|
Verdeskaj Pensoj
|
|
Koncize kaj konvinke | 2010. №10 (192) |
En la unua, 83-paĝa parto de la publikaĵo oni fiksis, kiel informas la subtitolo, “originalajn esperantajn aforismojn” de la aŭtoro mem, verkitajn kaj prezentatajn publike dum multaj jaroj. Sur 50 paĝoj de la dua parto ni trovas la “multaŭtoran antologion” — trarigardon de pensoj kaj eldiroj de konataj, diversnaciaj esperantistoj.
Teoriuloj pri literaturo diferencigas ĉiujn eblajn formojn de la kurta eldiraĵo. Jen kelkaj el ili, aplikataj abunde de filozofoj kaj verkistoj dum jarcentoj:
Maksimo. Principo de konduto, veraĵo pri la vivo esprimita koncize. Ofte ĝin aplikis, ekzemple, La Rochefoucauld [Laroŝfuko].Tiuj difinoj taŭgas al la interesato, kiu volus pretigi teorian bazon por la legado. Tamen estus troigo kalkuli, kiom da frazoj el la volumeto apartenas al tiu aŭ alia ĝenro de la kurtaj formoj. Gravas, ke la libreto enhavas ĉiujn el ili kaj plimulto povas nin pensigi kaj ĝojigi.Sentenco. Mallonga frazo enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo. Popularaj estis iam sentencoj de Seneka, ĝis nun oni ofte citas sentencojn de Salamono.
Proverbo. Popola maksimo enhavanta konsilojn aŭ konstaton pri la ĝenerala, psikologia aŭ morala veraĵo.
Aforismo. Konciza, sensoriĉa eldiro esprimanta principon aŭ penson rilatantan al scienco, arto, moro aŭ kredo.
La menciitaj kurtaj formoj de la elparolo, allogaj kaj efektaj postulas fortan disciplinon. Sen koncizeco kaj samtempe klareco, en certaj formoj ankaŭ sen sprito ne naskiĝos atentinda penso, kiun valoras memori kaj apliki. Verdeskaj pensoj feliĉe sukcesis eviti kaptilojn, en kiujn povas enfali tro loze pensantaj ŝatantoj kaj prononcantoj al tiu ĝenro.
La aŭtoro dividis la propran parton de la aro je kurtaj ĉapitroj, kies titoloj prezentas la klasikan devenon. La plej efika rekomendo estos citi kaj ĉi titolojn kaj erojn de la enhavo.
El Dek ideoj por ne studi Esperanton precipe konvinkas min la kvara: “Tiuj, kiuj nur bojas, bezonas ne helplingvon, sed psikiatron”.
La pensoj el la ĉapitreto Tra densa mallumo... ne tro modeste sed sprite aludas al vivo de la Majstro: “Mi ege similas Ludovikon, ankaŭ mia patro diris, ke mi ne okupiĝu pri stultaj ideoj”. Aliaj prezentas scion de spertulo vivanta sufiĉe longe en la difinita socio: “Oni batalas kontraŭ malnovaj antaŭjuĝoj por starigi la novajn”, aŭ “Eĉ diojn homoj kreas laŭ la propraj ideoj”.
Amare admonas nin la ĉapitro Plej bela lando Promesujo: “Kelkaj eternaj ideoj mortis jam pro malsato”; “Sobra rigardo al la mondo tuj devigas min trinki glason da vodko”.
Devas plaĉi la parto titolita Diligenta kolegaro. Ĉiu, kiu sufiĉe longe okupiĝas pri niaj strangaj ideoj kaj vivas eĉ de tempo al tempo en nia internacia komunumo alte taksos tiajn observojn: “Havante tutan PIV en la kapo, li ne havas jam liberan spacon por pensi”; “Amikojn vi povas havi multajn, ĝis kiam vi ne intencos loĝi ĉe ili”; “Esperanto rejunigas homojn, kelkaj iĝis jam infanecaj”.
