Naŭ-kataluna ensemblo, Kaj Tiel Plu, prezentas naŭ
kantojn flute kaj mandoline, perkute kaj violone, violonĉele
kaj, evidente, voĉe. Temas pri kantoj grandparte mez-epokaj,
el la tempo trobadora aŭ trubadura, ĉefe katalunaj kaj
okcitanaj, sed ankaŭ po unu kastilia, sefarda kaj
judkataluna, kaj eĉ unu popolkanto el la hispana interfrata
milito (1936-1939). Korteza amo estas la komuna temo, kaj
sendube tiu ĉi disko tre taŭgas kiel esperanta enkonduko al
tia kaj tiama muziko por personoj, kiuj ĝin ne konas. Apud la
kantata esperantigo, en la kajero legeblas la tekstoj en la
originalaj lingvoj. Videblas, ke foje oni tradukis maltro
fidele kaj tro rapide (ekzemple, „paflineo”; anstataŭ
„paflinio”, aŭ versfina apostrofita akuzativo).