La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Spirita revolucio en la koro de Eŭropo
Rigardo en la historion de la ĉeĥa nacio

  • Author: Přemysl Pitter
  • Translator: Margit Turková
  • Original language: ĉeĥa
  • Kind: religion/philosophy
  • Availability: In stock
  • Price: €10.90
  • Year of publication: 2017
  • Description: La libro estas verkita en la formo de galerio de elstaraj personoj en la ĉeĥa historio kaj ĝi prezentas fundamentojn de la ĉeĥa spirita tradicio - la tradicio de humanismaj idealoj. Ĝi estas rezulto de la tutviva intereso de la aŭtoro pri la ĉeĥa historio. Li konfirmas la aserton de la ĉeĥa historiisto el la 19a jarcento František Palacký, ke "Kiam ajn ni venkis, ĉiam tio okazis per la forto spirita, ne fizika". En la kristanisma kaj humanisma tradicio li vidas ankaŭ bazon por la renovigo dum la "Praga printempo" en la jaro 1968 kaj la forton montritan dum la rezisto kontraŭ la okupaciaj armeoj, same kiel esperon je la venko kontraŭ la totaleca potenco en Ĉeĥoslovakio (kiun li ne ĝisvivis).
  • Pages: 121
  • Width: 140 mm
  • Height: 200 mm
  • Weight: 195 g
  • ISBN: 978-80-87169-78-0
  • Review:
    • De Gerrit Berveling: Tumulta historio de la ĉeĥa nacio
    • De Rob (Nederlando): Spirita Revolucio en la Koro de Eŭropo de P. Pitter

      La aventuroj de la brava soldato Svejk dum la mondmilito de J. Haŝek

  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tumulta historio de la ĉeĥa nacio


2019/08-09, p. 23

Spirita revolucio en la koro de Eŭropo estas surprize riĉa libro kun kvazaŭ serio de portretoj el la ĉeĥa historio.

Iom hazarde mi komencas per Jan Amos Komenský (Komenio), la instruisto de la nacioj: jam de jaroj tiun nomon mi konas. Li estis moravia teologo, filozofo, religia reformisto, pansofisto kaj pedagogo. Kion li tuŝis, pri tio klerege li verkis: li pledis por funda instruado al knaboj kaj knabinoj de ĉiuj tavoloj de la socio. Instrulibrojn li verkis kaj eĉ inicis tute novan instrusistemon por poloj, svedoj kaj hungaroj. Ĉe famaj amikoj li pledis por memstareco de sia patrolando. Tamen li ne fariĝis revoluciema, sed restis eŭropano tradicia, kun humanisma rigardado.

Orfo

La 12-jara Jan fariĝis orfo, sed danke al parencoj li studis teologion kaj filozofion, laste en Hejdelbergo. Jan Amos Komenio revenis post trijara studado en la germanaj universitatoj hejmen por esti utila al la Moravia Unuiĝo, de kiu li devenis; loka grafo lasis lin instrui la latinan, kio donis eblon forigi malnoviĝintajn instrumetodojn, sub kiuj siatempe li mem suferis. Li ricevis taskojn pli gravajn: li fariĝis predikisto kaj administristo de la fratara (husana) lernejo en la vigla germana fratara grupo de Fulnek, proksime al la limo kun Silezio.

Kontraŭreformacio

Grandajn problemojn estigis la habsburgoj, kiuj malobeis la interkonsentojn pri religia libereco. Rezultis la 30-jara milito, kiu ruinigis tiom da landoj. Treege suferis Bohemio kaj Moravio. En 1620 Ferdinando la 2a venkis kun helpo de soldat-taĉmentoj hispana, bavara kaj papa sur la Blanka Monto ĉe Prago. Rezultis perforta kontraŭreformacio kaj fino de libero por la ĉeĥa nacio por la sekvaj 30 jaroj. Perforte la popolon oni ree katolikigis kontraŭ la dujarcenta protestanta tradicio.