Tiklajn aferojn kunligitajn kun la populara strebo de esperantistoj priskribas la ĉapitreto Dumvoje al la Fina Venko, kio povas okazi pli ĉagrena ol konsola: “Vivu la verda stel' — ĝis kiam?”; “Li ne konas Esperanton, sed kapablas ĝin surkraĉi”; “Pioniroj: mortintaj problemfarantoj”.
La ĉapitro Ekvilibro precipe perverse montras diversajn homajn malbonsentojn: “Ne piedfrapu erinacon... nudpiede”; “Tio estis prospera jaro, diris... tombeja enterigisto”; “Por la kato ne gravas la musa vidpunkto”.
Virinoj estas heroinoj de la ĉapitretoj Ina Venko kaj In-formoj. Ilia enhavo abundas je malicetaĵoj, sed ankaŭ je vortoj de admiro al duono de la homaro, ĉar ja: “Viro kaj virino: la samo, sed kontraŭa”; “Virino mem decidas, kiu ŝin venkos”; “Ŝi facile forgesas pri siaj sinforgesoj”; “Ĉiuj virinoj estas belaj, tamen kelkaj pli”.
Interlingvistiko praktikata alportas al ni gravajn kaj malpli gravajn konsiderojn pri lingvoj, ties praktikado kaj eblecoj interkompreniĝi. “Malgrandaj homoj ofte krias grandajn vortojn senenhavajn”; “Ju pli da interhomaj kontaktoj, des pli da miskomprenoj”; “Esperanto ŝanĝis lian vivon, kiam la edzino komencis... legi liajn E-leterojn”; “Ankaŭ por kvereloj necesas komuna lingvo”.
La ĉapitreto Nia unika kulturo verŝajne entute nekomprenebla, se ni strebus traduki ĝin al iu ajn lingvo, povas doni al esperantistoj multe da kontento. “Ĉiu havas sian Beaufront”; “Esperantisto: ĉiu persono, kiu uzas la internacian lingvon por kiu ajn celo, eĉ por idigi ĝin”; “Eĉ la Ŝlosilo de Esperanto ne efikas, se la seruro rustas”; “Fosante sian sulkon li ne rimarkis, ke li ŝpatas la propran tombon”.
La partoj Malproksimaj konatoj, Rapida kurso pri vivo, Mi parolas kun rapido, Vidpunktoj, Sinonimoj kaj Verdire abundas je konstatoj rilatantaj al la vivo ĝenerale: “Ne instruu al birdoj flugi”; “Mi estas tolerema, se aliaj obeas min”; “Ju pli granda vizitkarto, des pli eta posedanto”; “Kial oni ne punas ŝtelistojn de la tempo?”; “Se vi ŝatas rozojn, alkutimiĝu al dornoj”.
Al la Esperantaj aferoj revenas la aŭtoro en ĉapitreto Niaj UK-oj. La partoprenantoj de ĉi tiuj ĉiujaraj kongresoj scipovas apreci agacajn observojn kaj spritajn, ne tro malicajn pikojn: “Dum UK oni parolas nur esperante — ĉu manko de toleremo?”; “Oni povas koni esperantistojn kaj malgraŭ tio ŝati Esperanton”; “La kongresanoj danke aplaŭdis lin pro la parolado, kiun li ne faris”; “Li paŝis la vojon celitan, sed en misa direkto”; “El teatra programo: Li naskiĝis en 1961; Ŝi naskiĝis en Zagrebo”.
La lasta aŭtora ĉapitro estas ŝerca kompletigo de la Plena Ilustrita Vortaro. La terminojn kompreneble li ordigis laŭalfabete. Jen kelkaj el ili: “Bumerango: Ĵetilo, kiu alkutimiĝis al la ĵetanto”; “Dankemo: Plej efemera el la sentoj”; “Idioto: Homo, kiu opinias malsame ol mi”; “Kongresa libroservo: Loko, kie kuŝas libroj kaj oni vendas bildkartojn kaj globkrajonojn”; “Samideano: Homo, kies ideoj tute ne gravas”.
