La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tena
Hejmo en Mezeŭropo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Avinaj rakontoj


1996/11, p. 12
Tena (1902-1995) estas la avino de la aŭtoro, sed ne temas vere pri biografio, ĉar Ŝtimec rakontas pli anekdote ol sisteme pri la vivo de pluraj generacioj el sia familio, tiel donante ian impreson pri centjaroj da vivo en Mez-Eŭropo, pri receptoj kaj geedziĝoj, militoj kaj lombardejoj. La stilo de la rakontado estas simpla, sen balasto, sed kun dialogoj surpaperigitaj jarcenton post la parolo mem, laŭ la rakontoj de la avino, dum ne mankas ankaŭ aludoj al la nuna situacio en tiu parto de Eŭropo. Oni, cetere, devas gratuli la eldoninton, Herbert Mayer, ke li sukcesis aperigi ĉi tiun libron tiom rapide: en Esperantujo, bedaŭrinde, ne estas kutimaĵo, ke teksto atingas libroforme siajn legantojn nur monatojn post la verkado.
„Rompaĵoj nur, sed persone gravaj”, skribas la aŭtoro pri sia verko. Por la legantaro ne tiom gravaj, sed interesaj kiel familia foto-albumo de amiko.

Edmund Grimley Evans

Valora proksimeco

Kiam en Zagrebo mortis Tena, la  avino, oni devis informi la parencojn en Beogrado helpe de amiko en Slovenio, ĉar rekta telefonado inter Kroatio kaj Serbio ne eblis. Kiam la onklino vojaĝis de Serbio al Kroatio por tie partopreni la entombigan ceremonion, ŝi iris tra Hungario, kaj sukcesis eniri Kroation nur ĉar ŝi retrovintis sian baptodokumenton el la jaro 1929, pruvantan ŝian apartenon al la katolika eklezio. Jen kio okazis – kaj okazadas – en la hodiaŭa Eŭropo, en la naŭdekaj jaroj, en regiono kiun la aŭtorino kun obstino nomas "mia parto de Mez-Eŭropo", en regiono kiu ankoraŭ suferas pro milito kaj ĝiaj kruelaj sekvoj.

La nova teksto de Štimec staras en unu vico kun ŝiaj aliaj prozaĵoj, samrange en sia fascina simpleco, bela kaj tamen trista. Ĝi enhavas personajn memorojn spicitajn per komentoj pri familiaj kaj regionaj kutimoj, tipaj situacioj, ŝatataj ĉiutagaĵoj. Ŝi pentras la longan vivon de Tena – plenkreskinta en la jaro de la formiĝo de Jugoslavio, mortanta dum ĝia senpaca disfalo – , virino bonkora, lerta en pluraj sencoj, vivama. La libro estas skribita kun iu timo, nome ke kun la morto de Tena kaj kun la plu kreskanta malamo kaj la milito, povus perdiĝi la memoroj, la tradicioj, la vivovaloroj. La teksteroj kiujn ŝi prezentas estas "rompaĵoj nur, sed persone gravaj", Štimec konfesas librofine, kaj la legantoj konservu ilin, dume. Ĉar dume ŝi ankoraŭ ne scias "de kiu flanko venos la trafo, kiu detruos".

Ni, en niaj aliaj partoj de Mez-Eŭropo, kaj ĉie ajn kie homoj sen granda financa malfacilaĵo povas aĉeti (kaj nepre aĉetu!) ĉi tiun ankaŭ ekstere belan libron, la 16-an en la Serio Originala Literaturo de Pro Esperanto, ni urĝe bezonas tiajn personajn tekstojn, por kompreni tra la hastaj televidaj bildoj el la tro multaj, tro foraj lokoj kie oni batalas, ke homoj ĉie ajn amas kaj naskas, kun homaj sopiroj kaj individue, eĉ inter la malamo kaj la morto kolektivaj. Tiu proksimeco kiun la libro kreas, estas ĝia plej alta valoro.

