Iam Reto Rossetti klarigis al mi la signifon de la vorto ,eseo’ tiele: «mallonga literatura verko, en kiu la aŭtoro ne
intencas funde pritrakti sian temon”.
Per la libro „Arto kaj naturo: eseoj", li
nun praktike plidetaligas sian difinon:
,ne funde’ neniel signifu ,malprofunde’, kaj la temo estu pritraktata en
lingvaĵo virtuoze scintila.
La temaro de la volumo estas bunta:
la rilato inter la arto kaj la naturo, la
Esperanto-stilo(j), la psikologio de la
lingvolernado, edukado, humuro,
Ŝekspiro, Byron, Zamenhof, la angloj,
kaj multaj aliaj temoj, inkluzive de unu
el miaj preferataj „ĉu fine falos la
faloso” (dankokison, Reto!). La aŭtoro
plej ofte sekvas la dufoje aperantan
devizon, „por saĝulo sufiĉas aludo".
Reto emas enkonduki la temon, starigi pensigan problemon, esplortuŝeti
ĝin, kaj lasi al ni sekvi la fadenojn laŭplaĉe. Aliloke, per piroteknika sprito li
ridegigas la leganton (kio povas tre
embarasi, se la leganto tiam troviĝas
inter duondormantoj en frumatena
trajno!).
Krom kvin esceptoj, la eseoj estas
miniaturoj el ne pli ol kvar paĝoj; tiel la
libro estas ideala vojaĝakompananto.
Sed ĉu entrajne, ĉu enfotele, legu,
pripensu, ridu, kaj lernu ĉe unu el la
stilmajstroj de nia lingvo.