Bona koncepto estis kompletigi la pensaron per verkoj de antaŭuloj de la aŭtoro. Kun vera interesiĝo kaj ne rare kun raviĝo ni ekkonas aŭ relegas orajn kaj verdeskajn pensojn de la Majstro mem kaj de aliaj elstaraj literaturistoj — Julio Baghy, Raymond Schwartz, Claude Piron, William Auld, Marjorie Boulton, Vinko Ošlak, Mikaelo Bronŝtejn, Spomenka Štimec. Kaj ankaŭ de multaj aliaj, kiuj por instrui vivon aŭ ridigi ne bezonas verki romanojn.
Ĝue ni memoros, ke “Trinki brandon el respektinda kafotaso povas trompi viajn najbarojn, ne vian hepaton” (Schwartz); “Nin oldigas ne jaroj, nur pensoj malgajaj” (Bronŝtejn); kaj “Kiso, pri kiu oni rezignas, daŭras eterne...” (Ošlak).
Tutcerte la fama alvoko de Izrael Lejzeroviĉ “Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin” ne taŭgas por Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik. Kun sinceraj gratulaj vortoj pro la pripenso kaj realigo de ĉi tiu libro mi emas certigi la aŭtoron, ke lia verko estos aĉetata kaj legata... eĉ kelkfoje.
Humure sed ne frivole | 12, 2011 |
Kiam mi akceptis la taskon recenzi ĉi tiun verkon, mi pensis, ke tio ne estos pli malfacila ol aliaj antaŭaj recenzoj. Mi eraris. Jam de kelka tempo mi prenas la libron kaj relasas ĝin kvazaŭ varman braĝon, kiu riskas brulvundi miajn manojn. Ĝis fine la momento venis, ke mi kuraĝe alfrontu mian destinon kiel homo, kiu tiel senpripense aŭdacis aliri tiel seriozan kolekton de vivosaĝo.
Por homoj, kiuj renkontis Georgon Handzlik en teatraj kaj kantaj programeroj de esperantaj renkontiĝoj, ne necesas prezenti lin. Por ĉiuj aliaj sufiĉu diri, ke lin karakterizas ironia humursento kaj insista substreko de tiuj kultureroj, kiuj estas pli oftaj ĉe multaj esperantistoj ol ĉe aliaj homoj: la ĉefa fluo de la tiel nomata "esperanta kulturo". Li ja parolas unuavice al la esperantistoj. Aliaj flankoj de lia persono (ekzemple, kiel instruisto kaj entreprenisto) ne koncernas rekte la temon de ĉi tiu recenzo.
La libro havas subtitolon, kiu ne mensogas: ĝi ja estas kolekto da aforismoj, kiuj en sia esperanta kostumo estas, evidente, originale esperantaj, eĉ kiam ili estas nur refasonitaj el la ĝenerala stoko de la homara vortosaĝo. Ekzemple, sur p. 12 ni legas: "Li tiom ofte ripetis la mensogon, ke finfine li mem kredis ĝin esti vero." Mi rekonis tie mikroversion de anekdoto de Ĝoha, la ne tiel stulta simplulo de la araba popola literaturo. Iun tagon Ĝoha promenis tra la stratoj de sia urbo, kaj jen kelkaj almozuloj komencis peti lin je moneroj tiel insiste kaj tede, ke li elpensis kaj diris: "Iru al la hejmo de mia amiko, sinjoro Tiu, kaj petu lin, ĉar li organizis bankedon por hodiaŭ." La almozuloj tuj foriris al la imagita bankedo. Sed tiam Ĝoha decidis, ke ankaŭ li venos tien, ĉar eble estas vera bankedo, kiun li ŝatus ne maltrafi... Per tio mi celas ne, ke la aforismoj estas kondensitaj versioj de difinitaj rakontoj, sed pli ekzakte tion, ke la aforismoj kaj la rakontoj estas respektive kurtaj kaj longaj versioj de unu sama (aŭ tre simila) praskemo. Fakte, li dense resumas tutajn eblajn rakontojn, novelojn kaj eĉ romanojn en mallongajn aforismojn. Kiel li mem difinas, aforismo estas (povas esti) koncizigita novelo (laŭ p. 79).
