La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ŝia lasta poŝtkarto

  • Author: Serĝo Elgo
  • Kind: novel
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€15.00
  • Year of publication: 2002
  • Description: Subita kaj mistera malapero de junulino naskas tradician krimromanon.
  • Pages: 200
  • Height: 230 mm
  • ISBN: 3010000294
  • Review:
    • De Georgo Kamaĉo: Reale, krudimprese, malnaive
    • De Herbert Mayer: Ŝia lasta poŝtkarto
    • De Lariko Golden: Duobligoj embarasaj
    • De Sten Johansson: Lia unua romano
    • De Aleksander Korĵenkov: Ŝia lasta poŝtkarto
    • Ŝia lasta poŝtkarto: Tre agrabla detektiva romano, facile legebla. La temo estas: burĝa junulino malaperas kaj poste reaperas por vivi aliamaniere. Bona priskribo de diversaj medioj.
      Serĝo Elgo estas la pseŭdo de fama franca esperantisto kiu forpasis en 2004. (Martine Freydier - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2016)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Reale, krudimprese, malnaive


1988/12, p. 22
Kooperativo de Literatura Foiro eldonas du novajn originalajn krim- aŭ polic-romanojn, kiuj - kiel kutime okazas - literature pli valoras ol normalaj nacilingvaj fiaĵoj. Kvankam evidente ili ne tiel majstroverkas, kiel „La nomo de la rozo” de Eco [Eko] aŭ la pastro Braŭn-aĵoj de Chesterton [ĉestefn], ambaŭ meritas lokon en la ĝardeno de legindaj Esperante verkitaj romanoj. Eigo, franco, situigas sian romanon en familio kaj en urbeto, klare en Francio, kvankam nenie tra la tuta libro li mencias francajn lok- aŭ hom-nomojn. Kiel aliaj el niaj aŭtoroj, Eigo maskas la lokojn per Esperant(ec)aj nomoj, kvankam tia ŝminko nur forviŝas forton kaj realecon de la efektiva franca etoso, ĉar klare ja ne temas pri Kazoĥinio. Li prezentas al ni diversajn sociajn mediojn, versimilajn psikologiajn bildojn de roluloj (malkiel la iamaj primitivaj personpuzloj de Valano), eĉ buntan gamon da parolstiloj (policista, laborista, profesora, hipia ...). Elgo vaste konas nian literaturan tradicion, li kaŝe aludas kaj ironias (ekzemple Karolon Piĉ), ĉar ankaŭ li same estas stilisto, kiu ĉiun detalon zorge pripensis, eĉ lingvajn detalojn (kiel antaŭinfinitiva uzo de prepozicioj). Policinspektoron Kramer eklipsas bela, juna, inteligenta Izabela Hanĉo, kun malhele rufaj haroj, kaj kies kelkaj taglibraj paĝoj pleje montras, kiel Elgo lerte uzas ĉiajn verkrimedojn. Li, cetere, tute ne prias nian lingvon en sia verko. Varmas en Romo, gajninta premion Argus por originala krimromano, komenciĝas per jena okazo: en 1982, en varmega Romo, Armeo Liberiga Esperantista forbombas ambasadejon de ŝtato, kiu persekutas esperantistojn pro esperantismo, ĉu tro fantazie? Verdire, ne. Tavanti, pere de Danilo Cerri, rolanta ĵurnalisto, vivoplene disvolvas tiun starpunkton prezentante al ni pripensindan bildon ne de la Esperanta movado, sed de la socio kaj de ĝiaj latentaj elanoj kaj impulsoj. Mankas stulta verdstelismo, banala supraĵeco. Aldone, Tavanti agordis mediteranee sukan, freŝespriman lingvon al bunta somera italĉefurba fono. Neniu el la romanoj kreas perfektan heroon, sed ĉiutagajn ulojn, kiel ekzemple Kramer kaj Cerri, kun iliaj „faltoj kaj difektoj”. La romanaj eventoj sentiĝas, ĉefe ĉe Tavanti, reale, krudimprese, malnaive. Feliĉe ambaŭ verkoj superas tian malvarme meĥanikan perfektecon de agatakristiaĵoj kaj similaj, lli aparte legindas, ankaŭ por tiuj, kiuj kutime ne legas eĉ Esperantokrimromanojn, pro antaŭjuĝoj.

