La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Skarabo en formikejo

  • Authors: Arkadij & Boris Strugackij
  • Translator: Mikaelo Bronŝtejn
  • Original language: rusa
  • Kind: novel
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€12.00
  • Year of publication: 2013
  • Description: Sciencfikcia romano. La eventoj evoluas atentostreĉe kaj dinamike, kiel en perfekta krimromano.
  • Specimen:

    Prefaco (de ĉe Impeto)

    « … Se en nia domo subite aperis fiodoro de sulfuro, ni simple ne rajtas rezonadi pri molekulaj fluktuadoj – ni devas supozi, ke ie en apudo aperis diablo kornohava, kaj fari protektajn agojn, inkluzive eĉ organizon de produktado de la sankta akvo en industria skalo. » - tion diras unu el ĉefroluloj de « Skarabo en formikejo ». Efektive, kion faru la posteuloj en nia grave evoluonta estonteco, se ili alfrontus neklaran, sed probablan minacon ? Des pli, se temas pri la minaco por la tuta homaro ! Jen estas vica eksterordinara situacio, naskita de la brilaj situaci-inventistoj, fratoj Strugackij.
    « Skarabo en formikejo » estis publikigita en 1979. Pli ol jardekon antaŭe, en 1968, la satiro de fratoj Strugackij « Fabelo pri la Triopo » aperis (sen permeso de la aŭtoroj) eksterlande, en certa kontraŭsovetia revuo, kaj, kaŭze de tio, publikigo de iliaj verkoj en Sovetio estis preskaŭ malpermesita. Poste Boris Strugackij, unu el la fratoj, rakontis pri ilia decido: se la ŝtato ne volas satirojn, oni verku simplan banalaĵon pri ĉarma knabo, komsomolano de la estonteco, heroanta en iu fremda socio. Tiel aperis « La loĝata insulo », sed genio de la aŭtoroj eĉ tiun simplan ideon levis ĝis nivelo de ĉefverko. La romano sukcese venkis barojn de la cenzuro, eldoniĝis en 1970, kaj la protagonisto - adoleskulo Maksim iĝis ŝatata heroo de tiuepoka junularo. Multego da leteroj, petegantaj rakonti pri posta sorto de Maksim, estis la kaŭzo por naski pliajn ideojn. Restis kelkaj malneteroj de, ekz. « La blanka damo » kaj aliaj romanoj pri Maksim, neniam finverkitaj, sed du ideoj tamen maturiĝis finprete – « Skarabo en formikejo » estas unu el tiuj.
    La romano, kie ĉefrolas du personoj el « La loĝata insulo », - Maksim Kammerer kaj Rudolf Sikorski, alinome, Vaganto, - havas referencojn al multaj pli fruaj verkoj de fratoj Strugackij. La legantoj trovas tie la nomojn de Komov, Gorbovskij, Bader, Strogov, la heroaj kosmoesploristoj, kiuj rolis en la novelaro pri la Mondo de l’Tagmezo. Amata virino de la protagonisto Lev Abalkin estas Maja Glumova, antaŭe rolinta en la novelo « La etulo »...
    Tamen « Skarabo en formikejo » laŭesence estas tute alispeca verko. Unue, ĉar la eventoj okazas ne en fora kosmo, sed sur la Tero mem. Due, ĉar tiuj eventoj evoluas atentostreĉe kaj dinamike, kiel en perfekta krimromano. Kaj trie, ĉar la aŭtoroj, estante jam maturaj multspertaj verkistoj, per diligenta polurado faris la lingvaĵon de la libro simpla, sed ege frandinda. Dum tiu polurado malaperis el la teksto eĉ certaj ĉapitroj, kiuj vere povintus antaŭtempe malkovri la ĉefan sekreton de la romano kaj estingi la intrigon. Do la publikigita varianto majstre tenas atenton de leganto en streĉo ĝis la fino.
    Antaŭ du jardekoj Boris Strugackij, intervjuita de mi por la « Moskva Gazeto » al la demando pri liaj planoj por la verkado post la subita forpaso de Arkadij, la pliaĝa frato, respondis jene :
    «Planoj ekzistas. Sed la foresto de la frato malhelpas al ilia efektivigo. Mi donos komparon: kunlaboruloj segis trabojn per dutenila segilo. Unu foriris, sed la dua provas fari la samon per la sama segilo. Ankaŭ mi – mi strebas adaptiĝi…” La adaptiĝo daŭris dum dudek du jaroj. La pli juna Strugackij publikigis du romanojn, verkitajn memstare, retrovis kaj revenigis en la tekstojn de fratoj Strugackij mutegajn erojn, forigitajn de la sovetia cenzuro, fariĝis progresema socia aganto, subteninta plurajn iniciatojn de la opozicia movado en la nuntempa Rusio...
    En novembro 2012, kelkajn monatojn antaŭ sia 80-jara jubileo, forpasis la klasikulo de la monda sciencfikcia literaturo Boris Natanoviĉ Strugackij. Al li, mia plej ŝatata SF-verkisto kaj bonkora homo mi dediĉas tiun ĉi tradukon.

  • Pages: 182
  • Height: 200 mm
  • ISBN: 9785716102538
  • Review:
    • De Urso (Francio): Skarabo en formikejo de la fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Skarabo en formikejo de la fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij


Julio 2020
La fratoj Arkadij kaj Boris STRUGACKIJ verkis plurajn librojn pri sciencfikciaj aventuroj. Ilia sciencfikcia krimromano "Skarabo en formikejo" estis eldonita en 1979 kaj elrusigita de Mikaelo BRON?TEJN en 2013.
En ĝi denove agas en la estonta "Mondo de l' Tagmezo" la ĉefroluloj de alia romano titolita "Loĝata insulo". Post venko de la Komunismo, nia planedo fariĝis dum la 22a jarcento teknologia mondo de paco kaj abundeco, kiu komunikas kun fremdaj civilizoj ne homaj.
En 2178 Maksim KAMMERER fariĝis "Progresoro" de KOMKON 2. Ĝi estas organizaĵo respondeca pri la tuta sekureco de la tera civilizo, kiu selektas, edukas kaj trejnadas gejunulojn por ke ili fariĝu sekretaj agentoj "progresigantaj" la malpli evoluintajn civilizojn. Li estas plej sekrete komisiita de Rudolf SIKORSKI, la superulo "Ekscelenc" de KOMKON 2, por retrovi kaj kaŝobservi alian "Progresoron" Lev ABALKIN, kiu malaperis dum vojaĝo de la planedo Ŝarakŝ al la Tero kaj iel rilatus al komploto de nekonita kaj praa raso nehoma de la "Vagantoj" kontraŭ la homoj.
La lingvo estas simpla kun neologismoj kaj mi ŝatus, ke estu aldonita leksiko. La rakonto vigle evoluas kaj tenas leganton streĉitan ĝis la lasta paĝo, sed ankaŭ pensigas pri gravaj problemoj etikaj.

Urso (Francio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.