La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vortaj (a)ludoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vortaj (a)ludoj


de 1988
Antaŭ mi sur la skribotablo kuŝas la verketo de Stefan Maul. Laŭ la antaŭparolo de la aŭtoro ĝi enhavas rimaĵojn neseriozajn, satiraĵojn, kanajlajn banalaĵojn kaj babilaĵojn. Li klopodis, denove laŭ antaŭparole, ĵongli per vortoj por demonstri la neelĉerpeblajn potencialojn de l’ potenca internacia lingvo. Ej, ej, kiaj grandaj paroloj, kiaj princaj promesoj. Legante en la sama fragmento ke mi ne publikigis ĉiujn erojn sub mia renoma nomo, mi komprenas, ke li sufiĉe ironie esprimis sin.

La enhavo, cetere ne retrovebla per tabelo, ekzistas el diversaj specoj, kvankam ĉiuj troviĝas sur la tereno de la ŝerco. Enestas difinoj kiel hormono: pago al putino, epigramoj kiel se oni volas pioniri, devas pie oni iri, artikoletoj, proverboj kiel sen laboro neniu gloroz, kun laboro nur doloro, dialogoj, sentencoj kiel mi ne estas blinda rilate kulturon, mi nur vidas nenian, versaĵoj, spegulvortoj kiel erar-rare, leteroj, skeĉo, intervjuo kaj iuj fotoj. Ili kovras entute 111 paĝojn, ne malmulte, se oni konsideras, ke kreado de sprita legaĵo apartenas al la plej energi- kaj inspirrabaj ĝenroj de la literaturo.

Diligente mi tralaboris la buntan koktelon kaj vi jam komprenas el miaj vortoj, ke la pecoj ne ravis min. Ne temas pri la lingvaĵo de Maul, ĉar kiel esperanta ĵurnalisto li regas tiun instrumenton, sed temas pri tio, kion li deziras kaj kiel. La bildoj ne montras malĝustojn aŭ erarojn. La tekstoj estas solidaj, bone konstruitaj, kompreneblaj, senidiotismaj. Ili havas nur, kaj mi hezitas daŭrigi, ĉar Stefanon mi memoras el la TEJO-tempo kiel tre simpatian kamaradon, ili havas nur unu malvirton: ili tedis min. Precize tio ŝajnas malpermesata, certe ĉe iu, kiu intencas amuzi sian publikon. Kial mi ne ekridetis de tempo al tempo? Verŝajne la verkisto ne vere freŝe kaj originale, ŝaŭme kaj sparke, malgraŭ la enkonduko de Rossetti, vortigis siajn komentojn kaj parodiojn. Ni prenu ekzemplojn.

Maul enmetis rubrikon Perversaj Proverboj. Mis, ili ne estas perversaj*, ne prezentas nenormalajn voluptojn. La naiva leganto jam pensas ricevi la ĝustan varon por sia mono. Li forgesas, ke Maul vortludis kaj surpaperigis per-versajn proverbojn en jena stilo: ĉio transmara estas ĉarma kaj karaz. / Ĉio usona estas bona kaj profitdona.

Plurajn en la sama rubriko oni devas kalkuli al la senversa tipo, kiel Tro rapida edziĝo porĉiama kateniĝoz. / Ĉu vi neniam aŭdis pri divorco?

Ĉu la tendenc-sentencoj en alia grupo ĝueblas? Nu, juĝu mem: Se oni maljuniĝas, oni vidas pli malbone, sed pli ĝuste. Aŭ dua provo, kaj ne pensu, ke mi selektis la palajn: Ekzistas homoj, en kies societo oni fine tre bone rimarkas, kiel sola oni estas.

Tumultas epigramoj sur la paĝoj. Ne estas ĉi tie la loko pritrakti tiun mallongan trafan poemeton, kiu estas cetere ne fekunde reprezentata en esperanto. Inter la sennombraj, en la libro troviĝas manpleno da kernaj kaj spicaj, kaptantaj la atenton. Por gustumigi ilin al vi, mi notis:

Al Dio pro mondo mi dankus
se homoj en ĝi iom mankus.

Kaj:
Ho, oni promesas je Alpoj!
sed donas montetojn de talpoj.

Povas esti, ke interesiĝanto post longa fos-serĉado trovos florojn, sed ĉu iu emas fari tiun penon? Prefere Stefan Maul mem pli intense devus sarki en siaj bedoj, por oferi veran bukedon.

———————————
* Vidu PV. PIV forŝovis tiun difinon al nova radiko perversio.

Ed Borsboom

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.