Oni emus ne kredi al la propraj okuloj; oni opinius tion ne ebla, sed jen,
tamen, denove nova tramaĉado de
aspektismo, simpoziismo kaj kotopoismo. Oni miras pri la aŭtoro kaj la
titolo, supozante kontraŭdiron inter
ili. Kaj efektive: la titolo estas kaptilo. La aŭtoro ne konvertiĝis al aspektismo, sed ree venas kun pledo
por tempismo (atismo, simetriismo).
Mi koncedas, ke li liveris monaĥan
laboron, zorge tajpitan, en kiu li sisteme prinotas dokumentojn, fervore argumentas. Kun valora bibliografio.
Vanaj klopodoj, tamen. Malgraŭ ĉia
seriozeco kaj ĝisfundeco, malgraŭ
precizemo kaj konscienca penado, la
aŭtoro vojaĝas inter la tempoj sen
kompreno pri la simpoziismo, aprobita de la Akademio kaj akceptita de
niaj bonaj literaturistoj.
Lingvo spegulas la vivon, la realon;
ĉu eblas analizi ĝin per kabineta logiko, sciencula detalemo, ĉikanemo?
Lingvo apartenas al la vivo, ne al
gramatiko kaj lernolibro. Estas tiuj
kiuj uzas la lingvon komunike, beletre, fake ... kaj estas tiuj, kiuj propagandas ĝin, prilaboras ĝin por ĝin
skemigi, entabeligi, reguligi, simpligi.
Al tiu lasta grupo ofte apartenas pedagogoj, instruantoj. Sed pledado por
facila gramatiko impresas trompe,
certe flanke de homoj kiuj ŝajne mem
ne ellernis ĝin.
Mi ne konsentas pri la konkludo, ke
la tempismo estas pli facila ol la
simpoziismo. Kontraŭe, ĝi estas abomena el stila kaj filozofia vidpunktoj:
konita (?). Restu tajloro ĉe sia laboro. Sendube iam lingvikistoj adekvate formulos la tiklajn punktojn.