Ulrich Becker

Invito gustumi

Elirpunkto de ĉi verko de Spomenka Štimec estas la morto kaj entombigo de ŝia avino Tena. Ĉirkaŭ tiu punkto la aŭtoro epizode, mozaike prezentas al ni erojn el la vivo de tiu avino, de la prageavoj, onkloj, praboonklinoj kaj aliaj parencoj, eĉ de si mem. El ĉiuj ĉi eroj ŝi teksas bildon pri la vivo dum kelkaj generacioj en vilaĝoj kaj urbetoj de "tiu peco de Mez-Eŭropo". Ĉar la vera ĉefrolanto de ĉi libro ne estas unuopa homo, kvankam la avino Tena reliefiĝas en la centro de la teksaĵo, sed la kultura grundo, la kutimoj, gustoj, odoroj de tiu neprecize difinebla parto de la mondo.

Tamen ĉeestas ne nur Mezeŭropo en la verko, sed ankaŭ la cetera mondo. Spomenka Štimec rilatigas la proprajn apartaĵojn al tiuj de aliuloj en maniero, kiu igas ŝin eble la plej aŭtente Esperanta el ĉiuj verkistoj.

En Japanio, foje, en la eta kuirejo de Krizantemo, sinjoro Osioka kuiris supon.

- Ĝi estas iom tro sala.

Mi proponis, nenion konjektante:

- Enmetu terpomon kaj lasu, ke ĝi bolu. Poste elprenu la terpomon. La terpomo forsuĉos la salon kaj ĝi estos elĵetita. [...]

- Kie vi lernis tion? [...]

- Mi lernis ĝin hejme, de la avino.

- Jen tio estas Eŭropo! - deklaris solene sinjoro Osioka. Tie, en Eŭropo, avinoj rakontas al siaj nepinoj pri tiaj aferoj. Ĉe ni oni silentas en la familio. (p. 94)

Spomenka Štimec famas pro la simpleco kaj senpereco de sia stilo. Sed tiu simpleco estas rezulto de ege altnivela artisma kreado, kaj certe tre konscie elektita. Ŝi havas fidon je la leganto, ke sufiĉas doni konkretan detalon, kaj la leganto uzos tiun por elvoki el siaj spertoj, el sia peceto de la mondo, el sia fantazio ĉiajn aldonajn sentojn. Kaj ŝi sendube konscias kaj akceptas, ke ĉiu leganto legos alian verkon. En sia rakonto, gravajn informojn ŝi sciigas per tre delikata mano:

Lekciis pri muziko ĉarma instruistino, kiu sentis sur sia bluzo la rigardon de la patro de Tena. Ŝi turnadis la paĝojn de notkajero kaj donis la takton per ŝuo, kiu kaŝis etan piedon.

- Fraŭlino instruistino ne plu venados. Vi ne devos plu sekvi la lecionojn. Vi sekvos ilin nur en la lernejo, - diris panjo Anna al Tena iun matenon.

Tena jubilis pro ĝojo. La pianludado ne estis ŝia plej ŝatata okupo. Ŝi eĉ ne memoris demandi kial ne plu estos lecionoj. (p. 35)

Kaj ŝiaj rimarkigoj fojfoje estas tiel reduktitaj, ke ili iĝas preskaŭ aforismoj:

Dormi estas iomete kiel morti. Sed oni revenas malrapide, unue la objektoj fariĝas realaj, poste ankaŭ pensoj kaj laste deprimiĝoj. (p. 27)

Grava temo en la verko estas la ĉirkaŭaj sociaj kaj politikaj ŝanĝiĝoj. La komenca kaj fina morto kaj entombigo de la avino okazas dummilite, dum daŭras la malkonstruado de la iama Jugoslavio. Temas pri milito, kiu disigas ne nur landon, sed familiojn, eĉ individuojn. La komentoj de Spomenka Štimec estas nelaŭtaj, tamen kelkfoje amare akraj: "Ĉe ni en Mez-Eŭropo oni tre lertas pri la malmuntado" (p. 87).

La plej restanta sento ĉe la legado de Tena tamen ne estas amaro, sed la granda homeca varmo, kun kiu la aŭtorino portretas homojn kaj priskribas mediojn kaj memorojn. Kelkaj el ŝiaj parencoj ŝajnas tre rimarkindaj personoj, tamen ne tio gravas. Ni ĉiuj havas amason da familiaj historioj, kiuj amuzas kaj kortuŝas la proksimulojn. Sed vivigi ilin al fremduloj, al legantoj en la tuta mondo, kaj igi tiujn senti ke ili ĉeestas en la mezeŭropa hejmo, inviti ilin gustumi la pladojn de avino Tena - jen la vere granda arto!

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.