Georgo Kamaĉo

Ŝia lasta poŝtkarto


114 aug 1988

Kiel ĝenro la krimromano havas specialan lokon en la literaturhistorio de esperanto - pli pro literatur-sociologiaj kaŭzoj ol pure arta pretendo. La unua originala krimromano estis Pro kio? de Argus (Friedrich Ellersiek), kiu imitis la tiamajn detektivajn romanojn, tamen sufiĉe enuige kaj mallerte, almenaŭ por la hodiaŭa gusto. Sed per tia konstato ni tro severas kaj maltrafe aliras la problemon: krimromano estas populara ĝenro, kiu volas plaĉi aktuale kaj ne celas "eternajn artajn valorojn". En tia miskompreno situas ankaŭ la blinde pedanta atakemo flanke de Golden al Valano. La literatur-sociologia graveco de la esperanta krimromano ne ricevas sian legitimon el artismo, sed simple el la fakto, ke ĝi estas ĝenro plej vaste legata en la subkulturo esperanta.

Post Valano, kiu fine de la 70aj jaroj iniciatis ondon da tiaspecaj verkoj, venis aliaj, kiuj jam trovis akceptopretan publikon: Dorval, Nemere, Tavanti, Elgo. Kaj ĉiu aŭtoro alportis ion novan, tiel evoluigante krimromanan tradicion internan, kiu povas kreiĝi aŭtonome sen troa imito de tendencoj en nacilingvaj literaturoj: la krimrimano originala emancipiĝis. La plej aktuala frukto estas Ŝia lasta poŝtkarto de Serĝo Elgo.

Por la kulturigo kaj la flegado de la lingvosento, nia publiko bezonas spritajn, agrablajn legaĵojn, lingve ekvilibrajn. Ĝuste pri tia romano temas: ĉio fluas ĝue glate, ne estas stumbloblokoj, la lingva strukturo koincidas kun la natura ritmo de la efektive parolata lingvo. Bone rimarkeblas, ke la aŭtoro certe havas daŭran kontakton kun la viva esperanto-parola komunumo kaj ne estas tiu tipo de aŭtoro, kiu volas krei ĉiutagan lingvon sur sia izolita skribotablo. Tamen etan reformĉevalon ankaŭ (pardonu: anke) Elgo rajdas: li anstataŭas la adverban -aŭ per -e: anke, ankore, balde, morge... sed anstataŭ restas, ĉar tio ja estas prepozicio. Tiu ŝanĝo estus tute konvena kaj bone integriĝus en la esperanta lingvosistemo. Mi nur dubas pri la reago de la publiko, kiu - tra alies ekstremaj klopodoj transformi nian lingvon laŭ privataj gustoj - komencas bedaŭrinde malfidi ĉiun nekonvencian elementon. Ĉar nova tiu uzo efektive ne estas, ĝi ekis jam en la lasta jarcento.

Ĉiujn krimromanajn ingrediencojn vi trovos: malapero de persono, strangaj uloj, misvojantaj policanoj, duone putra ina kadavro, neatendita fino. Kaj ĉio prezentiĝas en bone strukturita rakontmaniero, kiu bildigas la aferojn el diversaj vidpunktoj, ĝenerale el tiuj de la esplorantaj policanoj Kramer kaj Waddi, kiuj reliefas tute nuancite kaj senŝablone. Vivaj figuroj ili estas, same kiel la aliaj rolantoj de la romano: sinjorino Hanĉo, la iama putino kaj nuna grand-damo, Marĉelo, la de la sorto neglektita ulo, por kiu la mondo ekster sia medio restas nekomprenebla, aŭ la marĝenuloj vivantaj proteste ekster la socio... Ĝuste tion Elgo alportis al la krimromana tradicio de esperanto: pentron de la socia kondiĉigo de la individuo. En tiu punkto la romano certe transpaŝas aktualan valorecon.

