La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Verda rido
Kabaredo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Plia verda kabaredo


januaro 2018
Ĉiuj literaturŝatantoj certe konas la nomon Nikolao Ĥoĥlov (ofte oni skribas lian familinomon sen supersignoj, sed laŭ la ruslingva prononco supersignoj necesas). Samaĝulo de Baghy kaj Kalocsay, arda aktivulo de Esperanto, li estis ruso kaj plejparton de la vivo vivis en Moskvo – sed la krea periodo de lia vivo, 1918-1928, pasis en Jugoslavio/Kroatio.

Kvankam li aperigis unusolan negrandan poemaron La Tajdo (1928), liaj poemoj poste aperis en ĉiuj gravaj antologioj kaj krestomatioj, legeblas ankaŭ rete. Tamen ne nur brila poeto li estis. Li aktivis en la loka movado, gvidis perfektigan kurson, redaktis la gazeton Konkordo, tradukis tiam gravan, sed nun plene forgesitan verkon de A.Drozdov Krucumo... kaj ankaŭ verkis humurajn teatraĵojn por la 1-a (1923) kaj 2-a (1924) Sudslavaj Esperanto-kongresoj, eĉ mem aktoris. “La morto de la delegito de UEA”, verkita por la 2-a Sudslava kongreso, estis prezentita ankaŭ en UK en Vieno kaj samjare aperis libroforme, en 2000 sekvis reta eldono. Tamen Verda rido, verkita por la 1-a Sudslava kongreso, dum jardekoj estis konsiderata perdita, ĝis Josip Pleadin trovis ĝin en malnovaj kajeroj de Konkordo.

Nuntempe eĉ kleraj legantoj apenaŭ komprenus ĉiujn nuancojn kaj aludojn pri realaĵoj de 1923, speciale en Jugoslavio. Tial trionon de la libreto okupas antaŭparolo-eseo de J. Pleadin; kaj la teksto mem enhavas klarigajn piednotojn, entute 31 por 23-paĝa teatraĵo.

Inter la rolantoj troveblas Kafo Alt, t.e. Teo Jung, poste aperinta sub la sama (mal)kaŝnomo en la Verda Biblio de I.Lejzerowicz. (Do eble Lejzerowicz spektis aŭ legis la kabaredaĵon. Aŭ eble oni post tiu prezento vaste moknomis tiel s-ron Jung?) Aliaj nomoj de protagonistoj estas formitaj samprincipe – kvankam ĉeestas ankaŭ ĝeneraligaj figuroj kiel Konferencanto, Instruisto kaj Lingvokomitatano kaj alegorioj de Esperanto-societoj.

Tamen, la kabaredo estas tro simpla kaj amatoreca, havanta signifon nur en konkreta loko kaj tempo, do vere por unufoja uzo. Apenaŭ ĝi havas literaturan valoron. Certe, talenta aŭtoro eĉ bagatelojn faras talente: jen antaŭ la publiko aperas granda cifero 6, ĝi transformiĝas al “SES”, kio ja signifas “Sudslava Esperanto-Servo”, karese nomata Sesinjo aŭ Senjo, kaj jen sur la scenejo aperas junulino kun tiu nomo, vestita tute verde (eble partoprenintoj de UK-oj antaŭ 10-15 jaroj memoras similan ulon, sed viron), kaj ŝi plendas: “Mi estas malforta virino, sola – tute s-o-o-o-o-l-a! – kaj mi devas (...) havi tiom da zorgoj pri miaj treege ofte aperantaj infanoj!” La ĉeestintoj bone komprenis, ke temas pri pluraj Esperantaj eldonaĵoj kies aperigon entreprenis SES, por nunaj legantoj tion afable klarigas piednoto. Kaj plu simile... Instruisto vigle kantas: “Lingvo Esperanto / Estas tre facila, / Kun la gramatiko / Klara kaj utila. / Nur dekses reguloj / Tuta regularo, / Eĉ idiotuloj / Lernas ĝin sen baro...” ĉu ni ne vidis la samon en satiroj de V.Devjatnin, Cz.Kozłowski, J.Baghy kaj pluraj aliaj aŭtoroj, ĉu ne renkontis similulojn vive? Fine aperas mirakla feino, benanta kaj bondeziranta ĉiujn (ankaŭ la publikon)...

Tiajn amatorajn teatraĵetojn oni ofte faras en diversaj klubaj festoj. Eĉ la etoso fakte ne ŝanĝiĝis dum pluraj jardekoj. Do apenaŭ oni trovos ion novan en tiu libreto – kvankam certe estas interese vidi faman klasikulon de nekutima flanko...

Valentin Melnikov

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.