La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Arto kaj naturo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ideala vojaĝakompananto

Iam Reto Rossetti klarigis al mi la signifon de la vorto ,eseo’ tiele: «mallonga literatura verko, en kiu la aŭtoro ne intencas funde pritrakti sian temon”. Per la libro „Arto kaj naturo: eseoj", li nun praktike plidetaligas sian difinon: ,ne funde’ neniel signifu ,malprofunde’, kaj la temo estu pritraktata en lingvaĵo virtuoze scintila. La temaro de la volumo estas bunta: la rilato inter la arto kaj la naturo, la Esperanto-stilo(j), la psikologio de la lingvolernado, edukado, humuro, Ŝekspiro, Byron, Zamenhof, la angloj, kaj multaj aliaj temoj, inkluzive de unu el miaj preferataj „ĉu fine falos la faloso” (dankokison, Reto!). La aŭtoro plej ofte sekvas la dufoje aperantan devizon, „por saĝulo sufiĉas aludo". Reto emas enkonduki la temon, starigi pensigan problemon, esplortuŝeti ĝin, kaj lasi al ni sekvi la fadenojn laŭplaĉe. Aliloke, per piroteknika sprito li ridegigas la leganton (kio povas tre embarasi, se la leganto tiam troviĝas inter duondormantoj en frumatena trajno!).
Krom kvin esceptoj, la eseoj estas miniaturoj el ne pli ol kvar paĝoj; tiel la libro estas ideala vojaĝakompananto. Sed ĉu entrajne, ĉu enfotele, legu, pripensu, ridu, kaj lernu ĉe unu el la stilmajstroj de nia lingvo.

Krys Ungar

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.