Grava elemento de populara ĝenro estas ĝia periodeco: la ŝatanta publiko volas kontentiĝi regule kaj ne emas atendi tro longe novan legaĵon. Valano tion konsciis, kreante tutan "ĉu-serion". Ni esperu, ke Serĝo Elgo en tio imitos lin.

Herbert Mayer

Duobligoj embarasaj

Iama debuta krimromano de Georges Lagrange aperas post dek kvin jaroj en dua eldono. Pluraj klarigoj troveblas por tio: la ĝenro ne postulas malfacilan lingvaĵon, sekve troan fortostreĉon de la leganto por povi ĝui. Ideale do por la Esperanta libromerkato.

Tamen ankaŭ rakontoj el tiu speco havas siajn kelkajn regulojn sekvindajn, se oni alcelas veran sukceson. Kiel kerno devas stari la enigmo - la mistero, kiun ni pene malkovros manenmane kun la detektivo. Fakte ĝi kaj ĝia solvo estas ĉi-kaze sufiĉe originalaj kaj spritaj. Sed por teni la atenton de la leganto, oni devas lerte konstrui ankaŭ la intrigon, t.e. la enketan procedon. Jam en tiu kampo ne ĉiuj bataloj fariĝas venkaj, kvankam la aŭtoro prezentas al ni eĉ du scenejojn kun du protagonistoj: inspektoroj Kramer kaj Waddi.

Ili ambaŭ ricevas kelkajn personajn trajtojn, tamen tro malmulte (kaj proporcie, kaj strukture) por fariĝi niaj herooj, kiel Sherlock Holmes aŭ Hercule Poirot. Tiun rolon la aŭtoro prefere atribuas al la viktimo - lernantino deksepjara, tamen pli bela, pli inteligenta kaj pli akravida ol ĉiuj aliaj. Almenaŭ laŭ la pritakso de la rakontisto, kvankam ŝiaj efektivaj eldiroj estas pli simpligaj kaj banaletaj, ol esencaj. Kiel mort"u"nto, plejparte ŝi kompreneble ne rajtas aperi sur la paĝoj, kio kaŭzas al la rakonto daŭran mankon de vera centro.

Ankaŭ ceteraj rolantoj restas kun malklaraj konturoj. Rimarkindas tamen la provoj por karakterizi personecon per lingvouzo. Plej sukcese ĉe la profesorino pri beletro, kies parolo plenas je piĉismoj - apenaŭ kompreneble por la kompatinda inspektoro.

Ĝenerale la intrigo ne estas suffiĉe komplika: pro tro malfortaj misgvidoj ni povas diveni aferojn multe pli frue, ol ili evidentiĝas laŭ la rakonto (ekz. rilaton inter aŭtomobilo damaĝita kaj persono trafita). La enketa paralelo fariĝas pli kaj pli peza, la leganto devas kvazaŭ "atendi", ĝis unu detektivo malkovras finfine, kion ni jam eksciis antaŭe sekvante la alian.

Seriozan surprizon kaŭzas nur unu afero: la ŝoforo Marĉelo ŝanĝas sian familian nomon dum la rakonto sen ajna averto - komence kaj fine li estas Ferrari (74; 193-194), kvankam intertempe li aperis kiel Padovani (168-169; 178; 1921.

Lariko Golden

Lia unua romano

En 1988 aperis Ŝia lasta poŝtkarto, la unua krimromano de Serĝo Elgo, pseŭdonimo de Georges Lagrange. En dek du jaroj ĝi estis sekvota de ankoraŭ tri romanoj pri kazoj solvendaj de inspektoro Kramer.