La libro konsistas el prologa Antaŭaforismo, el dek ok laŭ-temaj ĉapitroj kaj, ekde p. 83, el antologio de aforismoj, pensoj kaj famaj eldiroj de kvindek kvin konataj esperantistoj, ampleksantaj de unu mallonga frazo ĝis plurpaĝa kolekto da frazoj. Epiloge, tri malplenaj paĝoj sub titolo Miaj Verdeskaj Pensoj implicite kaj komplice invitas al tio, ke ĉiu leganto elpaŝu private al similspeca ekverkado.
Mi ne aldonos unu plian teorion pri la esenco kaj estonteco de humuro ĝenerale kaj esperanta humuro partikulare. Mi nur atentigos, ke laŭ mia impreso tre ofte la humuro de Georgo Handzlik baziĝas sur apudmeto de realaĵoj al ne plu kredataj idealoj, al kiuj li (la aŭtoro, ne nepre la homo) tamen ankoraŭ sentas sin sentimentale ligita. Kiel ajn estas, sub la humura surfaco ofte troviĝas seriozaj pensoj. Mi mencios ankoraŭ nur kelkajn aforismojn, kiuj povus rilati al recenzado mem.
Ekzemple, sur p. 74 ni legas, ke "korektado de libro daŭras kelkajn horojn, la honto pro eraroj plurajn jarojn." Kaj estas vere, ke la lingvaĵo kaj la mistajpoj povus facile gajni multon per plia kontrolado fare de ne nepre tre puntiliema revizianto. Tamen estus nejuste kaj kruele apliki al la verko jenan aforismon sur p. 120: "Mi mem ne estas kontraŭ preseraroj. Tre ofte ili estas por la leganto la sola distraĵo en seka teksto." Sed la teksto ne estas seka; iuj paĝoj estas pli sukaj ol aliaj, kvankam plej ofte mi trovis iujn frandaĵojn pri diversaj aspektoj de la homa vivo: politiko, milito, ekonomio, institucia religio, komuna saĝo, homaj rilatoj... Ankaŭ la dua, aliaŭtora parto (de William Auld ĝis Zamenhof) montras la samajn selekto-principojn, sed tie ni pli ofte trovas nehumurajn frazojn, kiuj fariĝis facilaj aludoj; kiel la Zamenhofa "eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan" (p. 132), apud "eĉ guto malgranda konstante frapante kaŭzas kapdoloron" (p. 106), de Dinko Matkovic. Eĉ tute seriozajn pensojn ni trovas precipe en tiu dua parto. Tamen la ĝenerala tono ne ĉesas esti humura, kiel konvenas al tiel bonhumora, adaptiĝema homo.
En la kariero de Georgo Handzlik la libro viciĝas kiel surpaperigo de la komentoj, je kiuj li tipe spicas sian alparolon al la aŭskultantoj, kiam li kantas. Tial ŝatantoj de liaj kantoj verŝajne ŝatos ankaŭ ĉi tiun libron. Kaj en la humura mondo mi vidas lin ie inter Lejzerowicz kaj Schwartz, simila al la unua pro lia atento al la seriozaj flankoj de la vivo, simila al la dua pro lia malrespekto al multaj sanktaĵoj, kaj simila al ambaŭ pro speciala atento al la verdlingva societo.
Kiel supre aludite, mi povus fari lingvan kritikon, kiun mi tamen konsideras malinda por ĉi tia verko. Tion mi diras eble sorĉite per defia aforismo sur p. 75: "Pli facile konsili ol mem sekvi la konsilojn." Sed per tio, mi supozas, vi jam povas imagi la ceteron de la libro, pri kiu mi resumus jene: agrabla legaĵo, same taŭga por papilia plugado kaj por profundpensa koncentriĝo.