Komenio tuj forlasis la hejmon kaj rifuĝejon li serĉis en urbeto. Hispanaj trupoj elrabis ĉion – forbrulis multaj liaj libroj kaj manuskriptoj. Sekvis la pesto: pereis la edzino kaj du infanoj. Konsolon li trovis en la Biblio. Sekvis mirindaj verkoj el tio: Labirinto de la mondo, ekzemple. La Frataro devis sin kaŝi en arbaroj kaj rokoj. Komenio tra multa vagado serĉis sekurecon por la siaj i.a. en Nederlando, sed ankaŭ ĉe la Elbo-fonto. Dume instrumetodojn li plibonigis.

Habsburgoj

La sveda reĝo Gustavo Adolfo kun la protestanta saksa armeo penetris ĝis Prago. Unue la kapojn de protestantaj martiroj ili forigis de la pontoturo, kie malhome jam dek unu jarojn ili pendis. Oni solene entombigis ilin. Jam baldaŭ la habsburgoj reprenis la potencon. For estis la espero de ĉeĥoj kaj slovakoj.

Tiutempe Komenio disvolvis siajn novajn instrumetodojn: anstataŭ nura parkerpostula instruado kaj paralela vergado venis lernado kvazaŭ luda – schola ludus (lernejo kiel ludo). Infanoj lernu laŭŝtupe kiel konvenas al ilia aĝo.

Perfortoplena historio

Jen do, se iel resumi almenaŭ parte, kion pri Komenio oni renkontas en ĉi tiu riĉa libro.

En Spirita revolucio en la koro de Eŭropo sinsekve aperas priskriboj pri la princo Václav, Jan Milíč el Kroměříž, la patro de la ĉeĥa reformacio, Jan Hus, Hieronimo la Praga, kunlaboranto de Jan Hus, Petr Chelčiscký, la profeto sur la sojlo de epokoj, la frato Řehoř, fondinto de la Unuiĝo de Ĉeĥaj Fratoj (Ĉeĥa Kunfrataro), Jan Amos Komenský, la instruisto de nacioj, Tomáš Masaryk, la filozofo kaj ŝtatestro; la lasta ĉapitro, sufiĉe optimisma post ĉi panoramo tra la ofte perfortoplena historio de la lando, estas La vero venkas.

La libron mi krome instigus eklegi, prefere trastudi, ankaŭ pro la enesto de artisme faritaj portretoj, kiuj tuj nin memorigas pri alia eldonaĵo de la sama eldonejo: Jan Hus; Pri la Eklezio – elektitaj ĉapitroj, kiun supre mi jam menciis.

Gerrit Berveling

Spirita Revolucio en la Koro de Eŭropo de P. Pitter

La aventuroj de la brava soldato Svejk dum la mondmilito de J. Haŝek


Januaro 2019
Precipe en la unua libro imponas la heroa agado kaj nobla pensado de la 8 ĉapitre titolitaj ĉefroluloj de la kultura, reformacia historio de Ĉeĥio. Tamen en la ĉapitroj ni legas ankaŭ pri aliaj gravuloj, kiel ekz. Adalberto. Mi ja konis Jan Hus kaj Komenion, sed ne memoris Petr Chelĉicki (fakte kun fina ipsilono). Jam la unua Princo Vaclav elstaris pro religia nemilitemo, sed lin murdis la frato Boleslav. Ankaŭ aliaj pereis: Jan Hus, Hieronimo la Praga (ambaŭ brulŝtipare), sed la talenta predikisto-sociaktiva Miliĉ, samkiel Komenio, spertis naturan morton. Kiom da malfeliĉoj ili spertis, apenaŭ eblas imagi: Komenio eĉ plurfoje perdis ĉion, inkluzive de la familio kaj verkoj. Ni ja konas liajn "Via Lucis" kaj "Orbis Pictus". Nun mi legis pri la helpo de la komercisto de Geer kaj poste lia filo en Amsterdamo.
Sed interesas ankaŭ la aldono de la eldonisto Petr Chrdle pri la vivo de la aŭtoro Pitter, kiu fondis hejmon por orfoj judaj kaj germanaj kaj nomis ĝin laŭ Miliĉ.
Pri la lingvaĵo: Apenaŭ preseraroj, sed utilus, ke neslavlingvanoj korektu tiajn gravajn verkojn, se nur pro la malfacilaĵoj uzi la artikolon. Ĉiel ajn, mi vere ĝuis la legadon kaj forte rekomendas la verkojn.

Rob (Nederlando)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.