata eksperimento, en kiu la studantoj mem skizis kaj eĉ detale ellaboris proprajn lingvoprojektojn por levi sian konscion pri lingvaj strukturoj. Tonkin lerte prezentas esperantologion, historie, kun ties du flankoj deekstera (eksogena) kaj deinterna (endogena), t.e. studado de Esperanto fare de lingvistoj-ne-esperantistoj, kaj fare de Esperantistoj mem. Li esperige konkludas, ke ne plu validas la ofta aserto, ke la lingvoscienco ignoras Esperanton. Vitali majstre diskutas detalojn pri Nazaj konsonantoj en Esperanto, kun multaj konkludoj gravaj ne nur teorie, sed ankaŭ praktike. Dominte kaj Haszpra en po unu eseo studas respektive Fonemstatistikon kaj Literoftecon en Esperanto, kaj oni povas kun intereso kompari iliajn respektivajn statistikaĵojn. Back serĉas Spurojn kaj influojn de Esperanto en Okcidentalo, la fama planlingvo de de Wahl, kaj trovas tie neatendite multe da ili. Künzli kaj Wacha prezentas en du artikoloj la fascinan Vivhistorion kaj agadon de René de Saussure, kiu estis ne nur unu el la plej gravaj esperantologoj siatempe, sed ankaŭ unu el la plej gravaj, kaj certe la plej produktema kaj verŝajne la plej lerta kreinto de reformprojektoj Esperantaj. Fellman pristudas delikatajn problemojn pri vortoj por grandaj nombroj en Esperanto (ekz. vortoj kiel biliono kaj miliardo). Feliĉe intertempe La Nova PIV solvis kelkajn el tiuj problemoj. – Mi povus daŭrigi, sed tiuj specimenoj sufiĉu.

Da kritiko negativa mi ne povas elfosi multon menciindan (krom ke mi volus, ke la artikoloj estu multe pli longaj – ĉar la temoj min tiom interesas). Tamen min surprizegis, kiam meze de cetere tre afereca kaj eĉ seka pritrakto de tutmondigo kaj Eŭropa instruado de fremdaj lingvoj, mi trovis alineon (ŝajne tute seriozan), en kiu la verkinto subite komencis paroli pri telepatia komunikado kun eksterteranoj, dirante ke telepatian kapablon la homoj havis iam ĝenerale, kaj ke ĝin plu havas la praloĝantoj de Aŭstralio. Nu, tiu ŝoka deflankiĝo (nur unualinea) vere estas tute escepta en tiu ĉi libro, kiu cetere estas ĉie strikte scienca kaj racia. Escepto pruvas regulon, kiel oni diras.

Bertilo Wennergren

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.