|
Ariadna fadeno
![]()
|
|
Recenzo pri Ariadna fadeno |
Bazo de tiu enciklopedio estis aro da artikoletoj kiun frua rusa esperantisto I.G. Ŝirjaev (pseŭdonimo Ivan Malfeliĉulo, 1877-1933) en 1930 sendis al Literatura Mondo.
Projekton de tia enciklopedio jam en 1914-1917 faris alia rusa esperantisto, Vladimir Franceviĉ Szmurlo (1865-1931). Ne estas klare, ĉu estus iu kunlaboro inter ambaŭ. Szmurlo estis inĝeniero, kiu laboris en diversaj lokoj de la rusa imperio kaj ankaŭ dum kelkaj jaroj loĝis en la germana Stuttgart. Dum plurjara restado en Riga li aktivis kiel esperanta eldonisto, i.a. de dek numero de 'Riga Stelo' (1910-1912) kaj de la serio 'Esperanta Universal-Biblioteko'. 'Ariadna Fadeno' aŭ 'ANA' (Universala Alfabeta Nomaro-Adresaro) estis numero 6 de tiu serio.
Ĝia ekesto estis komplika. La unua parto (88 paĝoj, ĝis kapvorto 'JAZYKOV') estis presita en Riga en la jaroj 1914-1917. Pro la milito Szmurlo fuĝis al Petrogrado kaj tie, ankoraŭ en 1917, presigis la duan parton (ekde kapvorto 'JE', paĝoj 89-116), esperante iam kunigi ambaŭ partojn. Tio neniam okazis. Por havi la du partojn kune necesis atendi la reeldonon, kun subtitolo 'Unua provo de enciklopedio de l'esperantismo', iniciatitan en 1993 de S.N. Kuznecov kaj Eldonejo Impeto.
ANA efektive nur estis provo. Ĝi alfabete listigas urbojn, personojn, asociojn... kun nur malmultaj klarigoj kaj referencoj al aliaj fontoj. La dua parto estas eĉ pli limigita ol la unua. Tamen, ĝi povas tre utili por la movadaj historiistoj. Ekzemple, sub 'Internacia Asocio' estas dekoj da fakaj asocioj, aliloke apenaŭ troveblaj.
La libro enhavas kelkajn strangaĵojn. La klarigon de la mallongigoj oni ne serĉu en listo komence aŭ fine de la libro, sed sub la litero 'M', ĉe 'mallongoj'. La ortografio kaj vortuzo plurloke devias de la normo. Szmurlo tiutempe estis favoranto de reforma projekto, sed certe ankaŭ estis tipografiaj mankoj kaŭzitaj de la militaj cirkonstancoj.