Krimromano ofte estas preteksto por aliaj celoj flanke de la aŭtoro, sed ĉiuokaze plej gravas, ke ĝi havu bonan, funkciantan intrigon, kiu plenumas la postulojn de la legantoj, aŭ almenaŭ iel rilatas al ili. La unua romano de Elgo tre bone respondas al tiu atendo. En ĝi temas pri la mistera malapero de junulino, sendinto de "ŝia lasta poŝtkarto". Ĝis proksime al la fino oni ne scias, ĉu okazis murdo aŭ alispeca malapero. La enketado okazas en du lokoj, ŝia hejmurbo, kie esploras inspektoro Kramer, kaj la loko de malapero, kie agas inspektoro Waddi. La rakonto alternas inter tiuj du enketoj, kaj jen kaj jen "vizitas" aliajn implikitojn. La policistoj longe pli-malpli vane spursekvas la malaperintan Izabelan, ĝis fine oni en iom nekonvencia maniero trafas la ĝustan spuron. Kiel decas, la aŭtoro jen kaj jen "plantis" gravajn detalojn, kiujn atenta leganto notas kaj memoras, sed kiujn la polico tro longe neglektas. Eble kelkaj el tiuj indikoj estas iomete tro evidentaj, sed tio ne signifas, ke oni facile solvas la kazon, nur ke oni vidas la misojn de la polico tre klare. En ordo, do.

Dum la alternado inter du esplorregionoj ni vizitas aron da medioj kaj renkontas multajn personojn kun malsamaj trajtoj. La aŭtoro tre lerte kaj sukcese konstruas bonajn scenojn, kreas fascinajn mediojn kaj etosojn, okazigas naturajn dialogojn. Temas interalie pri la riĉula hejmo, kie vivis Izabela, ŝia lernejo, la ateliero de malriĉa artisto, krimula mondo (ĉi-verke iom france nomata la "speciala medio"), rondoj de junaj "marĝenuloj", kamionŝoforoj, gastejestroj, ŝtelĉasistoj ktp ktp. Ĉiujn ĉi rondojn Elgo prezentas konvinke kaj trafe, eble ne per strikta realismo, sed tiel ke oni vere kredas ekkoni tiujn diversajn mediojn.

Ankaŭ la portretoj de longa vico da individuoj estas zorge faritaj kaj tre diversaj. Precipe la viroj rajtas porti trajtojn individuecajn kaj plurdimensiajn. Ĉe la virinoj ja troviĝas granda diverseco, tamen ili impresas pli ŝablonaj, krome ĉiam negativaj. Kun escepto de Izabela, kiu estas maksimume bela kaj inteligenta, sed bedaŭrinde forestanta, mi havas la impreson, ke la aŭtoro ne ŝatas virinojn. Temas pri la patrino de Izabela, bigota kaj hipokrita burĝino "kun pasinteco". Temas pri tro scivola kaj pisodora pordistino. Aperas instruistino pri beletro, kiu estas lesbanino - "estis io nehoma, aŭ pli ĝuste nevirina en ŝi" (p. 63) - kaj kiu krome parolas Piĉe (ne neglektu la majusklon!). Plue la senkaraktera amikino de Izabela, kaj ties "ĉifonproleta" patrino, kiu faradas nenion krom fumi legante krimromanon. Estas interese, cetere, ke verkanto de krimromano povas tiel malestime prezenti leganton de krimromano... Nu, mi finu ĉi liston de virinaj ŝablonoj per du citaĵoj. Unue Jozina, kelnerino:

Laŭ la evidentaj lingvaj eraroj, kiujn ŝi kulpis, oni povis supozi, ke ŝi ne estas tre klera, eble eĉ ne tre inteligenta, sed tio ne multe gravis en ŝia profesio. Almenaŭ ŝi havis bonan karakteron kaj sciis ĝentile elteni eĉ la krudvortajn ŝercojn de la ŝoforoj. Supozeble ŝi ne ĉiam komprenis ilin. (p. 86-87)

Kaj ses liniojn poste aperas alia tipo:

Helena Padovani estis fakinstruistino pri filozofio. Ŝi estis terure intelekta, kvazaŭ nur cerbo ŝi estus. La dommastrumado certe ne estis ŝia ĉefa zorgo. La preparado de la manĝoj ankaŭ ne, kaj oni ofte, kaj pli ol decas, havis surtable tiujn industrie preparitajn menuojn, kiuj malhavas ĉian privatan ĉarmon. Kaj pri la lito, nu... prefere ne komenti. (p. 87)

Ial la aŭtoro ankaŭ rezignas komenti la kuiran, mastruman kaj litan talentojn de ŝia edzo.

