La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La talpoĉasisto

  • Author: Stephan Lang
  • Translator: Gerrit Berveling
  • Original language: nederlanda
  • Kind: novel, FEL
  • Availability: In stock
  • Price: €19.49
  • Year of publication: 2008
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: "Talpoĉasisto", tiel la ĉefrolulo estis nomita en Rumanio, ĉar laŭ ordono de la patrino li strangolis vivantan talpon. Ŝi estis konvinkita ke per tiu ago la filo ricevos la povon necesan por sukcesi dum la tuta vivo. En 1975 li, plenkreska, fuĝas al Nederlando por eskapi la diktaturon de Ceaușescu. Post la falo de la diktatoro li revenas por viziti la patrinon mortantan. Tiam ŝi konigas al li la sekreton pri lia deveno, kiu estas ĉe la bazo de la stranga maltrankvileco kiun li montris ekde plej frua juneco. Stefano Lang naskiĝis en Transilvanio en 1945. Post la alveno en Nederlando, en 1975, li studis en la Lernejo por Ĵurnalistiko en Utreĥto. Lang verkis eseojn kaj artikolojn pri la politika evoluo de Rumanio.
  • Pages: 128
  • Width: 135 mm
  • Height: 205 mm
  • Weight: 135 g
  • ISBN: 978-90-77066-35-5
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kvazaŭaŭtobiografia rakonto tre maltrankviliga


2008/12, p. 23

Sendube multaj legantoj memoras la periodon inter la fino de la dua mondmilito kaj la disfalo de la komunistaj reĝimoj. Sed verŝajne por pli junaj legantoj tio jam estas parto de la antikva epoko, pri kies detaloj ili malmulton scias.

La enhavo de ĉi tiu verko pritemas la vivon en Transilvanio dum tiu periodo. Por kompreni ĝin, necesas konigi al si iom el la socia fono de Transilvanio.

Transilvanio estas teritorio, aparteninta jen al Hungario, jen al Rumanio. En 1947, ĝi estis plene transdonita al Rumanio, kvankam plu loĝis en ĝi multaj hungaroj. Dum la fino de la dua mondmilito la rusa armeo brutale konkeris Rumanion, kaj la komunista movado sukcesis establi Rumanion kiel komunistan reĝimon, sub la jugo de Sovetio, kies diktatoro estis Stalino.

Post la morto de Stalino (1953) kaj lia denunciĝo en 1956 okazis ribeloj en Hungario, kiujn subpremis la sovetia militistaro. Sovetio plu direktis la socion en la subjugita komunisma Rumanio.

En 1974 Ceaușescu [ĉaŭŝesku] iĝis plenpotenca diktatoro de Rumanio. Li sendependigis Rumanion de Sovetio kaj daŭrigis stalinisman regsistemon tre severan, ĝis kiam, en 1989, kontraŭkomunista ribelo en Rumanio ekzekutis lin. Konsekvence la socia situacio en Transilvanio estis kaosa dum tre longa periodo.

La aŭtoro Stephan Lang naskiĝis en Transilvanio en 1945. En 1975, do tuj post kiam Ceaușescu firme establis sin kiel aŭtokratan diktatoron, li fuĝis el Rumanio al Nederlando. Ĉu la rakonto en la verko prezentas romanigitan rakonton pri parto de la vivo de la aŭtoro, ne estas dirite.

La scenejo de la intrigo estas malgranda transilvania vilaĝo, nelonge post la ekzekuto de Ceaușescu en 1989. Viro, kromnomata la talpoĉasisto, kiu fuĝis el Rumanio en 1975, revenas al la vilaĝo por lastfoje renkonti sian mortantan patrinon. Ŝi kuŝas en lito, en sia domo, vartate kaj flegate de fratino de la talpoĉasisto. Li malvolis pli frue viziti sian iaman hejmlandon, kaj nun iom nevolonte tion faras. Li revenas, parte por repaciĝi kun sia mortanta patrino, kaj parte por trovi, kia nun estas la vilaĝo, kiu estis la loko de tiom da teruraĵoj.

Naŭzas lin flegi la mortantan patrinon, kiu perdis ĉian kapablon regi siajn fekadon kaj urinadon kaj kiu alterne konscias kaj nekonscias. Tamen li volas klarigon pri eventoj en la vilaĝo dum liaj infanojaroj; pri la demando, kiu estis lia biologia patro; kaj pri la spertoj de lia patrino, fare de la rusaj soldatoj.

