La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Winnie-la-Pu

  • Author: A.A. Milne
  • Translator: I. Kellermann Reed, R.A. Lewin
  • Original language: angla
  • Illustrator: E.H. Shepard. Bind
  • Collaborator: Redaktis: Humphrey Tonkin
  • Kind: for children
  • Availability: In stock
  • Price: €12.30
  • Year of publication: 1992
  • Description: Klasika infanlibro: Jam iĝis famaj urso Pu kaj liaj kunuloj Porketo, Ia, Kanga kaj Bebo Ruo...
    Kun bazaj informoj, en la Angla, pri Esperanto kaj ĝia movado.
  • ISBN: 9290170468
  • Review:
    • De Natalia Ŝoroĥova: Oni Ja Neniam Scias Kiam Temas Pri Ursoj
    • De Mateno (Japanio): Winnie-la-Pu de A. A. Milne
    • Winnie La Pu estis tre interesa kaj ĉarma. (Sitomonto (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2019)
    • Mi multe lernis tra mia elektita libro. Mi dirus, ke ni devas atenti pri nia agmaniero; ni ne intencu suferigi nian proksimulon aŭ fari ion malbonan al li pro personaj interesoj. Ni estu afablaj kaj faru tion, kio estas justa ĉe la aliaj. Ni devus prefere amikiĝi kun ĉiuj sendepende de ilia socia rango aŭ origino. (Rakela (Rachel Mafuluko-Kahima, Kinŝaso, DRKongo) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2014)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Oni Ja Neniam Scias Kiam Temas Pri Ursoj


1992. №4 (5)

Kiam oni malfermas la libron Winnie-la-Pu, oni unue vidas la anglalingvan antaŭparolon de Humphrey Tonkin. La unua frazo ne estas eĉ iom originala: “Esperanto is an international language created by the Polish oculist and linguist Ludovic Lazarus Zamenhof, who published his first book on the language in 1887”. La frazo estas tiom tradicia, ke oni eĉ ne nepre devas koni la anglan por kompreni ĝin, kaj multaj, leginte ĝin verŝajne perdas intereson al ĉio, kio sekvas. Tamen se oni pacience tralegos la kvinpaĝan antaŭparolon ĝis la fino, oni ne povos ne admiri lertecon de la aŭtoro, kiu tute simple, kompreneble kaj eĉ amuze prezentas la gramatikon de Esperanto, majstre uzante tekstopecojn el la libro. Certe ege malmultaj homoj kuraĝos laŭ la propono de H.Tonkin tuj eklegi la libron (eĉ uzante tre bonan vortaron fine de la libro), tamen estas evidente, ke oni povas ekhavi intereson pri la lingvo mem. Dank' al tio valoro de la libro fariĝas duobla.

Antaŭ admiri kaj ĝui la tradukon de la mondfama infana libro pri urso Pu, oni povas legi enkondukon al la dua eldono far H.Tonkin kun prezento de la dorna vojo de la libro.

En tiu ĉi artikoleto mian atenton pleje kaptis la lasta frazo, per kiu kune kun danko al ĉiuj, kiuj helpis al Winnie-the-Pooh transformiĝi je Winnie-la-Pu, la redaktinto de la libro kvazaŭ senkulpigas ĉiujn pri eventualaj tradukaj mankoj, ĉar “Oni Ja Neniam Scias Kiam Temas Pri Ursoj”. Post simila enkonduko serĉi mankojn oni ne tre emas, ĉar ĉiam oni povas diri, ke la vera kulpanto estas la “Plej Bona Urso en la Tuta Mondo”, kiu domaĝe estis “Tute Sen Cerbo” kaj povis diri ion ajn.

Do, ni preferu paroli pri la meritoj. En la unua ĉapitro, kie Pu ĉiel provas atingi mielon kaj trompi tiucele abelojn, precipe trafa estas traduko de dialogoj inter Kristoforo Robin kaj Pu. La tradukintoj sukcese evitis anglismojn, kio ne estas tre facila kaj ni povas vidi ekzemplon de bona Esperanto. Bela estas Eta Nuba Kanto de Pu kaj ŝajne ĝi sonas iomete pli bone en Esperanto ol en la angla. Oni povas kompari tradukon kun originalo:

Kiel dolĉe esti Nubo
Kiu flosas en la Bluo!
Ĉiam laŭte kantas nubo
Tio estas ekster dubo.

kaj angle, la sama strofo

How sweet to be a Cloud
Floating in the Blue!
Every little cloud
Always sings aloud.

Sed tute “urse” sonas la frazo “Kia ĝeno: ŝajne pluvos”, kvankam ĝi iom diferencas de la originala frazo “Tu-tut, it looks like rain.” Do, oni povas diri, ke la unua ĉapitro estas tradukita senriproĉe. Probable en sekvantaj ĉapitroj la tradukintoj tre zorge penis eviti laŭvortan tradukon kaj de tempo al tempo eĉ tro. Ekzemple frazon “Rabbit means Company” oni ial tradukis “Kuniklo signifas Gastojn”, kio eĉ de la gramatika vidpunkto ne estas tre bona kaj miaopinie laŭvorta traduko de tiu ĉi frazo estus multe pli taŭga: “Kuniklo signifas Kompanion”! Despli ne estas konvena vorto “mordaĵo” kiel ekvivalento de la frazero “a little something”, pli bone sonus “malgranda io”.

Estas ĉarma la traduko de la tria ĉapitro, en kiu Pu kaj Porketo iras ĉasi kaj trovas spurojn de “Du Vuzloj kaj unu, por tiel diri, Vizlo, aŭ Du Vizloj kaj unu, se tiel estas, Vuzlo”. Amuze sonas en Esperanto paroloj de la Strigo kaj nature aspektas vanaj klopodoj de la “Urso de Tre Eta Cerbo” kompreni lin. “La tradicia observata agmaniero” en la kompatinda ursa cerbo transformiĝas en “Adicie aŭ Servata Bakmaniero”. Similaj trovaĵoj de la tradukintoj sendube pliriĉigas la tekston.

Oni povas paroli pri meritoj de la libro sufiĉe longe kaj admiri apartajn tekstopartojn, tamen multe pli da plezuro oni ricevos legante la libron mem. Kaj konklude oni povas ankoraŭfoje danki ĉiujn, kiuj ebligis aperon de la dua eldono de Winnie-la-Pu en Esperanto.

Natalia Ŝoroĥova

Winnie-la-Pu de A. A. Milne


Julio 2020
En la sepa ĉapitro Kuniklo, kiu antipatiis Kanga kaj Bebo Ruo, iun tagon forportis la bebon Ruo komplice kun Pu kaj Porketo. Sed ilia projekto malsukcesis. Kanga kaj Ruo restis en la Arbaro kiel amiko kaj amikino. Kaj ili ĉiuj vivis feliĉe denove.
En oka ĉapitro Kristoforo Robin kun kamaradoj en la Arbaro piknikis por ekspediciado al la Norda Poluso. Kiam Pu trovis "la Nordan Palison", ĉiuj laŭdis lin.
En la naŭa ĉapitro la Arbaro estis atakita de inundo. Pu savis Porketo per lia kuraĝo kaj spirito.
En la deka ĉapitro Kristoforo Robin okazigis Feston por Pu, kaj donacis al li specialan sortimentan krajonujon.
En tiu ĉi rakonto ĉiuj bestaj pupoj estas ĉarmaj, originalaj kaj aktivaj. Pu estas la plej interesa. Mi rememoris la puran scivolemon de infaneco.

Mateno (Japanio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.