Kompreneble oni ne povas tre detale disvolvi individuecajn trajtojn de granda aro da flankaj rolantoj, tamen evidentas ke la aperantaj virinoj estas pli unudimensie kaj negative traktitaj ol la viroj. Kaj ne temas pri komentoj flanke de la romanaj personoj, sed ĝuste pri priskriboj fare de la aŭtoro.

Elgo/Lagrange havas fortajn ideojn pri sociaj temoj, kaj tiuj ideoj ofte aperas en liaj verkoj. En la pli malfruaj verkoj ili ofte venas en formo de predikoj fare de iu rolanto. Tiuj predikoj povas esti pli aŭ malpli naturaj partoj de la rakonto. En ĉi unua verko ni longe evitas tiajn predikojn. La ideoj de la aŭtoro estas utiligataj pli lerte por prezenti la diversajn mediojn kaj personojn. Ĝuste la kontrastiga alternado inter ili efikas tre bone tiucele. Nur ĉe la fino aperas grava persono, kiu iom tro predike faras kelkajn konkludojn kaj demandojn, sed tio ne estas tro ĝena.

Eble oni tamen povus diri, ke la fino de la intrigo ne plene kontentigas la atendojn, kaŭzitajn de ĝia bona komenco kaj mezo. Troviĝas kelkaj ne tute konvinkaj aferoj pri la solvo de la mistero, interalie rilate al la identeco de trovita kadavro. Pli ol tiom mi ne volas precizi, por ne malkaŝi la finon. Troviĝas ankaŭ "loza fadeno", do iu detalo, kiun la aŭtoro ŝajne forgesis klarigi aŭ plu trakti. Ĝi temas pri iu nekonata lingvo en la taglibro de Izabela.

Pluraj verkantoj de Esperantaj krimromanoj uzas la ĝenron por lanĉi lingvajn "dialektaĵojn". Ankaŭ Elgo tion faris en Ŝia lasta poŝtkarto, dum en la sekvaj verkoj li preskaŭ rezignis tion. Ial ne plaĉas al li la ero -aŭ, kaj ni do trovas ekzemple "anstatigis" (p. 118 k.a.) kaj "morgo" (p. 224). Li ankaŭ igas homojn paroli en inventita dialekto kaj per diversaj ĵargonaj vortoj de kamionistoj, artistoj, krimuloj k.a. Al tio ni aldonu la Piĉan lingvaĵon de la lesba instruistino. Ĉi aferoj per si mem ne estus problemo, sed bedaŭrinde la aŭtoro abunde kaj redunde (= oftege kaj superflue) komentas tiujn diversajn lingvajn apartaĵojn, kio almenaŭ al mi ege agacas dum legado de ekscita rakonto.

Krom la supra ĝeno, la lingvo de Elgo estas pli-malpli bela kaj modela, flua kaj natura. Oni povas trovi iom da komposteraroj kaj eble unu-du lingvajn detalojn diskuteblajn, sed la legado ĝenerale estas vera ĝuo. La plej granda valoro de Ŝia lasta poŝtkarto tamen estas la lerte konstruita intrigo, la vivaj, konvinkaj scenoj kaj dialogoj en diversaj medioj, kaj la bunta gamo de portretoj. El tiuj vidpunktoj ĉi unua verko de Serĝo Elgo estas ankaŭ romano tre leginda.

Sten Johansson

Ŝia lasta poŝtkarto


n-ro 114 aŭgusto 1988

La ĝenro, kiun oni iom neglekte nomas "amuza" aŭ "amasa", apenaŭ eltenas la tradician literaturan kriteriaron, ellaboritan de la kritika scienco. Ĉu la akuzoj pri nekonsekvenco, senideeco, kohero-manko kaj kiĉo konvenas por analizi distraĵon verkitan ne por edifi, revelacii aŭ estetike ĝuigi, sed por amuzi kaj plenigi la burson? Tamen tiuj verkoj aperas kaj estas aprecataj. Aprecu ankaŭ ni, konsiderante la amuzan intencon, kaj la financan lasu flanke - ĉu tiel eblas tra la verda merkato?