Ŝi rakontas, iom post iom, siajn spertojn, kaj la sekreton pri lia biologia patro. Tre detale rakontas la mortanta patrino pri la propraj spertoj kaj la eventoj okazintaj. Inter epizodoj de tiu rakontado, la vizitanta talpoĉasisto traaŭtomobilas la vilaĝon, por vidi, kiel ĝi intertempe ŝanĝiĝis. Li ne estas tre bonvena pro sia hungareco. Plejparte la rumanoj en la vilaĝo kulpigas la hungarojn, pro kies ribelo kontraŭ Sovetio la rusaj militistoj tiom fie traktis la transilvanianojn.

Ne anticipu trovi trankviligajn eventojn aŭ pensojn en ĉi tiu verko, por mildigi la ŝokon, kiun kaŭzas la raportoj pri la vivo tiama. Ja anticipu kunsenti la naŭzon kaj la maltrankvilegon, kaj, fininte la legadon, demeti la libron kun malespero en la koro.

Donald Broadribb

De paradizo al infero kaj/aŭ inverse


julia-aŭgusto 2011

Stephan LANG naskiĝis kiel LANG István en la hungaria vilaĝo Kálmánd en 1945. Sen translokiĝi eĉ metron, baldaŭ post sia naskiĝo, István ekloĝis en nova vilaĝo, situanta en nova lando, kun nova oficiala lingvo. Kálmánd revenis al Rumanio kaj ricevis la rumanan nomon Cămin. La denaska lingvo de István fariĝis lingvo de “kunloĝanta minoritato”, lingvo eventuale tolerata sed certe ne ŝatata de la majoritato rumanlingva. (Post pli ol 60 jaroj, la situacio ne multe ŝanĝiĝis!)
Tiuj ŝanĝoj – ekster lia volo – estis omenaj por István: 30-jara li fuĝos el la komunisma paradizo (laŭ la loka propagando) al la putra, dekadenca Okcidento (laŭ la sama propagando). Nederlando fariĝos lia adoptlando kaj la nederlanda lia verklingvo. En tiu ĉi lingvo li verkos la du membiografiajn romanojn, kiuj igos lin konata: La transilvania nupto (1997) kaj La Talpoĉasisto (2001). Iliaj E-lingvaj versioj, ambaŭ en la traduko de Gerrit Berveling, aperis en inversa ordo: La Talpoĉasisto (2007) kaj La transilvania nupto (2010).
Malgraŭ la aperordo de la Esperantaj versioj, estas prefere legi ilin en la sama ordo en kiu ili aperis origine. Ne por sekvi ilian aperordon, sed pro kialo pli grava: la kronologia ordo de la eventoj.
La atentokapta kaj streĉa La transilvania nupto okupiĝas pri la lastmomentaj preparoj por “vizito” al Hungario, la “forgeso” de la aŭtoro reveni al Rumanio, liaj fuĝo al Jugoslavio kaj alveno en Nederlandon, kaj la komenco de nova vivo en nova lando.
La Talpoĉasisto, same atentokapta sed multe pli trista, portas nin, kune kun la aŭtoro, al la “nova” Rumanio, tuj post la falo de la diktaturo de Ceauşescu. Tie, kune kun li, ni ekscias kiel la ŝanĝoj okazis en vilaĝo rande de la lando, kaj – esence – ni malkovras sekreton pri la deveno de la aŭtoro, nun fremda en sia naskiĝvilaĝo. La stato de la mortanta patrino aldonas pli da tristo al etoso, cetere, morna.
La aŭtoro ne kaŝas sian antikomunismon kaj ne hezitas piki tiujn okcidentanojn simpatiantajn tiun politikan sistemon. Feliĉe – por ili – ili ne vivas en tia sistemo. Kaj, refoje feliĉe kaj refoje por ili, al ili ne estas malpermesate esprimi sian politikan opinion, malpermeso kiu en la orient-eŭropa “paradizo” estis la regulo. Kun tia regulo, István/ Stephan Lang ne povis konsenti. Li forlasis sian denaskan paradizon por alia vivo en la okcidenta “infero”, kie li ja povis libere esprimi sin. En siaj romanoj, eseoj, artikoloj li faris ĝuste tion, kaj tiu (esprim)libero certe ne plaĉas al multaj. Ĉu al vi? Legu kaj decidu mem.

Ionel Oneț

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.