La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Zamenhof kaj judismo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Zamenhof antaŭis sian tempon

Tiu ĉi erudicia libreto valoras volumojn: simple kaj koncize — kaj plej grave: kompetente — ĝi rakontas pri kelkaj fenomenoj, malmulte konataj inter esperantistoj, sed ofte interesaj por ili. Kio estas la kaŭzo de tiu informomanko? „Sed en la komenco de Esperanto, regis forta antijudismo, tiom en Francio, kiom en la Rusa Imperio. Multaj esperantistoj timis, ke oni rigardos Esperanton kiel `judan lingvon', ,ian judan aferon'. Kaj ili preferis silenti, aŭ almenaŭ paroli plej malmulte, pri la judeco de la Zamenhof-familio kaj inverse emfazi la racionalismon de la patro”.

Rakontante pri la familio de Zamenhof, la aŭtoro substrekas, ke la patro estis observanto de la juda religia Leĝo sed ne fanatikulo. Li apartenis al la populara en tiu tempo klerisma medio. La juna Lazaro estis edukata en la religia etoso, sed poste li ne multe praktikadis la religion.

Koncize sed klare la aŭtoro rakontas pri la jida lingvo (unu el la gepatraj por Lazaro), la jida literaturo, Zamenhof kaj la jida lingvo, la jida influo al Esperanto. Li prave indikas, ke „la jida lingvo estas iel internacia: ĝi ebligas la interkompreniĝon inter la judoj de diversaj landoj”. Al mia iama demando, kiel mia avo komunikiĝis, vojaĝante el Rusio al la Suda Ameriko, loĝante tie kelkajn jarojn kaj revenante en Rusion, mia avino respondis: „Li komunikiĝis en la jida lingvo: li ja ne konis aliajn lingvojn, eĉ ne la rusan”.

En unu ĉapitro la aŭtoro priskribas la antijudismon, kiun li nomas „satana malsano”. Li rakontas pri rusaj pogromoj („pogromo” estas unu el malmultaj rusaj vortoj, kiuj eniris multajn lingvojn), pri cionismaj movadoj, pri rilato de Zamenhof al la cionismo. Kvankam li diras, ke la elstara zamenhofologo Adolf Holzhaus estis judo, mi dubas pri tio.

Sufiĉe detalaj informoj estas ĉerpeblaj pri la klasika hebrea kaj la novhebrea lingvoj. Kvankam pli supozoj ol faktoj, tre atentindaj estas la subtilaj rimarkoj pri similaj trajtoj en la hebrea lingvo kaj Esperanto, en la Torao kaj la Fundamento. Pensigaj estas la prezentitaj provoj trovi spurojn de influo de la hebrea lingvo al Esperanto. Pli konvinkaj ŝajnas al mi la argumentoj de Ismael Gomes Braha, kiujn mi foje trovis en iu Interreta informa paĝo.

Aparte interesokapta estas la ĉapitro pri la homaranismo, la religi-etika doktrino de Zamenhof, per kiu li multe antaŭis sian tempon.

Sed kial mi rerakontas al vi tion, kio estas leginda propraokule? Eĉ se vi limigos viajn konojn pri la temo per tiu ĉi libreto, via kompreno de la fenomeno Esperanto grave ŝanĝiĝos. Kaj se vi konatiĝos kun la libroj de Naftali Maimon, Adolf Holzhaus kaj (verŝajne, nekonataj al la aŭtoro) libroj de Ludovikito (Itô Kanzi), antaŭ vi malfermiĝos nova mondo.

Boris Kolker

Zamenhof kaj Judismo


Majo 2014
En tiu ĉi libro la aŭtoro parolas pri la historio de L.L. Zamenhof: lia vivo, lia familio, liaj studadoj, liaj idealoj kaj, finfine, lia religio. Zamenhof distingas du lingvojn; ili estas la "Malnova Hebrea Lingvo" (kiu oni parolas en Izraelio) kaj la "Jida" (nova lingvo, naskita en Eŭropo). Li emfazas ke ni bezonas komunan lingvon por fratiĝi popolojn (Esperanto). En la libro ni trovas informojn pri gravaj kaj kulturaj movadoj: Hilelismo, Framasonismo, Cionismo, Homaranismo kaj Rozkrucismo. Finfine, A. Cherpillod konkludas ke Zamenhof havis grandajn idealojn por la paco, la tolero kaj la dialogo inter la tutaj popoloj en la mondo.

Karla

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.