Do (ridu oponanto) mi decidis legi Ŝian lastan poŝtkarton tute klasike. En trajna vagono, multhore veturanta al kaj revenanta el Komencanto-88 en Niĵnij Tagil. Vere - en la epoko de oficiala abstinenco, garnata de jam centfoje vidita postfenestra pitoresko bonega vagona okupo estas legi. Legi pri la humuraj kaj teruraj aventuroj de Bela Iza. Des pli, la enhavo, formo kaj lingvo de l’ romano harmonias kaj reciproke komplementas unu la alian.

Kial oni ne utiligu liberan horon por ridegi kune kun inspektoro Kramer pri la ironia prezento de la intima "tagalo" kun notoj lernejaj pri la kvalito de la sekspartneroj? Multajn distrus la naivaj ruzoj de la timida Marĉelo sukcese mistifikanta la seriozan policon, la priskribo de iu "tipa" lifto (ho, tiom konata)... Aliaj belaj epizodoj nerare plektitas en la primitivan kanvason de la verko.

Ĉiam mirigas, ke la fervoja esperanta literaturo - malkiel ties naciaj modeloj - ofte kontribuas a1 evoluigo kaj riĉigo de la literatura lingvo. Elgo sukcesas rivali al Valano kaj Lorjak, cetere, ne nur pro la artifikoj pri la -aŭ - la familiareco kaj lektiĝo pli gravas. Kiu malĝuus legi la hiper-piĉisman obparolon far F-ino Sommer koram la enketo. Natura aperas la ŝofora slango kiu efikas ne malpli sukcese ol la bazarula lingvo de Cezaro Rossetti.

Sed ni haltu. La trajno jam revenis, kaj la Poŝtkarto tralegitas. La kutima gigantomanio de la esperantaj eldonejoj etikedas "romano" eĉ 60-paĝan verketon. La 225-paĝa kreaĵo de Elgo pli rajte meritas la honoran titolon, almenaŭ en la tria signifo en la "Ilustralo" de Kamarado Waringhien. Do, romano... Sed tuj okulfrapas, ke la romanego komplete paŭsas la spritan parodion Sveda alumeto de Anton Ĉeĥov ( 1884), kun kiu la atenta leganto povis konatiĝi tra la numeroj 87-90 de LF. Identa intrigo, same ironia tono, la sama fino - viva "murdito", longe serĉita. Nur malpli artisma, pli vulgara kaj... dudekoble pli dika. Cetere, la aŭtoro de la Sveda alumeto foje diris: Kurteco estas frato de l' talento...

Ne. Mi foras de akuzoj pri tia plago (plagiato) - la ideoj ŝvebas en la aero. Sed kial oni ne elpafu la sagon alien? Periferiaj verkoj situas en ĉiu literaturo, kaj ili akcepteblas ja fone de la kernaj, kiuj konsistigas la ĉefan literaturan proceson. Sed niaj romanistoj produktas jare ne cent volumojn, eĉ se Isai Sumber en iu Oficiala Organo aklame markas la 27 originalajn romanojn, verkitajn en 1981-87, disde 50 verkitaj en la jaroj 1908-80. La lingvoevoluiga strebo (nobla kiel la Korano) kaj la deziro amuzi ne pravigas onin gravigi la jaman misekvilibron inter la por-amasaj kaj intelektaj verkoj - ja ni volas legi ne nur en trajno. Ne nur pri sonĝinterpretado, arkeologiaj anekdotoj, filmstelulino en amatora koruso, eĉ ne pri la bojado de l' pudelineto Tinja...

Sur la bretaro en mia ĉambro staras ankaŭ aliaj libroj. La amiko el Alasko sendis Vojaĝon al Kazohinio, en la urba librovendejo mi aĉetis La blindan birdon; ilin najbaras la dediega traduko de la Inĝenia hidalgo..., kiun la edzino venigis el Varsovio. Ili ne lasas min komplete despera post la poŝtkarte mizera spirito de Ŝia lasta poŝtkarto.

Aleksander Korĵenkov

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.